La Svahila iĝos oficiala lingvo de la Orient-Afrika Komunumo (OAK), komunumo kiu arigas kvin landojn de orienta afriko: Burundo, Kenjo, Ruando, Tanzanio kaj Ugando. La aliĝ-peto de Sud-Sudano ankoraŭ ne estas akceptata.

La Svahila estas vaste parolata en Ruando kaj Burundo, kaj ĝi estas oficiala lingvo en Tanzanio kaj en Kenjo, sed en Ugando ne estas tiel. Tie oni rilatas la lingvon kun diktatoroj. Ugando spertis tre fortan diktatorecon kies soldatoj parolis ĉefe la Svahilan, pro tio la registaro nun, kadre de la OAK, deziras disvastigi tiun lingvon inter la ugandanoj por pli bone komerci kun la aliaj ŝtatoj de Orienta Afriko.

La Svahila helpus la ugandajn komercistojn facile komunikiĝi kun aliaj komercistoj de Orienta Afriko [...] Nuntempe ekzistas lingva barilo inter niaj komercistoj kaj ties kolegoj kaj aĉetantoj de aliaj landoj de Orienta Afriko. Barbra NEKESA, ministro pri informado.

La Svahila ankaŭ estas parolata en la dua plej granda afrika lando: Kongo (Kinŝasa).