Per koloroj estis markitaj la regionoj de Ukrainio, en kiuj laŭ la censo de 2001 pli ol 10 % de la loĝantaro konsideras sia gepatra lingvo ne la ukrainan: ruĝa - la rusa lingvo; siringokolora - la rusa kaj krime-tatara lingvoj; verda - la rumana lingvo; blua - la hungara lingvo
En Ukrainio estis abrogaciita la "Leĝo pri la fundamentoj de la ŝtata lingvopolitiko" № 5029-VI, kiu permesis doni la oficialan statuson al la rusa kaj aliaj minoritataj lingvoj. Por tio voĉdonis 232 el 450 deputitoj de la Verĥovna Rada, parlamento de Ukrainio.
La decidon subtenis plejparto de la deputitoj de la opoziciaj frakcioj "Batkivŝĉina" kaj la "Ukrainia Demokratia Alianco por Reformoj", kaj ĉiuj deputitoj de la naciisma frakcio «Svoboda».
La leĝo estis aprobita en 2012 laŭ la iniciato de la reganta Partio de Regionoj, antaŭ la parlamenta balotado. Laŭ ĝi en regionoj, kie alia (ne ŝtata) lingvo estas la gepatra por almenaŭ 10 % de la loĝantaro, ĝi ricevu la regionan statuson. Interalie tio ebligas la uzadon de tiu lingvo en proceduroj kaj komunikado de lokaj institucioj kun civitanoj. Krome unuafoje la rusina lingvo estis agnoskita aparta lingvo, ne nura dialekto kiel antaŭe.
Post la aprobo la rusa lingvo oficiale ricevis la regionan statuson en 13 el 27 unuarangaj administraj unuoj de Ukrainio (Odesa, Donecka, Dnipropetrovska, Ĥarkiva provincoj kaj aliaj). En kelkaj loĝlokoj tiun statuson gajnis la hungara, krime-tatara kaj rumana lingvoj. En kelkaj regionoj (Ternopila kaj Lviva provincoj) lokaj aŭtoritatoj rifuzis plenumi la leĝon. La opozicio protestis kontraŭ ĝi, ĉar konsideris tiun leĝon minaco al la ŝtata (ukraina) lingvo kaj promesis abrogacii ĝin kaze de akiro de la potenco. Fine de 2012 laŭ la iniciato de Vjaĉeslav Kirilenko, deputito de la opozicia frakcio "Batkivŝĉina" estis registrita la leĝoprojekto pri nuligo de la lingva reformo.
Post la venko de la opoziciaj fortoj de Eŭromajdano parto de la deputitoj de la Partio de Regionoj transiris al la opozicio, do tiu akiris la parlamentan plimulton kun pli ol 300 voĉoj.