Ĉu vere hundoj kaj katoj malamikas? Jes, eble. Tamen rakonto tiom freŝa estas sendube interesa. En ĝi rolas pli ol 9 uloj, kiujn la verkisto imagas vivi en kavernoj dum fora paseo. Temas pri tribestro Taoso, lia edzino Okaa, la sorĉistino de la tribo, la rakontema fabelistino “Dolĉaj vortoj”, la malkuraĝa Nedento – maskoto de la tribo, Lapioso kiu amas ŝerci kaj uzi la klavon, Stajiko, la saĝa kavernulo kaj multaj aliaj estaĵoj en la fono de la teatraĵo.
Sur la scenejo aperas ankaŭ Brank Sinantropo, la kantisto, kaj la eta ŝamano Vortulo. Tiu ĉi ŝatas trovi novajn esprimojn kaj espliki ilian taŭgecon por la vivo de la malgranda komunumo: Kio estas radiatoro? Ĝi ne permesas rostadi la rostaĵon, tamen ĝi estas pli bona ol la fajrego, kies fumo ploregas la okulojn. Ĉu tamtano estas telefono? Ne, telefono estas alispeca afero. Ĝi permesas paroli kun aliuloj kiuj loĝas malproksime de vi, sed ĝi ne malebligas dolorigajn vortojn inter knabino kaj patrino. Kio estas superbazaro? En ĝi vi povas aĉeti tion kion vi ŝatas kaj tion kio malutilas al vi. Krome ĝi ne permesas marĉandi kaj tio tute ne plaĉas al kavernuloj.
La tribo de Taoso havas ankaŭ najbarojn, kun kiuj oni interŝanĝas ne nur informojn, sed ankaŭ objektojn. En tiu ĉi praepoka vilaĝo vivas Jaro, la hundo de Taoso, kaj Miŝo, la kato kiu manĝas herbon. Dum Taoso laŭdas la fidelecon de Jaro, Okaa opinias, ke Miŝo estas vere lojala. Tamen kiam oni malkovras la mortigitajn muskajn ratojn, kies peltoj devis utili al la edzino de la tribestro kudri belan peltaĵon, Okaa kulpigas la hundon kaj ligas ĝin per mallonga fortika ŝnuro. La malfeliĉa besto klopodas atingi la katon, la veran kulpulon pri la morto de la muskaj ratoj, sed ne sukcesas. Ekde tiam, laŭ la aŭtoro de la libro, hundoj kaj katoj estas ĝismortaj malamikoj.
Kion mi lernis pri la sinteno de la tieldiritaj kavernuloj? Ili certe estas pli amikemaj al la Granda Patrino Tero ol ni. Fakte kiam ili mortigas beston por nutri sin pere de ĝi, ili petas pardonon. Finfine ili akceptas nutri sin per beroj kaj radikoj. Kaj la amuza rakonto “Hundoj kaj katoj” instruas al ni la intiman naturaman sintenon de la verkisto. Li diras:
 
… La suno kun siaj radioj
brilas sur ĉiuj,
nu! Amikoj
estu ete pli saĝaj
kaj ete malpli frenezaj.
Estu vere homoj,
hej, vekiĝu, homaro,
ek, miaj fratoj,
ne restu granda aro
de hundoj kaj katoj.
La libro de Ugo Intini estas tre plaĉa kaj mi ne trovis en ĝi erarojn aŭ lingvajn malglataĵojn. Vere bone faritaj estas ankaŭ la ilustraĵoj de la teksto kaj tiu de la kovrilo. Mi povas imagi, ke geknaboj kaj pli aĝaj ŝatantoj de misteraj rakontoj povos ege ĝui tiun ĉi fantazian libron.
La libro estas mendebla ĉe Tiu ĉi retpoŝtadreso estas protektata kontraŭ spamrobotoj. Vi devas ebligi Ĝavaskripton por vidi ĝin. aŭ ĉe  Tiu ĉi retpoŝtadreso estas protektata kontraŭ spamrobotoj. Vi devas ebligi Ĝavaskripton por vidi ĝin. aŭ al Tiu ĉi retpoŝtadreso estas protektata kontraŭ spamrobotoj. Vi devas ebligi Ĝavaskripton por vidi ĝin.. Kosto 18 eŭroj inkluzive de sendokostoj.