Ni scias, ke la lingvokultura leksiko formas tre gravan parton de la vortkonsisto de ĉiuj lingvoj. Tio ĉi estas nomoj, kiuj estas semantike kunigitaj kun la kulturo de la popolo. Kiam ni diras “kulturo”, ni komprenas ĝin en vasta senco kiel tuteco de materialaj kaj spiritaj atingoj, kiuj montras la nivelon de la evoluo de iu societo, homaro aŭ homo.

Interlingvistikaj Studoj

UAM 2006/2007 s.j.

Nina Daniljuk, Ukrainio

LINGVOKULTUREMOJ EN LA UKRAINA LINGVO

KAJ ESPERANTO

La atento de sciencistoj en multaj landoj al la leksiko kun kulturologia signifo pligrandiĝis fine de la XIXkomence de la XX j.c. en laboraĵoj de V. Humboldt, O. Potebnja, V. Shĉerba, L. Vithenstain k.a. Precipe ĝi altiĝis en la slavistiko en la 70-aj jaroj de la pasinta j.c. en la konteksto de lingvolandocsienco (J. Vereŝĉagin, V. Kostomarov, A. Bragina, G. Tomaĥin k.a.), etnolingvistiko (J. Bartminski, N. Tolstoj, S. Tolstaja k.a.), lingvokulturologio (A. Wierzbicka, Z. Kaleta, A. Mullagijeva, A. Maslova, V. Kononenko, L. Djaĉenko, O. Simoviĉ, O. Levĉenko k.a.), lingvokognitivistiko (J. Stepanov, V. Jhajvoronok k.a.), tradukado (S. Vlaĥov, S. Florin, R. Zorivĉak k.a.). Aperis kelkaj vortaroj de J. Bartminski, A. Bragina, J. Stepanov, V. Jhajvoronok, N. Daniljuk k.a., kiuj klarigas la leksikon, havantan aldonan kulturologian signifon en la nacia lingvo. Pri lingvokulturemoj en planita lingvo E skribis, ŝajnas, nur la rusa esploristo A. Melnikov, kiu eldonis tre riĉan lau enhavo monografion "Lingvokulturaj aspektoj de planitaj internaciaj lingvoj (sur la fono de la etnaj lingvoj)" (Rostov-na-Donu, 2004) kaj defendis la doktoran disertacion. La monografio pruvas grandajn eblecojn de E krei, kolekti kaj transdoni kulturan trezoron dum la interkultura komunikado.

Ni scias, ke la lingvokultura leksiko formas tre gravan parton de la vortkonsisto de ĉiuj lingvoj. Tio ĉi estas nomoj, kiuj estas semantike kunigitaj kun la kulturo de la popolo. Kiam ni diras “kulturo”, ni komprenas ĝin en vasta senco kiel tuteco de materialaj kaj spiritaj atingoj, kiuj montras la nivelon de la evoluo de iu societo, homaro aŭ homo.

La leksiko, kiu povas prezenti iun kulturon, dume ne havas unuigitan nomon. En la scienca literaturo ĝi nomiĝas: lingvokultura, kulturologia, etnokultura, stereotipa, fona, senekvivalenta, simbola k.t.p. [rig.: 3]. La vortoj, kiuj havas nacian kaj kulturan konotacion, oni nomas lingvokulturemoj, lingvostereotipoj, simboloj, realioj, signoj de la kulturo k.t.p. La lingvokulturemoj estas etnografiaj nomoj de naciaj manĝaĵoj, trinkaĵoj, vestoj, dancoj, kantoj, muzikai instrumentoj, laborinstrumentoj, tradiciaj ŝatokupoj, mono, politikaj kaj ekonomiaj organizaĵoj, kulturaj, sciencaj, edukaj instancoj, tradiciaj festoj, geografiaj nomoj, nomoj de administrativaj unuoj, sociala kaj politika vivo k.a.

Etnolingvistikan leksikon en la nacia lingvo oni kutime dividas je 2 grupoj: 1) la vortoj, kiuj ne havas ekvivalentojn en alia lingvo kaj kulturo (ekz., kimono kiel nacia vestaĵo en la japana lingvo, jurto – en la lingvoj de nordaj popoloj k.t.p.); 2) vortoj, kiuj havas ekvivalentoj, sed diferencas per semantika strukturo (ekz., betulo en la rusa lingvo estas ne nur arbo kun blanka trunko, sed la simbolo de bela knabino kaj de Rusio kiel patrolando; bovo estas kutima besto por multaj, sed por hispanoj estas simbolo de la korrido; kriketo estas konata por ĉiuj pilkludo, sed por britoj estas ekskluziva: oni diras, ke en Britio la matĉo povas komenciĝi sabate kaj finiĝi sekvantsemajne sabate k.t.p.).

Ni rigardos al tiu ĉi leksiko de la vidpunto de leksika signifo, kio “estas senco de la vorto, kiu reflektas en konscio kaj fiksas imagoj pri objekto, kvalito, procezo, aperaĵo k.t.p.”[4, 261]. La bazo de leksika signifo estas signifikato (koncepta senco) kiu korespondas kun denotato (reala objekto). Oni ofte pritraktas leksikan signifon kiel kunigo de koncepta kerno kaj pragmatikaj konotacioj. Konotacio estas komprenata kiel semantikaj komponentoj, kiuj aldoniĝas al koncepta (denotata) signifo (laboraĵoj de L. Bloomfield, C. Morris, C. Lewis, H. Komlev, G. Kolŝanskij, V. Telija k.a.).

Do, la unua grupo de lingvokulturemoj havas denotatojn nur en la nacia kulturo, ili estas senekvivalentaj. La dua grupo havas la samajn denotatojn en aliaj lingvoj, sed diferenciĝas per specifikaj en la nacia lingvo konotacioj: emociaj, pritaksaj, stilistikaj kaj tiel nomataj kulturologiaj, kiuj aperas sub influo de nacia (ofte tradicia) kulturo.

En la artikolo ni prezentos kelkajn tradiciajn lingvokulturemojn, tre valoraj por ukrainoj. Do, la vorto libero estas tre grava, ĉar Ukrainio dum longa tempo ne estis sendependa, ĝiaj la plej bonaj gefiloj batalis por libero kaj nur en la jaro 1991 ĝi fariĝis sendependa lando. En la ukraina lingvo vortoj libero kaj sorto formas rimon: volja – dolja, kiu signifas, ke sen libero ukrainoj ne imagas ilian estontan sorton. Inter alie, ukrainoj kredas, ke oni ricevas la sorton, kiam la bebo naskiĝas, sed ĝi ne estas kiel fatumo, multe dependas ne nur de Dio, kaj de la persono.

Kiel signoj de la tradicia ukraina kulturo estas uzataj vortoj: pano (ukr. hlib) – estas simbolo de riĉeco, gastemo, feliĉo; bele ornamitan panon ukrainoj donas al gastoj, preparas por edziĝfestoj, Pasko, naskiĝtagoj, por malproksima vojo; barĉo (ukr. borŝĉ) – supo, kuirita el ruĝa beto, brasiko kaj aliaj pli ol 20 komponentoj; kudrita bluzo aŭ ĉemizo (ukr. viŝivanka) - parto de nacia kostumo; brodita viŝilo (ukr. viŝitij ruŝnik) – memfarita ornamaĵo el blanka brodita teksaĵo por la loĝejo, ankaŭ havas funkcion de gardanta talismano k.t.p.

Oni perceptas la vorton viburno (ukr. kalina) same kiel simbolo. Tiu ĉi arbusto kreskas apud preskaŭ ĉiuj domoj. Oni uzas ĝiajn berojn por kuraci, ornami loĝejojn, prepari specialan drinkaĵon. Per beraroj kun vinkoj ukrainanoj ornamas edziĝfestan panon kaj la arbojn. Do, ĝi estas la simbolo de juneco, amo kaj virgeco. La arbusto povas kreski en tombejo kaj ĉi-okaze ĝi fariĝas la signo de tristo kaj memoro. Krome, viburno en nuntempa kulturo estas la simbolo de gepatra domo kaj Ukrainio. Oni diras, ke sen viburno kaj saliko ne ekzistas Ukrainio.

Fortan, kuraĝan, bravan viron ukrainoj nomas per vorto kozak. Tio ĉi estas historia nomo de batalanto por libero de Ukrainio en 13-17 j.c. La viron aŭ knabon kun samaj trajtoj tradicie oni nomis aglo (ukr. orel), falko (ukr. sokil). Belan, agrablan knabinon oni laŭ tradicio komparis kun sovaĝa kolombino (ukr. horlicja), sovaĝa anasino (ukr. utinka); la patrinon, kiu lasis siajn infanojn – kun kukolinon

( ukr. zozulja). Paro de gekolomboj, gecignoj simbolas fidelajn amantojn, per iliaj figuretoj oni ankaŭ ornamas edziĝfestan panon. Kaj ĉi tiun liston eblas daŭrigi…Pli detale pri semantikajn strukturojn de aliaj lingvokulturemoj eblas rigardi en la speciala vortaro “Ukrainio en vortoj” (2004) [rig. 5].

Nuntempa kulturologia leksiko nomas ĉefajn trajtojn de Ukrainio kiel sendependa ŝtato : Prezidento (ukr. Prezident), la ŝtata blazono (ukr. trizub), la ŝtata himno (ukr. himn), la ŝtata flago(ukr. prapor) k.a. Krome, kulturologian konotacion havas nomoj de politikaj, sociaj, sciencaj, kulturaj organizaĵoj, unuiĝoj: Parlamento (ukr. Verĥovna Rada), Ministra Konsilio (ukr. Rada Ministriv), Supera Juĝistaro (ukr. Verĥovnij Sud); Akademio de sciencoj de Ukrainio (ukr. Akademija Nauk Ukrajini), la kultura societo”Prosvita” (ukr. “Prosvita”) k.t.p. Gravas ankaŭ realaĵoj de ĉiutaga vivo, kiuj diferenciĝas de tiuj, kiuj ekzistas ĉe aliaj popoloj: bazaro (ukr. bazar, jarmarok), marŝruta buseto (ukr. marŝrutka), elektrotrajno (ukr. elektriĉka) k.a. Kiel la signioj de la nacia kulturo servas la geografiaj nomoj: Kijiv, Ljviv, Poltava, Beresteĉko, Krim, Dnipro k.a. La kulturologian signifon ricevas eldiroj de konataj personoj, proverboj, ekz.: “Batalu kaj vi venkos”, “Studu fremdan, sed ne forgesu la propran” (Taras Shevĉenko), “Contra spem spero” (Lesja Ukrajinka), “Vivon travivi – ne kampon trairi” (popola proverbo).

Malgraŭ tio, ke Esperanto estas artefarita lingvo, ĝi havas ĉiujn kvalitojn de funkcianta nacia lingvo. En ĝia lekciko ankaŭ estas vortoj, kunigitaj kun E-kulturo, tiel nomataj E-lingvokulturemoj. A. Melnikov en la 2006 j. skribis: "Ekzisto de Esperanto-movado dum 119 jaroj rezultis aperon de la propra (specifa) Esperanto-kulturo, kiu konsistas el "universalaj" elementoj (kulturemoj de Biblio, antikva mondo, tuttmonda literaturo k.t.p.) kaj nure Esperantiaj ingrediencoj. Per aldono de "Esperanto-kultura" sememo al vortoj de la ĝenerala leksikono, kaj el propraj nomoj gravaj por Esperanto-kulturo aperis t.n. esperantonimoj (Esperanto-kulturaj leksemoj-realioj); aperis flugilhavaj vortoj de Esperanto" [8, 66]. S. Vlaĥov kaj S. Florin dividis la realioj je tri grupoj: 1) geografiaj nomoj; 2) etnografiaj nomoj; 3) sociaj kaj politikaj nomoj [2, 47–56]. En E ni trovas lingvokulturemoj, kiuj apartenas al ĉiuj nomitaj grupoj. Kompreneble, ke la plej multe estas esperantonimoj, “kiuj koncernas la faktojn, fenomenojn, procezojn kaj konvenciaĵojn de la E-movado [7, 13] kaj E kiel lingvo. Ekzemple, Esperanto estas simbolo de la lingvo por futuro. Se kompari kun naciaj lingvoj, do, precipe, en la ukraina kaj la rusa ĝi signifas ion nekompreneblan (certe, por tiuj, kiuj ne konas ĝin, same kiel volapuk). La vorto Esperantujo nomigas tutmondan imagitan landon de esperantistoj. La krokodilo estas signo de la persono, kiu ne parolas Esperante dum iuj esperantistaj renkontiĝoj, sed uzas la nacian lingvon; sekve, krokodili estas uzi iu ajn lingvon anstataŭ Esperanto. La vorto samideano en Esperanto ricevas aldonan signifon: krom “adepto de la sama ideo” ĝi egalas al “esperantisto”. Eterna komencanto estas tiu, kiu dum longa tempo ne povas bone posedi E-on. Interkona vespero estas la programero, kiu nepras en ĉiuj E-renkontiĝoj, kie partoprenas homoj el diversaj lokoj kaj landoj.

La lingvokulturan vortaron krome formas konoj pri interlingvistiko, lingvaj projektoj. Ekzemple, la vorto Ido nomas la projekton de famaj lingvistoj L. de Beaufront kaj L. Couturat (la ,,transformitan Esperanton”), kiu aperis en 1907 j. kaj kaŭzis skismon en E-movado. La idistoj eldonis multajn lernolibrojn, grandan vortaron, la revuon ,,Progreso”, okazigas kongresojn. El ili rekrutiĝis adeptoj de postaj planlingvoj ( precipe, O. Jespersen ne nur eksiĝis, sed verkis novan lingvon: Novial). En la lingvo Esperanto la sufikso –id kun la finaĵo -o, kiu povas esti uzata kiel aparta vorto, signifas “posteulo”, “infano de homo aŭ besto”. Nur se la lingvano havas ĉitiujn konojn, li povas kompreni la kaŝitan sencon de la teksto: ,,Al la konata esperantisto K.R.C. Sturmer naskiĝis filo. Gratulinda fakto. E-poeto gratulas. Sed…”Sed ekpens’ min embarasas: / mi demandas min, ĉu li do / Esperanton nun forlasas / por dediĉi sin al ido?” (“Kvaropo”, 204) [7, 6].

Krome, gravas esperantonimoj, kiuj reprezentas la historion kaj nuntempon de la Eesperanto-movado. Ekzemple, “Fundamento” por esperantistoj unue signifas “la libro de L. Zamenhof, kiu enhavas esencan bazon, ĉefajn principojn de Esperanto (la gramatikon, ekzercadon, universalan vortaron), eldonita en la franca, la angla, la germana, la pola, la rusa en Varsovio en 1887 j.”. La duan signifon “Masonaĵo servanta kiel bazo por konstruaĵo” [9, 147] ni povas trovi en la naciaj lingvoj. Kiel senekvivalentaj vortoj eblas pritrakti la nomojn de Esperanto-organizaĵoj. Ekzemple, UEA (Universala Esperanto-Asocio – la asocio, kiu estis fondita en 1908 j.; ĝi celas ”a) disvastigi la uzadon de la internacia lingvo Esperanto; b) agadi por la solvo de la lingva problemo en internaciaj rilatoj kaj faciligi la internacian komunikadon; c) plifaciligi ĉiuspecajn spiritajn kaj materiajn rilatojn inter homoj, malgraŭ diferenco de nacieco, raso, sekso, religio, politiko aŭ lingvo; ĉ) kreskigi inter siaj membroj fortikan senton de solidaro, kaj disvolvi ĉe ili la komprenon kaj estimon por aliaj popoloj” [10, 12]. Ĝi estas en oficiaj rilatoj kun UN kaj UNESKO. Laŭ la statistiko de 2006 j. ĝi havas sekciojn en 99 landoj, same en Ukrainio). UK (Universala Kongreso de Esperanto, organizata de UEA; la 1-a okazis en la 1905 j. en la u. Boulogne-sur-Mer, Francio, la 91-a en la u. Firenze, Italio en la 2006 j., la 92-a okazis en la u. Yokohama, Japanio ĉijare). Ĉiuj esperantistoj konas nomon de la naskiĝurbo de L. Zamenhof Bialystok en Pollando, Rotterdam en Nederlando, kie troviĝas Centra Oficejo de UEA, Montevideo, kie en la 1954 j. aperis la Rezolucio de UNESKO por la subteno de E k. a.

Kiel E-etnografiaj realoj ni povas nomi verdan stelon, kiu havas 5 angulojn, estas la simbolo de unuiĝo de 5 partoj de la mondo (inter alie, hebrea 6-angula stelo estas kombino de du trianguloj kaj, laŭ mifologiaj imagoj, povas defendi de “malbonaj fortoj”) [1, 39-41]. Verda koloro en tute simbolas la printempo, juneco kaj estonto k.t.p. Tre interesaj estas realaĵoj de la vivo de esperantistoj en iu historia periodo. Ekzemple, Verda kato – la kabareo, kiu funkciis en la 1920 – 1927 jj. en Pariso sub la gvido de R. Schwartz; Esperanto-roko – dolĉaĵo, kiu estis populara en 60-aj jj. ; stelo kiel specifa E-monero k.t.p.

Tre grava fonto de kulturologia leksiko estas Esperanta literaturo (nomoj de la aŭtoroj, iliaj biografioj, stilaj specifikaĵoj, la titoloj, proverboj k.t.p.). Kiel “flugantaj vortoj” estas uzataj esprimoj de L. Zamenhof “Ho, mia kor’, Ne batu maltrankvile…”; “Al frata la celo ni iru obstine Antaŭen, senfine!”; “Ni semu kaj semu…”; “Preĝo sub la verda standardo”, “La Espero ( la poezio kun la lasta titolo fariĝis la himno de esperantistoj). Verkoj de E-verkistoj J. Baghy, R. Schwartz, E. Privat, K. Kalocsay, W. Auld k.a. ankaŭ estas fonto de multaj lingvokulturaj eldiroj, ekzemple: Esperantisto, ekesto kaj malapero; Edzino – Fino (Schwartz); Jen estas do la nova sento?; La celoj ĉie dronis (Kalocsay); Sinjora moŝto, juĝistoj bravaj; Mi ne estas purigisto; estas mi esperantisto (Baghy); Blinde, palpe...kuraĝon kaj obstinon; Bonan matenon, Majstro! (Auld); Lasta kiso ( Privat) k.a. Similajn elementojn en E-literaturo kaj komunikado abundas.

Jam eblas diri, ke parton de la konstantaj proverboj, esprimoj, komparaj sintaksemoj apartenas al E-folkloro. Pri tio skribis fina esploristino R. Hamalainen en la artikolo "Ĉu ekzistas esperanta folkloro? "[rig. 6]. Ekzemple, la frazeologizmo konstanta kongresa edzino signifas "la virino, kiun oni amas nur dum la UEA-kongreso (dum 1 semajno)". La komparemo pli teda ol komitatana kunsido estas uzata por nomi ian longan ofician kunsidon. Tre popularaj estas la proverboj: Kiu volas, tiu povas; Ĉio bona rapide finiĝas; Ĉiu komenco estas malfacila; Kies gasto mi estas, ties feston mi festas; Kapo estas por tio, ke ĝi zorgu pri ĉio; Unue lernu, poste instruu k.t.p. Kiel la elementoj de E-folkloro oni pritraktas nomojn de bone konataj E-kantoj, dancoj, ludoj k.t.p.: "La Espero", "Ĉiu, ĉiu, ĉiu", "Mariaŝ", "Ju-pi-ja" k.t.p. Apartan grupon formas la senaŭtoraj anekdotojn kaj aŭtoraj verkoj. Se ili baziĝas sur la fonetika "vortludo", tiam ilin ne eblas traduki laŭvorte al iu ajn nacia lingvo. Mi montros la parton de la teksto de HiStRiKo "Sam Ideano kongresas": En la historio de la Movado, estis foje progreso, foje regreso, sed ĉiam kongreso. Laste ankaŭ antaŭkongreso kaj postkongreso. Iu sugestis jam ankaŭ antaŭantaŭkongreson kaj postpostkongreson... Se oni demandus kelkajn el niaj eminentuloj, kial ekzistas ankoraŭ U.K.-o, eble iu sincere respondus: pro certa luko. Ĉar U estas virina kaj K estas vira... unuiĝo estas forto. Tio ankaŭ klarigas la fenomenon de la t.n. kongresedzinoj, termino proponata cetere por la Plena Ilustrita Vortaro...(Samideanoj, vol. 2, 2006).

Gravas tiu-ĉi fakto, ke lingvokulturemoj en E (vortoj, vortunuoj, propozicioj) povas semantike kaj structure transformiĝi, fariĝante la bazon por novaj esprimoj. Ekzemple, laŭ la modelo de eterna komencanto aperis la eldiro eterna kongresano; dumvivaj membroj "naskis" dumvivajn kongresanojn; Reĝa Moŝto – Delegitan Moŝton; k.t.p. La konata frazo el la statuto de UEA "en konsultaj rilatoj kun UNESKO" permesis al R. Schwartz krei novan ŝercan esptimon en adultaj rilatoj kun burlesko; la vortunuo dumvivaj membroj – stimulis la neologismon de Lejzerowicz – dumvivuloj; la tradicia sintaksemo Koresponda servo helpis al J. Forge elpensi korespondan febron (kiel la karaktera trajto de komencanta esperantisto) k.t.p. La derivaĵo „kabeiĝi“ devenas de la pseŭdonomo “Kabe“ (la plena nomo de la konata pola prozverkisto Kazimierz Bein, 1872-1959), kiu en 1911 j. forlasis la movadon je la zenito de sia literatura kariero; ĝi signifas “foriri de E-movado”.

Do, ĉiuj naciaj lingvoj havas kulturologian leksikon, kiu estas la reprezentanto de nacia kulturo. En la ukraina lingvo lingvokulturemoj nomas aĵojn, kiuj estas gravaj por tradicia kulturo (kredo, historio, tradicioj, vestaĵoj, manĝaĵoj, trinkaĵoj k.t.p.) kaj por nuntempa vivo.

La fakto, ke Esperanto havas vastan kampon de la lingvokulturemoj signifas, ke ĝi disvolviĝas kiel naciaj lingvoj, sed baziĝas sur la fundamento de Esperanta kulturo, kiu estis kreita dum kelkaj jarcentoj de la funkciado kaj, ni esperu, daŭriĝos en estonteco.

Literaturo

1. Бауэр В., Дюмотц Л., Головин С. Энциклопедия символов / Пер. с нем. Г. Гаева, M.: Крон-Пресс, 2000. – 502 с.

2. Влахов С., Флорин С. Непереводимое в переводе. – М.: Международные отношения, 1980. – 198 с.

3. Данилюк Н.О. Лінгвокультуреми сучасної української мови // Науковий вісник ВДУ ім. Лесі Українки. – 2004. – № 6. – С.123 – 125.

4. Лингвистический энциклопедический словарь / Под ред. В.Н. Ярцевой. – М.: Сов. Энцикл., 1990. – 685с.

5. Україна в словах: Мовокраїнознавчий словник-довідник: Навч. посіб. / Упор. і кер. авт. кол. Н. Данилюк. – К.: ВЦ “Просвіта”, 2004. – 704с.

6. Hamalainen R. Ĉu ekzistas esperanta folkloro// Esperantolehti. – 2001. – N-ro 2. – P. 12 – 16; Esperantolehti. – 2001. – N-ro 3. – P. 8 – 11.

7. Melnikov A.S. Pri tipa esperantisto, esperanto-lingvano kaj… handikapoj. – Rostov-na-Donu, 1992. – 14 s.

8. Melnikov A.S. Rimedoj de la culture signifa funkcio de Esperanto en la interkultura dialogo: lingvokulturologiaj aspektoj // Tutmondiĝolingvoj de malgranda disvastecointerlingvistiko: situacioj kaj problemoj. – Rostov-na-Donu: Eld. De Rostova instituto de eksterlandaj lingvoj, 2006. – S. 61 – 67.

9. Plena vortaro de Esperanto kun suplemento. – Paris: SAT, 1964. – 574 s.

10. Universala Esperanto-Asocio. Jarlibro 2006. – Rotterdam: UEA, 2006. – 286 s.