Ĉar ni ne povos interkonsenti pri justa lingvopolitika solvo en EU dum unu jaro aŭ dum tri jaroj, la registaro de Slovenio proponu al Europa Komisiono proklami projekton Jardeko por lingva demokratio (2008-2017). Dum tiu periodo ni povus eksperimente provi certajn solvojn, pripensi kaj definitive decidi por la plej taŭga longdaŭra solvo de la lingvopolitika demando en EU.


»ĈIU RAJTAS KOMPRENI KAJ ESTI KOMPRENATA«

Toma? Longyka

»Kaj kiam venis la Pentekosta tago, ili ĉiuj estis unuanime en unu loko. Kaj subite venis el la ĉielo sono kvazaŭ blovego de forta vento, kaj ĝi plenigis la tutan domon, kie ili sidis. Kaj al ili aperis disirantaj langoj kvazaŭ el fajro, kaj sidiĝis sur ĉiun el ili. Kaj ĉiuj pleniĝis de la Sankta Spirito, kaj komencis paroli aliajn lingvojn, kiel la Spirito donis al ili parolpovon.

Kaj en Jerusalem tiam loĝis piaj Judoj el ĉiu nacio sub la ĉielo. Kaj kiam aŭdiĝis la sono, la homamaso kunvenis kaj miregis, ĉar ĉiu aparte aŭdis ilin paroli per lia propra dialekto.«

Ago, 2, 1-6

Miraklo Pentekosta

Jaro 2008. La homoj tra la tuta Tero – unu post alia, ĉiu je sua loka tempo – vekiĝas en belegan unua-aprilan matenon.

Tiu mateno estas speciala pro tio, ĉar dumnokte iu supernatura forto enblovis en ĉiujn homojn la de antaŭ longe revatan kapablon: dulingvecon. Kun la parencoj kaj la aliaj samlandanoj ili daŭrigas interkompreniĝi en sia gepatra lingvo, sed komunikiĝante kun fremduloj ĉiuj uzas la saman lingvon – la oksfordan anglan. Post la miraklo, tiun lingvon mastras ĉiu Terano egale bone kiel sian gepatran. Ŝli eĉ pensas en tiu lingvo egale bone kiel en sia gepatra.

Ideala internacia lingvo ordo

Jam post kelkaj jaroj, la homaro untuziasmiĝas pri la avantaĝoj, donacitaj de la unua-aprila Pentekosto. La mondo ricevis unuecan oficialan lingvon por internacia komunikado. En la lernejoj ĝi estas instruata ne kiel fremda lingvo, sed kiel la dua gepatra lingvo, kiu estas uzata de ĉiuj homoj en ĉiaj ajn internaciaj kontaktoj. La infanoj venas en la unuan klason kun proksimume egalaj konoj de la gepatra kaj de la angla lingvoj – ili akiris tion dum ilia antaŭlerneja periodo. En la lernejo, la kono de ambaŭ lingvoj estos nur konsciigita al ili kaj pluevoluigita ghis la dezirata kapablo. La miraklo tute abolis la lingvan diskriminacion. Ideala lingva ordo ekregis sur la Tero: neniu plu altrudas al iu ajn sian propran aŭ alian lingvon, la internacia lingvo estas regata egale bone de ĉiuj, hejme ĉiuj uzas sian propran lingvon. Neniu popolo plu estas lingve privilegiita, ĉiuj lingvoj estas egalrajtaj. Realiĝis la diraĵo en la titolo de la artikolo, deklarita de Leonard Orban, la eŭropa komisionano pri plurlingveco, dum lia vizito en Slovenio en ĉijara septembro: »Ĉiu rajtas kompreni kaj esti komprenata.«

La pasiva scenaro

La nova lingva ordo, laŭ kiu ĉiu komprenas ĉiun, realigeblas

en tri manieroj: unu jam estis prezentita – la mirakla. Tiuj el vi, kiuj kredas je mirakloj, tre verŝajne ĉesos legi – vi etendigos viajn membrojn sur la sofo kaj atendos la 1an de aprilo 2008. Al ni aliaj restas nur du scenaroj: la pasiva kaj la aktiva. Laŭ la dua, pasiva, ni atendas kaj faras nenion, t.e. ni allasas, ke en la internacia komunikado la angla lingvo malrapide elŝovas la aliajn lingvojn kaj tute eksuperregas. Tiumaniere, la menciita ideala lingva ordo estos ĝisatendita post ĉirkaŭ cent jaroj. Al pacienculoj tio povas legiĝi tute bone, sed tiu scenaro havas grandegan mankon: ni demandu nin, kion ĉion ni devos tratoleri kaj trasuferi, antaŭ ol la celo estos atingita? Kioman prezon mi devos pagi? Kian kvaliton havos mia vivo kaj tiuj de miaj infanoj, nepoj kaj pranepoj? Ĉu ni ankoraŭ havos nian hejman korton, hejman landon, en kiu ni povos senstreĉe interparoli en nia gepatra lingvo en la maniero, kiu respondos al nia kulturo kaj al niaj individuaj deziroj, aŭ la landon inundos fremda lingva influo (legu: la angla), kiu devigos la Slovenojn, la Italojn kaj chiujn aliajn ne-anglosaksojn esti ankoraŭ dum cent jaroj ĝismortaj lernantoj de altrudita kaj erare elektita internacia lingvo de komunikado, anstataŭ ke al ni restu pli da tempo por lernado de aliaj bezonataĵoj, por kreiva laboro kaj, finfine, por distro?

Dum ni brave atendos kaj malrapide kiel popolo alkutimiĝados al la angla:

· ni parolos en la angla al fremda kuracisto pri niaj korpaj aŭ psikaj malfacilaĵoj, kaj li, egale, plenumados sian klarigan devon[1] en mankohava angla lingvo;

· ni spektos kaj aŭskultos prelegojn, teatraĵojn, filmojn kaj aliajn kulturajn aranĝojn en la angla – sen traduko en nia lingvo;

· ni studados en hejmaj universitatoj, en kiuj la prelegoj, ekzamenoj kaj literaturo estos nur en la angla;

· ni subskribos policajn protokolojn en la angla;

· instruojn pri uzo de produktoj, eksterlandaj kaj hejmaj, ni legos nur en la angla;

· ni interparolos dum la labortempo nur en la angla. Se ni ne scipovos aŭ ne volos fari tion, ni simple estos maldungitaj;

· ni povos legi la ĉiutagajn informojn nur en la angla;

· ni post iu tempo ekricevados juĝistajn kaj administraciajn decidojn nur en la angla lingvo. En tiu lingvo ni devos skribi petojn, plendojn kaj apelaciojn.

Ĉu mi daŭrigu per pluaj ekzemploj? Prefere ne. Tian vivon verŝajne deziras nek vi nek mi, kara leganto. Probable necesos ekagi - elekti la trian, aktivan scenaron! Kiel Eŭropa Komisiono, kiu zorgigis unu komisionanon nur pri demandoj, rilatantaj al la lingva demokratio kaj al la egalrajteco de ĉiuj lingvoj. Ambaŭ atingotaj per antaŭenigo de plurlingvismo kaj per rekono de lingva kaj kultura diverseco en EU.

Aktiva scenaro

Unue estu dirite, ke nia respektata amiko Orban per sia diraĵo trafis la kernon de la lingva problemo, kiun ni nun pli detale ekpritraktos – diskriminacio de homoj kaj popoloj rilate la lingvon, ne-egalrajteco de la lingvoj, lingvaj privilegioj de la manpleno da ŝtatoj, foresto de lingva demokratio. Tiuj kvar fenomenoj turmentas la homaron, depost kiam ĝi ekzistas. Nur la dua mondmilito kun ĝia atombomba fino atentigis la Teranojn, ke nia komuna arda deziro, egalrajteco de ĉiuj lingvoj, tamen ekpreniĝu serioze. Tial en la jaro 1948 ni metis en la Universalan Deklaracion de la Unuiĝintaj Nacioj pri Homaj Rajtoj

la dispozicion, ke iu ajn lingva diskriminacio estas neallasebla. (Jam la antaŭulo de la UN, la Ligo de Nacioj, fondita post la unua mondmilito, preskaŭ sukcesis en la komenco de la dudekaj jaroj de la antaŭa jarcento solvi tiun demandon per la decido, anstataŭ la sennombraj naciaj lingvoj enkonduki en sian administradon la komunan neŭtralan lingvon Esperanto. Malgraŭ la vasta konsento de la membro-ŝtatoj pri tia justa solvo, la decido estis minita de Francio, kiu malvolis rezigni la privilegion de la franca kiel tiam plej grava lingvo de internacia komunikado. La puno estis severega: dudek jarojn pli malfrue, la transiran standardon de la ĉefa monda lingva imperialisto Francio devis cedi al sia rivalo – la anglosaksa bloko de ŝtatoj sub la gvido de Usono.) Similaj dispozicioj, ankaŭ pli precizaj, poste enmetiĝis en multajn aliajn internaciajn konvenciojn kaj paktojn. Tamen, la estiĝo de Eŭropa Unio, el la origina ekonomia komunumo ĉiam pli fariĝanta iaspeca konfederacio de ŝtatoj, okazigis decidan paŝon antaŭen en la mondo – la unuan fojon en la historio, egalrajteco de la lingvoj en EU ne estas nur pia deziro, sed la bazo, sur kiu EU estas konstruita. Multaj ni civitanoj, kiuj en niaj nunaj membro-ŝtatoj voĉdonis por la aliĝo al EU, vidis en la nova komunumo de ŝtatoj ĝuste tion: la egalrajtecon sur la internacia sceno. Kaj se ni sukcesos kontentige solvi la demandon de lingva egalrajteco ene de EU, ni despli facile solvos ĝin je la monda nivelo.

Kian lingvan ordon ni deziras en EU?

Vi tuj diros: la plurlingvecon, ja tio klaras. Kaj, kompreneble, agnoskon de la lingva diverseco. Ja kvivitas jam ĉiu eŭropa pasereto pri tio ĉi! Atentu! Ne tute tielas! Nia celo estas demokratia socio unue ene de EU, kaj poste aŭ samtempe je la monda nivelo. Kompreneble, demokratio ne povas esti, se la demokratiaj subjektoj ne estas egalrajtaj en akirado de informoj kaj se ili ne povas egalrajte esprimi siajn pensojn kaj starpunktojn; pro lingva diskriminacio en EU nuntempe okazas ambaŭo. Tamen, ekzistas plej vasta konsento, ke ni provu solvi la ĝenaĵon per antaŭenigado de la plurlingveco 1+2 kaj per severa respektado de la lingva kaj kultura diversecoj. Do, plurlingveco estas nur m e t o d o , per kiu ni intencas atingi nian celon. Distingo inter metodo kaj celo treege gravas – la celo estas nedisputebla, unu sola kaj neanstataŭebla, estas esprimo de nia nuna sentado de la mondo, dum metodoj povas principe esti pluraj kaj ĉiam anstataŭeblaj per pli bonaj. Do, nia celo estas lingva demokratio, simboligita per la fundamenta lingva rajto, kiun la komisionano Orban enkaptis en sian diron: «Ĉiu rajtas kompreni kaj esti komprenata.« Tion ĉi ni devas konstante havi antaŭ niaj okuloj en niaj lingvopolitikaj klopodoj, kaj ne la fenomenon de plurlingveco, kiu povas esti nur metodo, ne la celo. Kaj ĉiu metodo povas montriĝi maltaŭga aŭ mankohava, se ĝi ne kondukas nin al la celo. Tiukaze ni senhezite anstataŭos ĝin per alia, kiu tiam ŝajnos al ni pli taŭga.

Vera egalrajteco de lingvoj en EU

Fakta lingva demokratio, baziĝanta sur la fundamenta lingva rajto, esprimita per la sentenco de Orban, ekokazos nur tiam, kiam estos atingita la sekva stato: Kion ajn iu eldiras aŭ skribas kaj estas intencata al ano de alia lingva komunumo, ŝli faras ĝin tiamaniere, ke tiu ricevos ŝlian mesaĝon en sia propra lingvo aŭ en neŭtrala internacia lingvo, komprenata de ĉiuj homoj.

Por ke ĉiu ĉiam ricevu ĉiun informon en sia propra lingvo, eblus nur unumaniere – per tradukado. Tio signifus, ke granda parto de la homaro – verŝajne eĉ 15-30% - devus kapabliĝi por tradukado kaj ankaŭ poste faradi tion! Ne necesas esti granda fakulo por taksi tian varianton neplenumebla.

Aliflanke, por ke ĉiu informo estu havebla por ĉiuj en la neŭtrala lingvo, ni unue devas interkonsenti pri la elekto de la komuna internacia lingvo. Multaj tradiciaj lingvistoj - fakuloj pri etnaj lingvoj – proponas, ke unu el tiuj (etnaj lingvoj) rolu kiel internacia lingvo, ekzemple la angla aŭ la dana. Interlingvistoj, fakuloj pri internaciaj lingvoj kaj pri lingva planado, ni male tre bone scias, ke lingvo, kiu ne estas neŭtrala, ne povas fariĝi ĝenerale akceptata internacia lingvo pro simpla kialo, ĉar ĝi privilegias la denaskajn parolantojn de tiu lingvo. Ni scias, kaj povas ĉiam p r u v i tion, ke nur lingvo, kiu apartenas al neniu popolo aŭ ŝtato kaj ankaŭ kies lingvistikaj ecoj kongruas kun la principoj de la interlingvistiko, nur tia lingvo povas sukcese plenumi la taskon de internacia lingvo.

Tia, tamen, povas esti nur tiel nomata planlingvo. Tiumomente menciatas pluraj:Iinterlingua, Ido, Esperanto kaj kelkaj aliaj. Inter ili Esperanto estas sendube la plej taŭga el ĉiuj vidpunktoj: ĉijare pasas la 120a jaro, ekde kiam ĝi sukcese uziĝas tutmonde en ĉiuj kampoj de la vivo; ĝi evoluas kiel la aliaj, etnaj, lingvoj; jam pli ol cent jarojn Esperanto-parolantoj de la tuta mondo renkontiĝas en ĉiujaraj unusemajnaj mondkongresoj, kie 2000 ĝis 6000 partoprenantoj interkompreniĝas ekskluzive en Esperanto, sen iu ajn tradukado; esperantaj origina kaj traduka literaturoj enhavas pli ol 25.000 titolojn – ĉiujare eldoniĝas inter 100 kaj 200 novaj librotitoloj; en la interreto, Esperanto estas unu el la 15 plej uzataj lingvoj; Konsilio de Eŭropo fieras uzante ĝin en siaj retaj mesaĝoj.

La uzon de Esperanto ne proponas nur tiel nomataj esperantistoj. Interlingvistoj kaj nemalmultaj tradiciaj lingvistoj, verkistoj, lingvoekonomikistoj, sociologoj, juristoj, psikologoj, pedagogoj kaj aliaj, inter kiuj estas la nobelpremiito Reinhard Selten, Detlev Blanke, Hellmar Frank, Aleksandr Duliĉenko, François Grin, Vera Barandovska, Ilona Koutny, Claude Piron, Katalin Kováts, Renato Corsetti, Carlo Minnaja, Probal Dasgupta, Humphrey Tonkin, Robert Phillipson kaj multaj aliaj, ni ĉiuj konstatas, ke ĉe solvado de la lingva demando en EU Esperanto povus esti uzita kun grandega utilo en pluraj manieroj. Unue kiel lingvo, kiu en la bazlernejoj servus por antaŭenigi la plurlingvismon (en multaj eksperimentoj tra la mondo estis pruvite, ke unu jaro de instruado de Esperanto povas plirapidigi la lernadon de fremdaj lingvoj je 20 – 50%: ŝparo de tempo kaj mono.) Se spertoj kun Esperanto estus pozitivaj, ĝi povus ekuziĝi pli vaste (kiel pontolingvo ĉe tradukado kaj interpretado, en turismo, hotela industrio, sporto k.s.), kaj finfine, kiam nia fido pri tiu ĉi lingvo fariĝus sufiĉe granda – diru post la periodo de unu homa generacio – ni povus ekuzi ĝin en EU unue kiel unu inter la oficialaj lingvoj kaj poste kiel la ununura komuna oficiala lingvo. Laŭ la kalkulo de prof. F. Grin, tia decido alportus al la membro-ŝtatoj de EU ŝparaĵon da 25 miliardoj da eŭroj ĉiujare, kio signifas kvaronon de la tuta eŭropunia jarbuĝeto – tiom malaltiĝus la kostoj de la lernado kaj uzado de fremdaj lingvoj en Eŭropo, kaj la lingva komunikado fariĝus pli efika kaj samtempe maksimume demokratia.

Tiu dua varianto, ebligata pro la uzo de Esperanto, povus esti aparte taŭga el la vidpunkto de Slovenio, kiu en sia ĉiprintempe akceptita Nacia programo de la lingvopolitiko en la ĉapitro Celkonscio ĉe instruado kaj uzado de fremdaj lingvoj, punkto c)La ekvilibrigo de la rilatoj inter fremdaj lingvoj kiel lernobjektoj estas antaŭvidataj du taskoj: (1) malpligrandigo de la memkomprenebleco de la angla kiel la unua/ununura fremda lingvo en la publikaj lernejoj kaj (2) primedito de Esperanto.

Pro tio mi invitas la slovenajn registaron kaj parlamenton kaj kompreneble ĉiujn aliajn instituciojn, neregistarajn organizaĵojn kaj unuopulojn, aliĝi – en intereso de Slovenio kaj de ĉiuj civitanoj de EU – al komisaro Orban en liaj sinceraj klopodoj por la lingva demokratio en EU. Se mi diris »aliĝi«, tio signifas, ke ili pripensu, kion ili povas fari aŭ proponi, kaj la registaro kolektu tiujn proponojn (sur aparta interreta forumo), trastudu ilin kaj, post konsiliĝo kun la proponintoj kaj laŭ sia propra prijuĝo, transsendu ilin al la institucioj kaj la membro-ŝtatoj de EU dum la slovenia prezidado al Eŭropa Konsilio. Ĉar ni ne povos interkonsenti pri justa lingvopolitika solvo en EU dum unu jaro aŭ dum tri jaroj, la registaro de Slovenio proponu al Europa Komisiono proklami projekton Jardeko por lingva demokratio (2008-2017). Dum tiu periodo ni povus eksperimente provi certajn solvojn, pripensi kaj definitive decidi por la plej taŭga longdaŭra solvo de la lingvopolitika demando en EU.

Toma? Longyka estas tradukisto, terminologo,

juristo kaj studento de interlingvistiko

.



[1] »Klariga devo« estas faka medicinjura termino en Slovenio = devo de kuracisto klarigi al malsanulo ĉion deziratan aŭ necesan rilate al ties malsano kaj kuracado. Renato, se ĉe vi ankaŭ ekzistas tiu faka termino, vi uzu ĝin en la traduko, se ne, vi elturniĝu por esti klara.