Lingvokultura leksiko
en la instruado de denaskaj kaj fremdaj lingvoj
English summary: The article is devoted to the problem of selection of words with cultural and national connotation in modern languages. The investigation and study of cultural nomination are important for the cultural language education of a personality. For this purpose professors of
En la instruado de iu ajn lingvo oni bezonas koni bazan, fundamentan leksikon. Nuntempa edukita persono por sukcese komuniki devas scii pli ol 20-30 miloj da vortoj. Sciencistoj-fonologoj diras, ke en la vortostoko de bone evoluinta lingvo funkcias proksimume 300 miloj da vortoj. Do, ni elspezas nur dekonon de la vorta trezoro.
Tre gravan parton de la vorta konsisto de ĉiuj lingvoj formas la lingvokultura leksiko. Tio ĉi estas vortoj, kiuj estas semantike (laŭ senco) kunigitaj kun la kulturo de la popolo. Kiam ni diras "kulturon", ni komprenas ĝin en vasta senco kiel tutaĵo de materialaj kaj spiritaj atingoj, kiuj montras la nivelon de la evoluo de iu societo, homaro aŭ homo. La leksiko, kiu povas prezenti iun kulturon, dume ne havas unuigitan nomon. En scienca literaturo ĝi nomiĝas:lingvokultura, kulturologia, etnokultura, stereotipa, fona, senekvivalenta, simbola k.t.p. (rigardu laborojn de A. Wierzbicka, Z. Kaleta, J. Vereŝĉagin, V. Kostomarov, A. Bragina, G. Tomahin, L. Mullagalijeva, R. Zorivĉak, L. Djaĉenko, M. Sevĉenko, O. Simoviĉ, O. Levĉenko, V. Kononenko k.a.)(18).
La vortojn, kiuj havas nacian kaj kulturan konotacion (kromnuancon, kromsignifon), oni nomas lingvokulturaj etnospecifaĵoj, lingvostereotipoj, simboloj, realioj, signoj de la kulturo k.t.p. La lingvokulturaj etnospecifaĵoj estas nomoj de naciaj manĝaĵoj, trinkaĵoj, vestoj, dancoj, kantoj, muzikaj instrumentoj, laborinstrumentoj, tradiciaj ŝatokupoj, mono, politikaj kaj
ekonomiaj organizaĵoj, kulturaj, sciencaj, edukaj instancoj, tradiciaj festoj k.a.
Estas tre grave, de unu flanko, ke kulturologian leksikon konu ĉiuj personoj, kiuj lernas la lingvon de infaneco kiel denaskan. Ekzistas bon esprimo, ke la lingvon oni ekposedas kun la patrina lakto. Sed pere de la lingvo oni ekposedas ankaŭ la kulturon, tradiciojn de la popolo. De dua flanko, estas tre bezonate scii lingvokulturajn etnospecifaĵojn ankaŭ por tiuj, kiuj studas fremdajn lingvojn, ĉar necesas kompreni aliajn popolkulturojn.
Etnolingvistikan leksikon ni povas dividi en 2 partojn:
1) la vortoj, kiuj ne havas ekvivalentojn en alia lingvo kaj kulturo (ekz., kimono kiel nacia vestaĵo en japana lingvo, pico - en itala, jurto - en la lingvoj de nordaj popoloj k.t.p.);
2) vortoj, kiuj havas ekvivalentojn, sed diferencas per semantika strukturo (ekz., betulo en rusa lingvo estas ne nur arbo kun blanka trunko, sed simbolo de bela knabino kaj Rusio kiel lando; bovo estas kutima besto por multaj, sed por hispanoj estas simbolo de la korido (taŭrobatalo); kriketo estas konata por ĉiuj pilkludo, sed por britoj ĝi estas ekskluziva (oni diras, ke en Britio la matĉo povas komenciĝi sabate kaj finiĝi sekvasemajne sabate k.t.p.).
Mi volas konatigi Vin kun kelkaj lingvokulturaj etnospecifaĵoj, tre valoraj por ukrainoj. Do, la vorto libero estas tre grava, ĉar Ukrainio dum longa tempo ne estis sendependa, ĝiaj plej bonaj gefiloj batalis por libero kaj nur en la jaro 1991-a ĝi fariĝis sendependa lando. En ukraina lingvo vortoj libero kaj sorto formas rimon: volja - dolja, kiu signifas, ke sen libero ukrainoj ne imagas sian estontan sorton. Inter alie, ukrainoj kredas, ke oni ricevas la sorton, kiam oni naskiĝas, tamen ĝi ne estas kiel fatalo, sed dependas de Dio kaj de la persono.
Tre signifa en ukraina lingvo estas la vorto amo, ĉar fakte estas 2 vortoj, kiuj estas diverse uzataj. La vorto amo (ukr. ljubov) estas pli vasta en la senco, ĉar eblas ami kaj personon, kaj beston, kaj laboron kaj objekton. La amo (ukr. koĥannja) apartenas nur al amata viro aŭ virino kaj signalas spiritaniman amon kiel plej altgradan senton (kiu ne ekskluzivas ankaŭ fizikan).
Kiel signoj de la ukraina kulturo estas uzataj vortoj: pano (ukr. hlib) -estas simbolo de riĉeco, gastemo, feliĉo; bele ornamitan panon ukrainoj donas al gastoj, preparas por edziĝfestoj, Pasko, naskiĝtagoj, por malproksima vojo; barĉo (ukr. borŝĉ) - supo, kuirita el ruĝa beto, brasiko kaj aliaj pli ol 20 komponantoj; kudrita bluzo aŭ ĉemizo (ukr. viŝivanka) -parto de nacia kostumo; brodita viŝilo (ukr. viŝitij ruŝnik) - memfarita ornamaĵo el blanka brodita teksaĵo por la loĝejo, ankaŭ havas funkcion de gardanta talismano k.t.p.
Kiel simbolo oni perceptas la vorton viburno (ukr. kalina). Tiu-ĉi arbusto kreskas apud preskaŭ ĉiuj domoj. Oni uzas ĝiajn berojn por kuraci, ornami loĝejojn, prepari specialan drinkaĵon. Per beraroj kun vinkoj ukrainanoj ornamas edziĝfestan panon kaj la arbojn. Do, ĝi estas la simbolo de juneco, amo kaj virgeco. La arbusto povas kreski en tombejo kaj ĉi-okaze ĝi fariĝas la signo de tristo kaj memoro. Krome, viburno en nuntempa kulturo fariĝis la simbolo de gepatra domo kaj Ukrainio. Oni diras, ke sen viburno kaj saliko ne ekzistas Ukrainio.
Fortan, kuraĝan, bravan viron ukrainoj nomas per vorto „kozak". Tio ĉi estas historia nomo de batalanto por libero de Ukrainio en 13-17 jarcentoj. La viron aŭ knabon kun samaj trajtoj tradicie oni nomis aglo (ukr. orel), falko (ukr. sokil). Belan, agrablan knabinon oni laŭ tradicio komparis kun sovaĝa kolombino (ukr. horlicja), sovaĝa anasino (ukr. utinka); la patrinon, kiu lasis siajn infanojn - kun kukolino (ukr. zozulja). Paro de gekolomboj, gecignoj simbolas fidelajn amantojn, per iliaj figuretoj oni ankaŭ ornamas edziĝfestan panon.
Se ukrainoj komparas iun personon kun leporo (ukr. zajecj), tio signifas, ke li/ŝi estas timulo (en orientaj landoj leporo estas simbolo de saĝeco kaj rapideco). Se ni diras, ke li/ŝi estas kiel urso (ukr.vedmidj), do, li/ŝi estas granda, mallerta (por usonanoj, britoj, finnoj, flandroj - li/ŝi estas varma, mola, agrabla; por italoj - sovaĝa, por litovoj - ne rapida). Se ni komparas kun hundo (ukr. sobaka) - li/ŝi estas fidela aŭ malsata, kolera; se kun kato (ukr. kit) - pigra, dormema. Pri geedzoj, kiuj ofte kverelas, ekzistas proverbo, ke ili loĝas kiel kato kaj hundo (verŝajne, pro tio, ke la edzo ŝatas katan trankvilan vivmanieron en malordo, sed la edzino ĉiam volas fari la ordon kaj bojas, kiel hundo). Sed kiam, ekz. rusoj, nomas virinon per vorto katino (rus. koŝeĉka), tio signifas, ke ŝi estas agrabla, "miaŭas". Tamen mi legis, ke por kazaĥoj katino estas insida, perfida virino. Italoj kutime diras, ke la persono estas libera, kiel kato. Kaj ĉi tiun liston eblas daŭrigi...
Por multaj popoloj simbolaj estas ankaŭ la koloroj. Do, por ukrainoj ruĝa koloro signifas amon, feliĉon; nigra - triston, morton; blanka - purecon, virgecon;flava - divorcon, disiĝon k.t.p. Sed kiel koloroj de nacia ukraina flago blua simbolas pacan ĉielon kaj flava-oran graminacan kampon. Kelkajn vortojn mi volas diri pri Esperantaj lingvokulturaj etnospecifaĵoj. Malgraŭ tio, ke E-o estas artefarita lingvo, ĝi havas ĉiujn kvalitojn de funkcianta nacia lingvo. En ĝia leksiko ankaŭ estas vortoj, kunigitaj kun E-kulturo. Do, E-o estas simbolo de la lingvo por futuro. En kelkaj lingvoj, ekz., en ukraina kaj rusa, ĝi signifas ion nekompreneblan (certe, por tiuj, kiuj ne konas ĝin, same kiel Volapuk). La vorto Esperantujo indikas tutmondan landon de geesperantistoj. La verda stelo, kiu havas 5 angulojn, estas la simbolo de unuiĝo de 5 partoj de la mondo (inter alie, la hebrea 6-angula stelo estas kombino de du trianguloj kaj, laŭ mitologiaj imagoj, povas defendi de "malbonaj fortoj")19. La krokodilo estas signo de la persono, kiu ne parolas E-on, sed uzas nacian lingvon; krokodili estas uzi iu ajn lingvon anstataŭ E-o. Verda koloro simbolas printempon, junecon kaj estonton.
Do, en la fino, ni substrekas, ke posedante denaskan lingvon, ni nepre devas scii kulturologian leksikon kiel la reprezentanto de nacia kulturo. Lernante fremdajn lingvojn, ni devas konatiĝi kun aliaj naciaj kulturoj. Tio tre gravas nuntempe, kiam intensiviĝas internaciaj kontaktoj. Al mi plaĉas la esprimo: Kiam Vi estas en Romo, kondutu Vi kiel loĝanto de Romo. Por esti tia, ni ĉiam strebu scii, kompreni kaj estimi alian kulturon, kvankam ĝi diferenciĝas de nia, kaj ne ĉio povas plaĉi al ni.
Mi volus ĉi-okaze danki al la partoprenantoj de la 37-a ILEI-konferenco en Bratislava Raymond Wylleman el Belgio, Alessandra Di Donato el Italio, Sylvia Hamalainen el Finnlando kaj Aida Cizikaite el,Litovio, kiuj helpis al mi per la informoj pri naciaj komparaj frazeologismoj.
Nina Daniljuk,
estro de ilkraina sekcio de ILEl,
kandidato de filologiaj sciencoj, docento de Volinia ŝtata universitato
u.Lucjk 43026, prosp. Sobornosti, 32, loĝ.108,
h.t. (0332)711348 Rete: nina
(17) Ukrainio en vortoj/N. Daniljuk k.a., Kijivo, 2004.
(18) Wierzbicka A. Cross-cultural pragmatics: The semantics of human interaction.
(19) Bauer V., Djumotc /., Golovin S. Enciklopedio de simboloj / Trad. el germana lingvo G. Gajev, M., 2000, p.39-40.
El Internacia Pedagogia Revuo 08/02