La 10-a de decembro estas chiujare festata kiel la Tago de Homaj Rajtoj memore pri la tago en 1948, kiam la Ghenerala Asembleo de Unuighintaj Nacioj adoptis la Universalan Deklaracion de Homaj Rajtoj. Okaze de la chi-jara Tago la Ghenerala Sekretario de Unuighintaj Nacioj, Ban Ki-moon, publikigis jenan mesaghon.

MESAGhO DE LA GHENERALA SEKRETARIO OKAZE DE LA TAGO DE HOMAJ RAJTOJ, 10 decembro 2013

La Tago de Homaj Rajtoj markas la datrevenon de la akcepto, fare de la Ghenerala Asembleo, de la vojmontra Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj. La chi-jara festado ankau markas 20 jarojn depost kuragha antauenpasho en la lukto por realigi rajtojn por chiuj homoj, nome la akcepto, fare de la Monda Konferenco pri Homaj Rajtoj, de la Viena Deklaro kaj Agadprogramo. Profitante el partopreno de pli ol 800 neregistaraj organizajhoj, naciaj institucioj, traktataj instancoj kaj universitatanoj, Membraj Shtatoj akceptis longperspektivan vizion, inkluzive kreon de Oficejo de la Alta Komisiito por Homaj Rajtoj (OAKHR) – tiel realigante unu el la longe sopirataj revoj de la internacia komunumo.

Dum la jardudeko de la ekzisto de OAKHR, kvin sindonaj Altaj Komisiitoj inspire gvidis la laboron de Unuighintaj Nacioj por tutmonde antauenigi la homajn rajtojn. Per vasta gamo de normoj kaj mekanismoj, OAKHR pledas por viktimoj, premas la Shtatojn plenumi siajn devojn, subtenas homrajtajn specialistojn kaj instancojn, kaj – per sia cheesto en 61 landoj – helpas la Shtatojn evoluigi siajn homrajtajn kapablojn.

Prosperigi la homajn rajtojn estas unu el la kernaj funkcioj de Unuighintaj Nacioj, kaj la Organizajho sekvas tiun celon ekde sia fondigho. Tiam kaj nun, la shlosilo al sukceso estas la politika volforto de la Membraj Shtatoj. Apartenas unuavice al la Shtatoj la devo protekti homajn rajtojn kaj preventi malobservojn sur la nacia nivelo, kaj ankau rezisti kiam aliaj Shtatoj malatentas siajn sindevigojn. Tio ne chiam facilas: tra la pasintaj 20 jaroj okazis genocidoj kaj multaj aliaj shokaj kaj grandskalaj atencoj kontrau internaciaj homaj rajtoj kaj humaneca juro.       
Je la koro de nova iniciato, nome la Agadplano "Rajtoj Unuavice", kushas plibonigo de la maniero lau kiu la UN-sistemo preventas kaj respondas al katastrofminacoj. La Plano celas certigi, ke la UN-sistemo kaj chiuj stabanoj rekonu la centran lokon de homaj rajtoj en la kolektivaj respondecoj de la Organizajho. Chefe, ghi celas fortigi niajn respondojn al larghaj malobservoj kaj malhelpi, ke tiaj situacioj ech okazu – tion farante precipe per emfazo je fruaj avertoj kaj agadoj bazitaj je homaj rajtoj.

Okaze de la Tago de Homaj Rajtoj, mi vokas al la Shtatoj, ke ili plenumu la promesojn, kiujn ili faris che la Viena Konferenco. Mi ree asertas la sindevigon de la Sekretariato de UN kaj ties fondusoj kaj programoj al vigla atento kaj kuragho fronte al homrajtaj malobservoj. Kaj fine, mi omaghas al unu el la grandaj simboloj de homaj rajtoj en nia epoko: Nelson Mandela, kies forpaso trempis la mondon en aflikton, sed kies tutviva sindedicho al homa digno, egaleco, justeco kaj kompato restos porchiame nia inspiro dum ni plue strebos konstrui mondon de chiuj homaj rajtoj por chiuj.  
Ban Ki-moon

Trad. Novjorka Oficejo de UEA