Koreio estas fekunda grundo por Esperanto. Kial? Cxar ekzistas cxirkaux 200 alternativaj lernejoj, kiuj havas principojn liberigi lernantojn de strikta edukadsistemo en Koreio. Pro tio, oni nomas tiajn lernejojn Libera Lernejo por Geknaboj(L.L.G). Felicxe kaj logike ili cxiam sercxas, kio estas alternativa lingvo por komuniki tutmondanojn kun paco. Kelkaj L.L.G-j komencis instrui Esperanton kiel regulan lecionon kaj aliaj serioze ekobservas la agadojn.
Du jarojn antauxe kelkaj L.L.G instruistoj kreis E-klubon. Fervore lernante Esperanton ili kune exsperimentas instrumetodon de Esperanto.
Ankaux tuje okazonta <2014 Vintra Esperanto-Studado de L.L.G> estas unu de tiuj provoj.
Ni invitis lertan gvidanton el Francio nomata Michel Fontaine, kiu de longe instruis Esperanton kaj jam rolas kiel fremda E-instruisto de iu L.L.G. Kaj cxefo de la klubo, Ana Songxanta, kiu estas la unua E-instruistino de L.L.G, ankaux gvidos kurson de la stagxo.