de NIAN XINHONG
Sur la strato Qianju de Kunming, ĉefurbo de Yunnan-provinco en sudokcidenta Ĉinio estas speciala lernejo Xinmeng, kie lernas infanoj kun diversaj malsanoj, nome aǔtimo, cerboparalizo, Down-simptomaro k. s.
Post funkcio en la lernejo kiel sporta instruisto en la jaro 1993, Dai Jianrong komencis akompani, prizorgi kaj lernigi la tieajn infanojn malsanajn. Post lia trejnado kaj helpado, tiuj infanoj, kiuj antaǔe eĉ ne povas sin zorgi en la ĉiutaga vivo, finfine eniris en la konkursajn sportejojn kaj staris sur la premio-disdona podio de la Specialaj Olimpikoj ĉinaj, azia-pacifikaj kaj eĉ mondaj.
Ekagadu -- "Ne lasu ilin en stumbla irado kaj nekapablo en manĝado kaj vestado"
En 1993 Dai Jianrong diplomiĝis el universitato kaj eklaboris kiel sporta instruisto en la lernejo Xinmeng de Wuhua-distriko en Kunming, ĉefurbo de Yunnan-provinco en sudokcidenta Ĉinio. Memorinte sian unuan lecionon, Dai Jianrong havas ankoraǔ klaran memoron, "mi kondukis ilin al la sportejo kaj tie ilin vicigis, tamen neatendite, ke unu el ili abrupte forkuris, kaj mi tuj lin postkuris kaj revenigis, tamen kiam mi kaj la forkurinto revenis, ankaǔ la aliaj lernantoj diskuris..."
Siatempe Dai sentis sin tute senpova en la lernigado de tiuj infanoj. Dum tiu tempo okazis alia afero tute ekster lia atendo -- foje iu infano iris al necesejo en lia leciono, kaj frotis sur siaj vestaĵoj urinon kaj fekaĵon. Ekvidinte tion Dai Jianrong senhezite purigis por li la malpuraĵojn de sur la vesto per la manoj sen surhavi gantojn. En la sekvaj kelkaj tagoj kiam Dai Jianrong ekmemoris la scenon, li ja neniel englutis manĝaĵojn.
Fakte foj-foje estis neatenditaj okazaĵoj, ekzemple, de tempo al tempo la infanoj kriegis dum lecionaj horoj, eĉ piede batalis kontraǔ la instruisto. Foje iu lernanto ŝtele prenis feran seruron enmane kaj svingante ludis ĝin, ekvidinte tion, Dai ektimis, ke li vundis aliajn kaj tuj haltigis lin per prenado de la seruro, kiu, ne atendite, kun tre granda rapideco trafis lian vizaĝon je la vango, kiu en la sekva tago serioze ŝveliĝis.
"Mi kapdoloris pro la malforta kapablo en sinregado de la infanoj" sincere diris Dai Jianrong. En la komenco lernigi tiujn infanojn ja estis malfacile kaj kiam li vidis, ke la infanoj ŝancele paŝas kaj ne kapablas mempreni manĝaĵojn kaj vesti al si vestaĵojn pro fortomanko de iliaj kruroj kaj finguroj, Dai Jianrong decidis, ke li neniel forlasu ilin -- "Siatempe mi havas nur simplan intencon, ke ne lasu ili resti senkapableca en piedirado, mem-manĝado kaj sinvestado.
Konduki ilin en konkursejojn -- "Per mia sincereco vidigi al vi la brilan mondon"
Dum la pasintaj 12 jaroj de 1993 ĝis 2005, kiam Dai Jianrong laboris en la lernejo Xinmeng, li estis la unika sporta instruisto de la lernejo. Tial ĉiusemajne li devas doni 26-horajn lecionojn al la lernantoj, maksimume en unu tago li havas 6-horajn lecionojn, por li tio ja estas laciga, krome li ne povas ne vizaĝi al la infanoj, kiuj suferas de aǔtismo, cerboparalizo kaj de similaj malsanoj.
Por sia instruado Dai Jianrong kiel eble plej klopode elpensis metodojn por lernigi la infanojn. Li eĉ dividis simplan movon en dek kelkajn paŝojn por faciligi ilian lernadon. La lernejo estas malgranda, do li utiligas la tieajn sportejon, florterason, ŝtuparon kaj similajn instalaĵojn por trejni la infanojn... La Ĉielo premias diligentulojn. Lia diligenta laboro finfine kondukis la infanojn al la plena sukceso. Ili fondis korbpilkan teamon kaj partoprenis en konkursoj.
Gvidi la teamon por li estas alia malfacila laboro. Ĉiufoje por partopreni en konkurso li sole zorgas pli ol dek infanojn. Foje la lernejo aranĝis por li helpanton, tamen krom tranoktadon, manĝadon, ankaǔ multajn aferojn de tiuj infanoj li devas prizorgi.
I. a. la plej zorgeme por Dai Jianrong estas veturi trajne kun tiuj infanoj, "Mi timas, ke la infanoj havos malinklinon pro neadaptiĝo al la novaj cirkonstancoj aǔ eliras el la vagonoj dum halto de la trajno." Pro tio en la trajno Dai Jianrong neniel povas endormiĝi, malgraǔ kiom longa estas la veturo. La plej malproksima vojaĝo estis de Kunming al Pekino kun preskaǔ 50-hora trajnveturo kaj en Pekino sen ripozo ili ŝanĝis alian trajnon por iri al Shenyang de Liaoning-provinco en nordorienta Ĉinio. Dum la tuta vojaĝo Dai Jianrong apenaǔ endormiĝis, "nur foje mi mallonge duondormetis, tamen mi tuj vekiĝis, ekaǔdinte eĉ malgrandan sonon."
Kvankam la laboro estas laciga, tamen ĝojiga por li, "partopreni en konkursoj por la infanoj ne nur simple signifas konkurecon." Pro malsano al tiuj infanoj mankas vojaĝoj al aliaj lokoj ekster la hejmo, "antaǔe mi diris al ili kiaj estas trajno kaj aviadilo, ili ne povas imagi, la vojaĝo donis al ili ŝancon persone sperti."
Krome la klopodo kaj diligento de la infanoj kortuŝis Dai Jianrong. En la konkurso en 2001 siatempe la ludantoj de lia teamo havis la aĝojn nur inter 15-aj kaj 16-aj jaroj, kaj tiuj de la rivaloj inter 20-aj kaj 23-aj jaroj. Evidente liaj lernantoj havas neniun avantaĝon nek en aĝo nek en grandeco de la staturo, tamen ekster lia atendo, ke la infanoj per sia penado longigis la ludon en la ekstran raǔndon, fine venkis la rivalan teamon kaj gajnis la ĉampionecon. "Post la venkado la infanoj ĉirkaǔbrakumis min kaj ridis kun larmoj, ankaǔ mi pro emociiĝo, ridis kaj larmis kiel ili!"
Redaktoroj: Zhao Xi k Chen Ji
Fonto: El Popola Ĉinio - http://www.espero.com.cn/2014-05/12/content_32361544.htm