Logo

Unua pagho

Appello dell'Associazione Universale d'Esperanto per la giornata mondiale dei rifiugiati

Skribita de Amministratore. Posted in Notizie

Le Nazioni Unite hanno dichiarato il 20 giugno Giornata mondiale dei rifugiati. In questa occasione, si ricordano in particolare i molti milioni di persone cacciate dalle loro case a causa di guerre, violenze e disastri naturali. L'Associazione Universale d'Esperanto solidariamente con molte altre organizzazioni richiama l'attenzione sulla necessità di una cooperazione internazionale per soddisfare i bisogni dei rifugiati e lavorare per il loro ritorno tranquillo e sicuro nei luoghi di origine, o offrire loro asilo in Paesi in cui essi si trovano senza colpa e non per scelta. Tra le molte questioni che sono più difficili da affrontare c'è il problema linguistico: molti di questi si trovano in situazioni in cui non possono comunicare con le persone circostanti, inclusi funzionari governativi, professori, medici e psicologi. In occasione della Giornata Mondiale del Rifugiato 2018, chiediamo a governi, organizzazioni non governative, e in modo particolare alle Nazioni Unite di ocuparsi di questioni linguistiche in modo più diretto e secondo i principi di giustizia linguistica, non discriminazione e simpatia umanitaria.

UEA fariĝis la oficiala sponsoro de Amikumu

Skribita de Redazione. Posted in Novaĵoj

Post diversaj diskutoj kaj intertraktoj, la Estraro de UEA decidis apogi la novan retan projekton Amikumu. UEA estas nun ĝia Oficiala Sponsoro. La projekto celas krei kaj evoluigi programeton (aplikaĵon) por poŝtelefonoj, kiu ebligas al parolantoj de elektita lingvo trovi samlingvanojn en sia proksimeco.
 
"La utileco de tia aplikaĵo por esperantistoj estas klara," komentis Mark Fettes, la Prezidanto de UEA. "Iusence ĝi estas ĝisdatigo de la plej malnova servo de UEA, la Delegita Reto, kiu same celis plifaciligi kontaktojn inter homoj dum vojaĝoj aŭ pri komunaj interesoj."
 
La programistoj de Amikumu estas du el la plej konataj retaj aktivuloj de la interreta generacio: Ĉuck Smith, elektita kiel Esperantisto de la Jaro 2015, kaj Evildea (Riĉard Delamore), la plej spektata Esperanto-filmisto ĉe JuTubo.
 
"Amikumu ne nur celas esperantistojn," klarigas Evildea. "Ĝi celas parolantojn de ĉiuj el la 7.000+ mondaj lingvoj (inkluzive 100+ signolingvojn). Tio signifas, ke Amikumu servos kaj esperantistojn kaj neesperantistojn egale. Ekzemple, se vi parolas la ĉinan kaj interesas vin kudrado, vi povos uzi Amikumu por trovi proksimulojn, kiuj parolas la ĉinan kaj ankaŭ havas la saman hobion."
 
Antau du semajnoj, la skipo de Amikumu lanĉis monkolekton per la retejo Kickstarter, kiu jam alportis pli ol €25.000. La sukceso de la monkolekto grandparte fontas de tio, ke ĝi furoras inter ne nur esperantistoj sed ankaŭ poliglotoj, surduloj kaj parolantoj de minoritataj lingvoj.
 
"Ni ĝojas kunlabori en projekto, tiel konforma al la valoroj de la Manifesto de Prago," aldonis Fettes. "Ni ankaŭ tre dankas la diversajn donacintojn, kiuj same kiel ni decidis konrete subteni la skipon de Amikumu."

La romaa popolo inter integriĝo kaj dialektaj diferencoj

Skribita de Massimo Ripani. Posted in Pliprofundiĝoj

Giulio Soravia instruas la arabajn lingvon kaj literaturon ĉe la Universitato de Bolonjo, post diversaj aliaj spertoj en Italujo kaj eksterlande. Lingvisto, li interesiĝis pri Sudorienta Azio (precipe Indonezio, kie li kompletigis multajn esplorojn), pri Orienta Afriko (Somalujo, kie li instruis dum tri sesmonataj studperiodoj) kaj pri la lingvo kaj la kulturo de la ciganoj en Eŭropo. Li publikigis pli ol 200 artikolojn kaj librojn pri diversaj temoj.

Al li ni demandis, ĉu la integriĝo de romaaj grupoj povas ankaŭ starti el agnosko de lingva minoritato kaj, de la lingva vidpunkto, ĉu eblas paroli pri lingvoj aŭ ciganaj dialektoj. Ĉu ni povas paroli pri granda transnacia komunumo?

La plej grava problemo estas akcepti la principon, ke la ciganoj estas minoritato kun sia propra lingvo kaj kulturo. La antaŭjuĝoj, kiuj subpremas tiun popolon ne favoras tian vidpunkton. La agnosko konkretiĝis, sed sen grandaj konsekvencoj. Cetere, kiuj povus esti interesitaj en tiu ĉi lingvo krom la erudiciuloj kaj la laboristoj sociaj kaj interkulturaj?

La lingvo romanes estas lingvo en la senco, ke la fonto estas komuna kaj la strukturo estas evidente la sama, sed kun tre evidentaj dialektaj diferencoj. La diversaj dialektoj formas lingvan kontinuaĵon, kies estremaj flankoj ne estas reciproke interkompreneblaj, ĉar ekzemple abruca cigano* kunhavas bazon kun dekoj aux centoj da komunaj vortoj, parte prononcataj kun grandaj diferencoj, sed ĉefe ĝi uzas centojn de aliaj vortoj prunteprenitaj el aliaj lingvoj, ne nepre la samaj, kaj la gramatiko mem ŝanĝiĝis. Tio, kio laŭ abrucano estas "mi scipovas paroli romanese", li tradukos šti vakkerave romanése”; cigano el Bosnio diros “sti rakéru po romane”, kaj Havato** "sti rakeru iom roma" kaj Kalderaŝo*** “šaj dav duma romanès”.

La internaci-nivela intelektularo komencis "kreadon" de komuna norma lingvo ekde la unuaj kongresoj (mi ĉeestis la duan en Ĝenevo en la jaroj '70) sed senrezulte.

Tion mi rakontas en la libroj, kiujn mi prizorgis, Zingaro vuol dire Rom (“Cigano signifas Rom“) kaj e Manuale di lingua romani (“Manlibro de cigana lingvo“, ambaŭ eldonitaj de Bonomo kaj la unua havas vastan bibliografion) kaj Dialetti degli zingari italiani (“Dialektoj de la ciganoj italaj“, eldonejo Pacini, Pisa).

 

* Ciganoj alvenis en Abruco post la batalo de Kosovo (1382), integriĝis kaj nun estas la plej aktiva komunumo, ekonomie.

** Havatoj estas kroat-devenaj romaoj kaj plejparte alvenis en Italujo post la fino de dua mondmilito kaj ricevis italan civitanecon.

*** Kalderaŝoj estas subgrupo ene de la romaa popolo. Ili ĉefe loĝas en Rumanujo. 

La homo kiu parolis la Absoluton: memoraĵo pri Alessandro Bausani

Skribita de Simone Zoppellaro. Posted in Pliprofundiĝoj

En ĉi tiu jaro 2013, kiu baldaŭ fermiĝos, estis la 25-a datreveno de la forpaso de eminenta itala samideano, Alessandro Bausani. Mi volus, per ĉi tiu eta artikolo, omaĝi al la mondfama orientalisto, al la esperantisto, kaj al la homo. Jes, ankaŭ al la homo Bausani, ĉar – kvankam mi neniam renkontis lin (mi estis okjara infano, kiam li forpasis) – lian humanecon kaj pasion travidigis liaj verkoj tiel klare, ke oni devas senĉese kaj nepre trafi ilin. Kaj en tio konsistas eble lia vera specifeco, la karakterizaĵo, kiu plej apartigas lin disde multe da liaj kolegoj; liaj orientaj studoj kondukis lin, nehazarde, al spirita itinero, kiu igis lin aliĝi al tiu bahaa kredo, kiu akompanis lin ĝis la fino.

P. Busa, pioniro de komputa lingvistiko*

Skribita de Massimo Ripani, tradukis Luigia Oberrauch Madella. Posted in Pliprofundiĝoj

MR: Inter la nomoj de personoj kiuj lasis markon en la historio de informadiko estas tiu de religiulo, patro Busa. Kun prof. Federiko Gobbo, docento pri Lingvistiko kaj Lingvo-Planado de la Universitato de Torino kaj, en la pasinteco, docento pri filozofio de informadiko en la Universitato de Insubria (Varese-Komo, Italio), ni ekkonas la figuron de tiu fakulo.

FG: P. Busa estas escepta homo, en la senco, ke kompare kun la tempoj, dum kiuj li eklaboris per komputiloj, li estis pioniro en ĉiu senco, aparte rilate al la perkomputila traktado de homaj lingvoj ne nur en Italio sed ĉie ajn. Jam en sia tezo de 1946, unu jaron post la fino de la Dua Mondmilito, estis skizinta metodon por fari akuratan ekzamenon de la vortprovizo de Tomaso de Akvino. Tiu ekzameno postulis tre precizan laboron sed ankaŭ la kontrolon de ĉiuj aperoj de la vortoj, kiujn oni permane estus povinta fari nur ene de multaj jaroj. Do li havis intereson pri tiuj ĉi maŝinoj kiuj tiam estis absolute novaj, konsideritaj aferoj de militistoj - la komputiloj estis armilaroj, esence, kiuj ebligis al la aliancanoj venki la militon kontraŭ la fortoj de la akso. Ili ne estis komune uzitaj, sed li vidis en ili tiujn ĉi potencialojn.
En 1949, tri jarojn poste, li estis en Nov-Jorko por renkonti Thomas J. Watson Sr, la prezidanton de IBM. Li rakontis al li pri sia projekto kaj la usona manaĝero konsentis. IBM volis akrediti sin en tiuj jaroj. Ĝi estis iĝanta la ĉefa firmao de informadiko kaj opiniis ke verŝajne la laboro de Patro Busa estis laboro kies metodon kaj datumojn li mem konstruis.