- Du germanaj oficiroj kaj la aŭstria ĵurnalisto perceptis tion.

-Kion ili perceptis?

- Ke neniigo de armenoj en Turkio, mortpunado de tuta popolo,  finfine ne dependis nur de neniigantoj, sed ankaŭ de silento de iliaj  alianculoj.

[...] 

Ili ne scias, ke ĉiu homo estas unika, ke eĉ stultulo de via patra vilaĝo estas aparta homo. Ili grandan masakron nomas buĉado de popoloj aŭ buĉado de homaj amasoj, kaj ceteraj sciencistoj diros: “Tio nomiĝos genocido”. Unu saĝa fekadanto diros: “Tio nomiĝos armenocido”. Kaj la plej lasta spertulo-malsaĝulo foliumaĉados vortarojn kaj finfine konfirmos: “Tio nomiĝos holokaŭsto”.

Hilzenrat E., La Fabelo de la lasta penso. Romano. Libro unua, Erevan, 2013. 

 

Ĉiam estas plezure legi bonan libron, kaj la traduko de "La fabelo de la lasta penso" apartenas al tiu ĉi kategorio. La aŭtoro, Edgar Hilzenrat (1926 - ), ricevis la Ŝtatan Premion de Literaturo de la Respubliko de Armenio, el la manoj de la prezidento de Armenio. Evidentas, en la libro, la sentemo de la verkisto, judo, kiu dum sia juneco devis fuĝi el Germanujo al Rumanujo. Nur post liberigo rumana geto de Mogilev-Podolsk, li sukcesis elmigri al Palestino.

La amasmortigo de armenoj dum la unua mondmilito en Turkujo estas ankoraŭ tabuo. Nur ĉi jare, la ministro pri Eksterlandaj Aferoj Ahmet Davutoglu hieraŭ vizitante Armenion post la fiasko en 2009, kiam la du landoj strebis sensukcese unufoje normaligi siajn rilatojn, asertis, ke la deportado de centoj da miloj da armenoj en la lastaj jaroj de la Otomana Imperio, estis "malhumana akto" kaj "tre malbona."

Dankon al Armenia Esperantista Unuiĝo kaj al la laborantoj de Erevana Ŝtata Universitato, kaj speciale al rektoro, profesoro Aram Simonjan, ankaŭ ni povas aŭdi la voĉon de la fabelisto kaj reviviĝas la teruraj eventoj de Granda masakro. Estas kelkaj preseraroj, ĉar en la eldonejo unuan fojon publikigis literaturon esperantlingve, tamen la rezulto estas bonega kaj nepre leginda, pro la verko mem kaj pro kvalito de la traduko. La unua parto de la libro elŝuteblas senpage ĉe http://aresun.weebly.com/uploads/1/6/9/6/16961948/la_fabelo_de_la_lasta_penso.pdf, la dua estas tradukita kaj baldaŭ oni eldonota,  la tria parto aperos venontjare, okaze de la 100-jara datreveno de Granda genocido de armenoj.