Sten Johansson, Skabio. Eldonejo: Mundial. ISBN: 9781595693006. 180 p., €15.80

Nova libro de Sten Johansson “Skabio” same kiel liaj plifruaj libroj, traktas la vivon en nuna sveda socio, kun ĉiuj ties akraj kaj iam eĉ naŭzigaj problemoj.

La tuta romano (fakte, apenaŭ eblas nomi tion romano) estas meditadoj kaj rememoroj de la protagonisto Stefan, troviĝanta en arestejo, suspektata pri murdo de sia iama lerneja kamarado Fredrik.

La teksto ne estas dividita laŭ ĉapitroj, nur ie-tie asteriskoj signas salton al alia peco de pensoj kaj rememoroj. La fluo de la eventoj estas inversa: ni iras al ĉiam pli fora paseo, kun intermitoj de arestejaj ĉiutagaĵoj. Mi konfesu, ke mi ne estas ŝatanto de tia stilo – eĉ se (eble) ĝi estas moda nuntempe...

 

Ni pli kaj pli vidas, ke Stefan havas gravajn psikajn problemojn. Ne mirindas tiaĵoj en moderna Eŭropa (ankaŭ nordamerika) socio – sen materiaj problemoj, kun propagando de egocentrismo, kie ĉiu kutimas “preni de la vivo ĉion”. Jen kondamninda intima ligo de profesoro kun sia studentino – simila jam estis proskribita en plifrua romano de Johansson “Marina”. Jen io, kion ni opinias perversa – aŭ en Svedio jam ĉio ĉi normalas?

Malfacias distingi inter realo, obsedaj pensoj kaj eĉ halucinoj de Stefan, do ni ne povas kun plena certeco kompreni – ĉu li kulpas pri menciitaj krimoj (ne sole Fredrik estis viktimo, ankaŭ aliaj personoj), aŭ ne. Ni ne scias, ĉu li estos baldaŭ liberigita aŭ pasigos plurajn jarojn en prizono. Ni eĉ ne scias, ĉu la skabio, turmentanta lin, estas reala infekto, aŭ nur obseda ŝajno. La libro ne estas facila legaĵo, kaj nepre ne por ĉies gusto. Kelkloke aperas iom tro longaj rezonoj pri demografio, kvazaŭ la romano estus nur preteksto por komuniki la vidpunkton de la aŭtoro tiuteme.

 

Do mi – subjektive – opinias “Skabion” malpli sukcesa libro, kompare kun la plifruaj de Sten Johansson. Sed tio estas nur mia opinio.

Tamen la aŭtora stilo restas ĉiam modela, natura kaj flua. Johansson ĉiam trovas freŝajn esprimojn:

 

Li kelkfoje hisis kaj malhisis la tesaketon (p.11)

La griza kaj kriza laborista urbo (p.19)

La salono mem estis relative kruda kaj nuda (p.19)

kun sia espereble onta samlitulino (p.25)

Do li agas tute same kiel besto en kaĝo; li tigras aŭ leonas aŭ ĝenerale sovaĝbestas tien-reen, kvankam li estas nek besto nek sovaĝa. (p.76)

Li senŝeligis sin de la malsekaj vestaĵoj (p.91)

La vestoj estis tramalsekaj. (p.114)

 

– kaj multaj aliaj trafaj esprimoj.

 

Do legu, se vi ŝatas la stilon de la aŭtoro. Tamen mi avertis pri la enhavo. Aŭ eble vi eĉ ŝatas modernaĵojn kaj psikologiaĵojn, precipe kiam temas pri homoj kun, milde dirante, specifaĵoj de menso kaj konduto? Se jes, do jen libro por vi.