Google kaj la Itala Ministerio pri Kulturaj Aferoj en 2012 subskribis interkonsenton, kiu permesas publikan interretan aliron al tiuj libroj, kiuj ne kovritas de aŭtorrajto kaj konservitas en la Naciaj Bibliotekoj de Romo kaj Florenco. Ĝi estas la unua formala kunlaborado inter iu ĉi-faka Ministerio kaj la usona firmao por Google Libroj. Aliaj Istitucioj jam de pluraj jaroj aktiviĝis tiun direkten: la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperanto-muzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko enretigis malnovajn Esperanto-gazetojn (http://www.onb.ac.at/sammlungen/plansprachen/19056.htm).

La Brita Biblioteko lanĉis tre ambician projekton por stoki la retpaĝojn kaj la pepojn, kiuj emblemoj de la brita kulturo en la interretepoko. “Ni jam perdis multajn materialojn, speciale en historiaj okazaĵoj kiel la teroristaj atakoj de la 7a de julio 2005 kaj la financa krizo de 2008 " klarigis la estrarano Lucie Borgess. Leĝo (Legal Deposit Library Act, 2013) malfermis vojon al kolektado de ciferecaj enhavoj sed ne solvis problemon de aŭtorrajtoj. Rezulto estis, ke la brita instituto devis ĉiam peti permeson por prilabori la materialon. Nun ne estas plu obstakloj kaj la biblioteko investas 3 milionojn da pundoj.

Multaj verkoj perdiĝis kaŭze de la fajroj de la reĝa biblioteko de Aleksandrio kaj multe da historioj, fotoj, ktp. havas saman bedaŭrindan destinon pro kadukeco de interreto. Kiu estos la estonteco de esperanta kulturo?