Nova Sento 6/6/6

*********************************************************************

Naskigxo de blogo "Reago"

Disvastigo decidis utiligi la artikolojn kaj reagojn aperantajn en
internacia diskutgrupo Reago por afisxado en sia retejo, kiun  baldau
renovigos. Tiamaniere oni proponos al la itala publiko tekstojn por
pripensi pri la lingvo-problemo (au lingvo-problemoj) kaj vidpunkton de
esperantistoj. S.ro Graziano Ricagno elektos la artikolojn kaj la reagojn
kun prefero al opinio-artikoloj pri la lingvo-debato en Europa Unio, ilin
sendos kune kun resumoj en esperanto al italaj tradukantoj kaj poste
redaktos la rubrikon Reago de Disvastigo. Se la iniciato sukcesos gxi povas
esti starigata ankau en aliaj landoj. La unua artikolo, en la angla, kun
traduko de Sandro De Riu en la itala estas Why americans are terrified of
learning a second language = Perché gli americani hanno il terrore di
imparare una seconda lingua, al kiu respondas kun sia vervo Claude Piron.

Artikoloj interesaj por rubriko Reago de Disvastigo, provizore lokigata
majstre de Sandro De Riu en http://reago.blogspot.com   (legebla ankau en
http://disblogo.blogspot.com kie eble naskigxis nova vorto:Disblogo):

1) artikoloj pri la europa lingvo-problemo
2)      "              monda        "
3)      "          lingvo-problemoj
4)      "          projekto Esperanto
5)      "          rilatantaj esperanton favore au mal-
6)  reagoj al artikoloj afisxindaj

Cxu la artikoloj cxu la reagoj estos afisxataj en la originala lingvo kun
resumoj en la itala tradukataj de la resumoj en esperanto akompanantaj la
tekstojn de la proponantoj. La plej interesaj artikoloj kaj reagoj estos
afisxataj ankau en la pagoj de www.allarmelingua.it  kaj eble en kreota
retejo de Europa Lingvo-Ligo en konstruo. Oni invitas vin apogi la
iniciaton kunlaborante en la diskutgrupo reago kaj afisxante komentojn ce
la artikoloj en citata blogo.

Giorgio Bronzetti