dicembre La O. de E. Italio promocias la anglan



Post jaroj da instruado de la angla lingvo en italaj lernejoj la kono de ĝi inter italaj lernejanoj estas ave-raĝe tre mizera. Nun la itala registaro planas lingvan kulturigon pcr la programo "full immersion" (plena mergiĝo).

En multaj italaj urboj multobliĝas kursoj por instrui kiel instrui sian fakon en la angla — eĉ se oni ne sufiĉe bone konas la lingvon mem.

Kontentas inter aliaj British Council, ĉar tio alportas multe da mono al ĝiaj kasoj. La registara direktivo antaŭvidas, ke la angla enŝoviĝu ankaŭ en la horojn de scienco, geografio, historio, gimnastiko. Estas tamen permesite dum la paŭzoj paroli itale.

La sociologo Alberoni, kiu konsilas en Corriere della Sera, la ĉefa itala tagĵurnalo, antaŭ ne tro longe verkis artikolon kun titolo "Popolo, kiu rezignas sian lingvon, perdas ankaŭ sian animon".

Intertempe li ŝanĝis draste sian opinion kaj instigis zorgoplene per alia artikolo kun titolo "Ni urĝe inventu instruistojn de la angla!" ĉar "... la angla estas la univer-sala lingvo" kaj "... la angla estas la lingvo uzata en Eŭropunio".

Alberoni turnis sin al Ministro pri Instruado petante, ke oni inventu novan figuron de lingvo-instruanto, nur kondiĉe ke li konas la anglan. Tiam li ne pensis pri tre simpla solvo de la problemo: instrui la anglan al instrui-stoj pri aliaj lernobjektoj, por ke ili instruu angle — vera kolumba ovo!

"La dekstra politika alo estas por la angla, ĉar ĝi estas la lingvo de Usono, lando, kiun ni amas kaj al kiu provas proksimiĝi. La maldekstra politika alo estas por la angla, ĉar ĝi havas aŭron de nova, modema Eŭropo. Sekve estas neniu, kiu ankoraŭ defendas la italan", — rimarkigas la itala psikolingvisto Renato Corsetti.

Samtempe progresas projekto "Sardegna speaks English" (Sardinio parolas anglan), "... por disfaligi la fizikajn kaj kulturajn barojn, kiuj disigas Sardinion de la cetera mondo", kies kondukadon oni atribuis al Aŭtorita-to por la Angla, kreita ĉe la Prezidanteco de la Regiono kaj subtenata de British Council, kun investo de 1000 miliardoj da malnovaj italaj liroj (= 500 milionoj da eŭroj).

Laŭ informoj de la lingva nojaĵservo Disvastigo (www. disvastigo.it).