La iniciato celas valorigi la volontulan sperton en plenkreskuloj - Intervjuo kun Konrad Andrzejuk, la sekretario de Fondumo Zamenhof el Bjalistoko.

 

1. Netoleremo, ŝovinismo, ksenofobio estas vortoj, kiuj aperas nuntempe sufiĉe ofte en amaskomunikiloj. Fondumo Zamenhof trovis manieron por batali kontraŭ tiuj problemoj.

La patrono de nia Fondumo, kreinto de Esperanto, rigardis internacian lingvon kiel rimedo por solvi etnajn konfliktojn kaj semi interpopolan pacon. Ni sentas nin devigitaj disvatigadi ideojn de Ludoviko Zamenhof. Ni faras tion instruante kaj propagante Esperanton, kies uzado kreas spacon por konservi kulturan diversecon kaj multlingvecon. Tio ja tre gravas en unuiĝanta Eŭropo. Plenkreskaj volontuloj helpos nin realigi tiujn taskojn. Ili havos okazon partopreni projekton financitan de Eŭropa Unio, kies organizantoj estas Fondumo Zamenhof kaj Itala Esperanto-Federacio.

2. Kiamaniere aperis ideo uzi plenkreskajn volontulojn?

Ĉiu agado devas havi firmajn fundamentojn, kies rolon ludas ĉi-kaze vivsperto de maturaj homoj. Ni volas uzi ĝin, samtempe kontraŭagante la socian ekskludon de maljunuloj, kaj provante ke eĉ en matura aĝo oni povas ĉiam lerni ion novan. Ĝuste tial ni decidis realigi la internacian projekton de volontulado de plenkreskuloj.

3. Kiel aspektos la interancia kunlaboro? Kiujn taskojn plenumados volontulojn dum ilia partopreno en la projekto?

La partnero de la Fondumo estas Itala Esperanto-Federacio. La organizo gastigos en sia lando 6 polajn volontulojn, kies laboro daŭros 8 semajnoj. En tiu periodo ili havos okazon intrui Esperanton al lokanoj, organizi kulturajn eventojn sed ankaŭ ekkoni la italan kulturon kaj lingvon. La sama kvanto de Italoj vizitos Pollandon.

4. Kiuj estas kondiĉoj de partopreno en la projekto?

En la projekto partoprenos homojn pli ol 50-jaraĝajn. Elektante kandidatojn ni konsideros antaŭ ĉio ilian motivadon por agado en la rolo de volontulo. Specialaj scipovoj ne estas necesaj, sed bonvena estas sperto en instruado aŭ organizo-kapabloj. La volontulado okazos en 2014 kaj 2015, precizaj datoj estos diskutitaj kun la volontuloj. La partopreno en la projekto estas tute senpaga.

Se vi konsideras partoprenadon skribu ĝis la fino de marto al: Tiu ĉi retpoŝtadreso estas protektata kontraŭ spamrobotoj. Vi devas ebligi Ĝavaskripton por vidi ĝin. .

Por ricevi pli detalajn informojn kontaktu min telefone: +48 603 198 252, aŭ retpoŝte: Tiu ĉi retpoŝtadreso estas protektata kontraŭ spamrobotoj. Vi devas ebligi Ĝavaskripton por vidi ĝin. .