Diabla cirklo
Clint Eastwood ĉiam estis bona aktoro kaj reĝisoro, sed en lastaj jaroj li ŝajne ekrapidis al sia apogeo. 80-jaraĝa, li kreas ĉiam pli brilajn filmojn, ne nur interesajn kaj belajn, sed ankaŭ profunde saĝajn (vidu ekz. Gran Torino). Verkoj de la malfrua Eastwood trafas plej kernajn problemojn de nuna socio, aparte de tiu usona. Kio estas libero? Ĉu eblas vere akiri ĝin aŭ nur strebi al ĝi kiel plej alta celo? Kio estas pli forta rimedo – venĝo aŭ pardono?
Batalo por libereco estas komplika afero. Rompi diablan premsistemon povas nur same pova kaj foje kruela forto. Teroro naskas teroron kaj perforto estigas perforton. Batalado povas daŭri plurajn jarojn kaj eĉ jardekojn, do tutaj generacioj alkutimiĝas al la vivo en milito, kiam oni ne povas diskuti inter si – nur unuiĝi kaj militi kontraŭ ĉefa malamiko. Homo estas sufiĉe adaptiĝebla estaĵo, do post certa tempo tiu vivordo estas konsiderata normala kaj eĉ sole ebla . Do apenaŭ estas mirinda ke antaŭaj batalantoj por libereco iĝas post sia venko kruelaj diktatoroj, foje superantaj frakasitajn malamikojn.
Nelson Mandela estis vera batalanto. Kontraŭstarado al apartejdo okupis grandan parton de lia vivo – fakte tironon de sia vivovojo li pasigis en prizono. Kaj dum tiuj 27 jaroj li eĉ pli ol unufoje havis eblecon liberiĝi, forlasi damnitan karceron – kontraŭ nura promeso rezigni pri sia batalo. Sed ĉu tia libero estus vera? Do li rifuzis.
Unuiĝo de viktimoj kaj ekzekutistoj
En 1990 li atingis la unuan venkon. Apartejdo ekmalkonstruiĝis kaj ĝia ĉefa kontraŭbatalanto estis liberigita. Kion faris Mandela post eliri prizonon? Ĉu li starigis tutlandajn tribunalojn por ekzekuti siajn persekutantojn? Ĉu li elverŝis sian koleregon kontraŭ blankhaŭtaj sklavigintoj? Li ja havis por tio ne nur eblecon, sed ankaŭ moralan rajton.
Sed li faris alie. Ĉu vi restis hejme dum kelkaj tagoj seninterrompe – pro malsano aŭ aliaj kialoj? Do vi scias, ke dum kontraŭvola enspaciĝo inter kvar muroj homo povas multon pripensi. Mandela havis 27 jarojn por pensado. Kaj li bone uzis ilin.
“Ĉielarka socio” – tiel signis li celon de nova revolucio, bildon de la nova Sud-Afriko. Ne lando de venkintoj kaj venkitoj, sed lando de samrajtaj, samsignifaj kaj amikaj civitanoj. Anstataŭ purigi sian registaron de la restaĵoj de antaŭa reĝimo, li jam en unuan tagon de sia prezidentiĝo proponis al blankaj oficistoj daŭrigi laboron – nun por bono de la tuta Sud-Afriko. Kaj li unua donis ekzemplon por tio, kuniginte du korpogardistajn teamojn – tiun de la antaŭa prezidanto kaj la novan, konsistantan el iamaj subgrunduloj. Tio estis verŝajne plej neimagebla afero – unuigi viktimojn kaj persekutantojn por komuna celo. Sed li sukcesis.
Ni ofte subtaksas signifon de simboloj. Sed vera gvidanto devas kompreni ĝin kaj Mandela sciis tion. Do inter ĉiuj malfacilaĵoj de postapartejda periodo, multaj el kiuj estas aktualaj eĉ post jardekoj, li elektas laŭŝajne plej malgravan aferon – rugbeon. Kaj denove li venkas!
Springboks – tiel nomiĝas la nacia teamo de Sud-Afriko pri tiu sporto. Tamen la titolo “nacia” tiutempe estis malĝusta, ĉar fakte temis pri blankula teamo. Pro tio nigruloj malamegis ĝin kaj eĉ Mandela mem agnoskis, ke en la prizono li, same kiel ĉiuj malliberuloj, zelotis por iu ajn teamo – kontraŭ Springboks, tiu simbolo de la blankula mondo de sklavigantoj. Fakte estis (almenaŭ) du Sud-Afrikoj – blankula kaj nigrula. Sed jen barieroj falis kaj ili okazis esti en unu hejmo. Kion fari?
Libera homo – nek sklavo, nek mastro
Multaj afrikanoj preferintus neniigi Springboks kiel simbolon de la malamata de ili mondo, des pli ke la teamo lastatempe ludis malbone kaj tre malsukcesis. Sportaj aŭtoritatoj eĉ decidis alinomi ĝin (kaj ĉiujn aliajn teamojn), forviŝi ĉiujn tradiciojn, inkluzive uniformon kaj aliajn simbolojn. Lastmomente saĝa Madiba, kiel nomis la novan prezidanton la afrikanoj, haltigis tiun procezon kaj eĉ inversigis ĝin. Danke al la forto de sia aŭtoritato li sukcesis transformi Springboks de la simbolo de la blankula malplimulto al simbolo de la unuiĝanta, leviĝanta kaj diverskolora Afriko.
En la rusa lingvo estas du malsamaj vortoj: умный kaj мудрый. La unua signifas homon, kiun multon konas, povas bone diri kaj ĝuste fari. La dua estas uzata tre malofte, ĉar ĝi estas aplikata nur al homoj, kiuj havas ne tiom konojn, kiom profundajn spertojn kaj kapablon tiujn konojn uzi, kaj kiuj vidas plej malproksimajn kaj neatenditajn sekvojn de siaj decidoj. Tia estas Nelson Mandela.
Laroj da malliberigo, humiligo kaj subpremado ne rompis lian volon kaj ne deflankigis lin de ĉefa celo – konstruado de la libera kaj prospera Sud-Afriko, hejmo por ĉiuj ĝiaj loĝantoj sen diferencoj je haŭtkoloroj. Multjara persekutado instigas malamegon, kiu povus ŝirmi ĉion. Sed Mandela estis tro saĝa por permesi al venkitaj ekzekutistoj forlogi sin je la celo. Do post liberiĝo li forgesis pri ĉio – afliktoj kaj ofendoj, suferoj kaj malamo, kaj daŭrigis sian celvojon.
Oni diras, ke sklavo ĉiam estos sklavo. Eĉ se li perdos mastron, li mem mastriĝos kaj akiros proprajn sklavojn – ĉar li ne povus esti nura libera homo, nek sklavo, nek sklaviganto (vidu en "Ebono" de Ryszard Kapuściński rakonton pri Liberio). Same logiko de rilatoj inter ekzekutisto kaj viktimo postulis de hieraŭa malliberulo siavice malliberigi kaj ekzekuti. Sed animo de Nelson Mandela ne estis sklavigita, li ĉiam estis libera. Do li detruis dependecon je tiu diabla logiko kaj restis por ĉiam nesubigita.
Ĉu naiva idealisto? Sed jen la rezultoj. Sud-Afriko ne perdis plej grandan parton de sia blankula loĝantaro, kiel tion antaŭsupozis analizistoj. Ĝia ekonomio malgraŭ ĉies prognozoj ne disfalis, sed ekkreskis kaj post dekkelk jaroj la lando aliĝis al BRIK, transformiĝinta al BRICS. Sud-Afriko akceptis unue rugbean kaj poste eĉ futbalan mondpokalojn. Kaj inter unuaj paŝoj al tiuj venkoj estis tiuj faritaj en 1994-1995, kiam maljuna nigra prezidanto kaj juna blankhaŭta teamestro kunigis siajn fortojn kaj volojn por atingi komunan celon. Eĉ se tio estis nur venko en la mondĉampionado pri rugbeo.