La Lingvovendejo, de Massimo Acciai (FEI, 2016), estas kolekto de dudek kvar rakontoj verkitaj en Esperanto. La libro unuarigarde prezentas certan homogenecon, esence pro la fakto, ke la rakontoj, kies longeco varias de malmultaj linioj ĝis kelkaj paĝoj, esprimas serion de komunaj karakterizoj. Antaŭ ĉio, la ĝenro fantasta. La aŭtoro (n. Florenco, 1975) doktoriĝis per disertado pri sciencfikcio, literatura ĝenro de kiu li estas amanto ekde ĉiam. La rakontoj, kiuj kelkfoje ĉerpas inspiron el aŭtobiografiaj spertoj, plezure palpebrubas al la verkoj de gravaj majstroj kiel Isaac Asimov kaj Aldous Huxley. Poste, oni tuj rimarkas la konstantan ĉeeston de la objekto libro, jen kiel kona elemento, jen kiel juvelujo kiu enfermas misterojn timigajn kaj scivolem-inspirajn samtempe, plej ofte kiel vivkunulo de la personoj, ĝis leviĝi, en kelkaj kazoj, al la rolo de vera protagonisto de la rakonto. En La Legantovendejo, ekzemple, la ĉefrolulo havas rilaton kvazaŭ seksan, certe voluptan kun la libro: "Simono ege frenezis pri la libroj. Maro da libroj, ja tiu estis la maro en kiun li ŝatis enprofundiĝi". Ne estas surprizo, pro tio, la posta subdivido de la libroj je novaj, t.e. virgaj, kaj uzitaj, t.e. malpuraj, ĉar impregnitaj per la vivo de la antaŭa posedanto. Rimarkindas, ke en ĉi tiu rakonto la rilato leganto-libro renversiĝas: fakte la libroj elektas siajn legantojn. Sed la vera gvidfadeno de la verko estas la stila ĉifro de la aŭtoro mem: per prozo klara kaj sen kromaj ornamaĵoj, per Esperanto flua kaj preciza, kelkfoje difektita de ia veniala italismo, Acciai preferas pli sugesti ol rakonti, pli encerbigi dubojn ol serĉi respondojn, dum la rakontado donas lokon al la filozofia medito, eĉ eskatologia, kiel en La Urbo, en 2084kaj en Memoraĵoj de evoluinta kvarmanulo. Ofte agado mankas, ne estas psikologia karakterizo de la personoj: estas centra, anstataŭe, la okazo kiu ebligas, ke la nekutimaĵoj, la eksterordinaraĵoj montriĝu, kiel en La aŭtoŝoseo aŭ en La viro kiu evitis la Morton. La rakonto, kiu donas la titolon al la kolekto, La lingvovendejo, estas gaja omaĝo al ĉiuj lingvoj, naturaj aŭ planitaj, vivantaj aŭ mortintaj. Rimarkindaj estas, aldone, la delikata Blua Luno, en kiu Kamila, infanino de malproksima estonto, demandas al sia patrino kio estas Luno, aŭskultinte la kanzonon Blue Moon; kaj la lerta uzo de la dialogoj en Vespermanĝo kun la diablo.

La ceteraj rakontoj, precipe la plej mallongaj, ŝajnas bedaŭrinde sterilaj kejloj: estas kelkaj taŭgaj ideoj, kiuj meritis pli profundan pritraktadon, kiel en Eraroj, sed preskaŭ ĉiam oni ricevas la impreson, ke ili estas simplaj sencelaj ekzerciĝoj pri verkado, kiel en La kafo aŭ en La perfekta momento, eble cerbumadoj tro intimaj por altiri la atenton de la leganto. Tiaj enmetoj verŝajne deprenas valoron al kolekto, kiu entute travidigas la kapablojn de aŭtoro, kiu povos donaci al ni pli lertaj beletraĵoj en la estonto. Ni certas pri tio.