Manŭel Rovere

Kiu estas la profeto kaj kiu estas la patrujo?

 

La profeto ne estas profeto, malgraŭ la longaj haroj kaj la blanka barbo, sed kantisto, Manuel Rovere. La patrujo estas Italujo, ĉar li estas esperantisto el Udino, konata al multaj kongres-partoprenantoj.

 

Ĉi-tie mi volas paroli pri lia disko "duonvoĉe...tutkore", kiu jam ricevis laŭdajn recenzojn eksterlande kaj kiu estis akceptita de Vinilkosmo, la plej granda disvastiganto de muzikaĵoj en Esperanto. Do, kial mi parolas pri ĝi ĉi-tie? Nur por atentigi la legantojn, ĉefe tiujn, kiuj ne havis la bonŝancon renkonti lin persone, ke Mauel Rovere sukcese portas la italan kulturon eksterlanden en esperantlingva vesto.

 

La italeco de la disko elŝprucas el ĉiuj flankoj. Unue la melodioj estas tiuj de mia juneco, dolĉaj kaj aŭskulteblaj kun plezuro. Due la kantoj estas ĝenerale tre konataj. Se mi diros al vi la titolon "Il ragazzo della via Gluk", tuj venos al via menso la kantisto Celentano [Ĉelentano] kaj tuta epoko, kiam oni detruis herbejojn por konstrui Milanon aŭ aliajn grandajn urbojn. Se mi diros al vi "'O Sole mio" aŭ "Torna a Surriento" alia peco de Italujo prezentiĝas al via menso. Necesas, tamen, diri ke Manuel ne simple tradukas sed ankaŭ adaptas la tekstojn por porti novajn signifojn.

 

Aldonu iom da "The Beatles" kaj vi havas la tutan diskon, kiun mi ĝuis de la komenco ĝis la fino. La tekstoj estas de Manuel mem sed ilin reviziis perfektaj esperantistoj kiel Nicola Minnaja kaj Rikardo Cash.

 

Manuel, kiel ĉiu vera esperantisto ne ambicias gajni el sia laboro por Esperanto. La enspesota, pervenda mono el tiu disko iros tute al la neprofitcela fondaĵo EVIDENTE, kiu kuracas senpage blindulojn.

 

La prezo estas 15.00, inkluzive de Aldonvalora Imposto. Vi rajtas mendi ĝin ĉe

http://www.vinilkosmo.com//?disc=vkkd104&lng=e

Libera-senpaga aŭskultado de unu kanto: www.ipernity.com/doc/manuelkantas/13456868/

 

Manuel ankaŭ pretas helpi tiujn, kiuj volas utiligi lian laboron kaj plukanti la samajn kantojn kaj en la disko estas la muzikaj bazoj sen vortoj kaj kun la disko estas libreto kun la tekstoj.

 

Certe, multaj samideanoj jam havis ŝancon koni kaj apreci lin okaze de la multaj koncertoj de li prezentitaj en Italujo, Francujo, Germanujo, Pollando… kadre de Esperanto-aranĝoj.

 

Dankon, Manuel!

Tiuj, kiuj interesiĝas pri la laboro de Manuel, povas kontakti lin rekte per la ret-adreso: Tiu ĉi retpoŝtadreso estas protektata kontraŭ spamrobotoj. Vi devas ebligi Ĝavaskripton por vidi ĝin. aŭ viziti:

http://www.ipernity.com/home/manuelkantas?rev=31