La unulingvismo, eĉ en la patrujo de la angla lingvo, ne estas profita afero. Tion asertas la interesa raporto Lingvoj por la estonteco: kiujn lingvojn la Unuiĝinta Reĝlando bezonas plej kaj kial, komisiita de la Brita Konsilio kaj eldonita je la 20-a de novembo de 2013. La aŭtoroj, Teresa Tinsley kaj Kathryn Board, substrekante la ekonomiajn, kulturajn kaj politikajn limojn de la esenca unulingvismo en nuntempa Britio, provas imagi en 48-paĝa dokumento, kiuj estos la fundamentaj lernindaj lingvoj dum la venontaj 20 jaroj.
Por tion fari, ili kondukas esploron, en kiu “ekonomiaj indikiloj estas ekvilibrigitaj kun kulturaj indikiloj, la publika intereso lerni diversajn lingvojn, kaj la neceso disvolvi fortajn rilatojn por diplomatiaj, edukaj aŭ strategiaj celoj”. Tiel, la aŭtoroj identigas 10 lingvojn, en kiuj la brita registaro, edukaj institucioj kaj firmoj devus investi por plejeble bone alfronti la tutmondajn defiojn de la estonteco.
Unua en tia speciala klasifiko rangiĝas la hispana, oficiala lingvo de 21 ŝtatoj, kun krome inter 30 kaj 40 milionoj da denaskaj parolantoj nur en Usono. Sekvas la araba, kun pli ol 230 milionoj da denaskaj parolantoj, kaj aliaj 100-200 milionoj da personoj, kiuj precipe en norda Afriko kaj okcidenta Azio utiligas ĝin kiel duan lingvon; la eksplodo de la Persgolfaj ekonomioj kaj la absoluta politika kaj strategia prioritato de tiuj landoj pravigas krome tian mirigan lokon. Tria estas la franca, lingvo ne nur de la transmanikaj najbaroj, sed ankaŭ oficiala en aliaj 25 ŝtatoj. Kvara la mandarena, denaska de 1.200 milionoj da parolantoj kaj oficiala lingvo de Ĉinio, Tajvano kaj Singapuro. Sekvas, en ordo: la germana, la portugala, la itala, la rusa kune kun la turka en la oka loko, kaj fine la japana.
Bedaŭrinde, kiel oni legas en la raporto, “dum milionoj da homoj ĉirkaŭ la mondo lernas la anglan, Britio postrestas en lingvolernado”, kaj nur unu kvarono de la populacio de la lando povas elteni konversacion en unu el 10 cititaj lingvoj. Tiel, se 15% de la britoj povas paroli la francan, nur 4% parolas la hispanan, kaj eĉ 1% la araban kaj la mandarenan. Tio konstituus, laŭ la aŭtoroj de la raporto, “minaco al nia konkurencokapablo, influo kaj rango en la mondo, tiel kiel al nia civitana kapablo havi signifan rolon en la monda ekonomio kaj en pli kaj pli informadigita kaj interkunligita mondo”.
Inter la eblaj rimedoj sugestataj en la konkludo de la raporto, elstaras la inkludo de novaj lingvoj (kiel la araba kaj la mandarena) en la lerneja kursaro, la lingva valorigo de la brita diasporo kaj de la minoritataj grupoj ĉeestantaj en la lando, kiuj povas kontribui al finiĝo de la esenca unulingvismo de Unuiĝinta Reĝlando, reĝimo – kiel pruvas Teresa Tinsley kaj Kathryn Board en tiu raporto – kiu estas damaĝa unue por la britoj kaj por la bono de la lando.