La organizanto klarigis, ke la okazigo de tiu ĉi kolektiva nupto celas starigi al pli da gejunuloj ĝustajn konceptojn pri valoro de la geedziĝo kaj pri ŝpareco de la nupta ceremonio, ke ili sentu kaj ĝuu mediprotektan kaj novstilan spertojn. Tio reelvokos la bonan tradicon de la ĉina nacio, kaj la Ji-Nacia ceremonio same registras ilian amon.
La novaj geedzoj diris, ke la nupto ne nur spegulas ilian amon, sed ankaŭ prezentis al ili la riĉan enhavon de la hejmloka kulturo de sia nacio. Retrovi la kulturan tigon kaj obei tradiciajn kutimojn estas jam la nova kuranta moro inter gejunuloj, dume tio montras ankaŭ la evoluan direkton de la kunfandiĝo de nacia tradicio kaj modernaj elementoj.
Belaj fotoj estas en http://www.espero.com.cn/2014-11/14/content_34050082.htm