Belarta Rikolto 2015: Premiitaj Verkoj de La Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio, ISBN 1595693084, Eldonejo Mondial

Same kiel pasintjare, la rezultojn komentas Humphrey Tonkin – ĉi-foje iom pli optimisme. Kaj la volumo mem pli dikas, 85 paĝoj kompare kun pasintjaraj 61 (sed en 2013 ja estis 91 p.). La ĵurio probable severis: nur en poezia branĉo estis aljuĝita la unua premio, en ĉiuj ceteraj branĉoj ne.

Ĉi-jara rikolto estas kvazaŭ triumfo de talenta (la plej talenta en sia generacio, miaopinie) poeto Nicola Ruggiero. Surprize, li prezentiĝas en ĉiuj konkursbranĉoj, krom la poezia (kie li brilis en 2013). Nu, liajn poemojn ni jam konas en du personaj poemaroj “Taglibro de nenifaranto” (2008) kaj “La kanto de l’ korvo” (2014). Ni vidu, kion li povas aliĝenre. En la novelo “Burĝonos la migdalfloroj”(2-a premio) la protagonisto simple rakontas sian ĉiutagan vivon. Li amikas kun Vincent, pentristo, fumanta pipon... jes, supozeble tiu, pri kiu vi pensis. Sed baldaŭ videblas, ke io ne estas en ordo kun la bonkora junulo, iuj detaloj ne kongruas... legu, kaj provu vidi la mondon per liaj okuloj. Plie, ĉi-volume de Nicola Ruggiero aperis “Pri mondo nokta, pleje mallogika – enkonduka eseo pri la poetiko de Mauro Nervi” (2-a premio) – vere serioza kaj detala analizo de lia kreado. Ne mirindas, ke Nicola trovas paralelojn inter sia pliaĝa kolego-samnaciano M.Nervi kaj alia sia admirato, la korifeo de esperanto-poezio Baldur Ragnarsson. Plie – la teatraĵo (pli ĝuste – unuakta monologo) “Adiaŭ al la suno”, pri rompita vivo de poeto. La protagonisto diras: “Iam mi kapablis verki bonajn versojn. Kalocsay, kara al mia memoro, proksima al mia koro, skribis pri mi ĝentilajn vortojn, kiuj tiam flatis la junulon, kiu brulis en mi. (...) mi ankoraŭ ne diris mian nomon, sed ne, ne, mi ne malkaŝos ĝin al vi. Vi ne bezonas koni ĝin...” – tamen scivolemuloj povas gugli la cititajn versfragmentojn, atenti nomon en voĉlegita letero – kaj kompeni, pri kiu temas...

Jen tute nova aŭtornomo: Davide Astori eseas “Lingvoj, valoroj, kulturoj, mondokonceptoj en dialogo: la signifoplena kazo de la Schola Salerni, modelo de renkonto kaj komunikado por la tria jarmilo” (3-a premio). Verko grandampleksa, pri iom tro speciala temo, pedanta, sed probable interesa por ĝenerala memkleriĝo, precipe por ni esperantistoj – ja temas pri interkompreniĝo de diversnacianoj en antikva epoko. Cetere, se vi ne estas italo, provu kompari longajn italajn kaj latinajn tekstojn kun ties Esperanto-tradukoj kaj vidu, kiom Esperanto helpas kompreni tiujn lingvojn...

Kelkaj aŭtornomoj estas jam sufiĉe konataj el plifruaj “Belartaj rikoltoj”, eĉ se ankoraŭ ne troveblaj aliloke. Jesper Jacobsen, samkiel en 2013, korŝire rakontas pri suferoj de sekse mistraktita virino, ĉi-foje pri prostituitino, naskinta nedeziritan bebon kaj devigita ĝin (ŝin) tuj forlasi. Amir Naor pasintjare prezentis novelon “Adiaŭo” (kaj mi tiam instigis atenti tiun novan aŭtoron!), nun teatraĵon “Bonaj intencoj” (3-a premio). Surscenigita juĝproceso ne estas io principe nova en drama arto, nek eĉ varia fino laŭ voĉdono de publiko... tamen interesas la temo.

Kontente mi vidas reaperon de famaj spertuloj. La unuan premion pri poezio ricevis Mao Zifu kun “Memoro”. Jorge Camacho aperas kun du poemoj: “Kredo” (2-a premio) kaj “Ĉiu nova persono...” (Honora Mencio). La unua estas senrima, tamen bonritma filozofiaĵo – ŝajne nun sole Camacho verkas tiastile. La dua – surprize! – estas (preskaŭ) klasikforma soneto, same iom filozofia. Sciante malŝaton de Jorge al klasika versmetriko, mi eĉ ne atendis de li ion tian...

Paulo Sérgio Viana, samkiel Nicola Ruggiero, ŝanĝis la ĝenron. Ĉi-jare de li venis “Rimoj neperfektaj” (3-a premio) – poemo ĉarma, ŝajne naiva, sed majstra.

Ŝanĝis la ĝenron ankaŭ Ewa Grochowska, ĉiujare aperanta inter la premiitoj. En 2013 kaj 2014 ŝi elpaŝis per kortuŝigaj virinaj rakontoj, stil’de Manjo Austin kaj Lena Karpunina. Nun de ŝi venis “Hajkoj”. En la poezia branĉo konkursis 38 verkoj, kaj mi malfacile kredas, ke ĉiuj nepremiitaj-nedistingitaj estas malpli altnivelaj ol tiuj hajkoj kaj tial ne meritis honoran mencion. Hajkoj estas populara, eĉ moda poemformo en Esperanto, verki ilin ŝajne facilas – tamen ne ĉiu diro, tranĉita je tri linioj kun 5-7-5 silaboj estas hajko. Ne mankas teoriaj kaj instruaj libroj tiutemaj, jam famas tiu de HIROTAKA Masaaki“Kiel verki hajkon en Esperanto” (2012), legu ankaŭ bonegan eseon de nia universala klerulo kaj talentulo Jorge Camacho en “Belarta rikolto 2013”... El dudeko da hajkoj de Ewa Grochowska eble nur 3-4 vere tuŝas koron de leganto, aliaj aŭ nenature trodolĉas, aŭ simple tede banalas...

Evidente tradiciiĝas ankaŭ kvazaŭsuplemento al “Belartaj rikoltoj” – priliteratura artikolo, ne tuŝanta rekte la konkurson, jam presita aliloke pli frue, sed daŭre aktuala kaj leginda. Ĉi-jare tio estas “Dialogo kaj scenigado en prozo” de Sten Johansson, aperinta en “Kroze-proze” (2013). Bona ideo estas tiuj suplementoj...

Do, fakte jam ekzistas stabila jara almanako, kun siaj tradicioj, kvazaŭ suplemento al “Beletra Almanako”. Gratulojn al “Mondial” pro sukcesa realigo de bona ideo!