INFORMADO PERE DE DISVASTIGO

gazetara agentejo pri problemoj de internacia lingva komunikado

La mondo ne konas esperanton. Kial agentejo. Informi ke ni ekzistas: ĉenartikoloj kaj  lokigo de novaĵoj. Pasporta Servo kaj ferioj en E. Parlamentaj demandoj. Informi ke ekzistas lingvo-problemo.  Gazetaraj revuadoj. La grava valoro de personaj kontaktoj. Specialaj agadoj: intervjuoj al gravuloj, italaj urbestroj, Allarme lingua, Esperanto sub Ombrelego, Finaj konsideraj kaj proponoj


La mondo ne konas  Esperanton.
Spite al pli ol 120-jara ekzisto Esperanto, kiel lingvo kaj kiel valoro, estas neonata aŭ tute miskonata. La imago kiu disvastiĝis ne korespondas ĝenerale al la efektiva konsisto kaj potenzialo de la projekto Esperanto. Projekto, kiu signifas  antaŭ ĉio rimedon elpensitan por faciligi interkompreniĝon inter fremdaj homoj internacilingve (t.e.rezignante ĉiu al apartaĵoj de propra lingvo, vortoj kaj  pensoj) kaj kiu en la aplikado kaj uzo ekde ĝia naskiĝo ĝis hodiaŭ signifas, ĝenerale sed ne necese, transnacian mondkoncepton kaj inklinon al komprenemo.

La fakto estas ke la lingva problemo ne estas populara afero kaj eĉ kleraj personoj ĝin subtaksas. Plurfoje Claude Piron substrekis ke la plimulto de intelektuloj, politikistoj, lingvistoj, ĵurnalistoj  kaj aliaj personoj socie engaĝitaj,  minimumigas lingvoproblemojn  kaj unue ne donas gravecon al lingva handikapo, kiel li nomas la kondiĉon de iu kiu ne posedas sufiĉe lingvon , kaj due  prezentas lingvojn ege pli facilaj ol ili reale estas.

Tamen la manko de atento al esperanto estas ĝenerala. Ke ĝi povas havi kelkajn difektojn ĉiuj povas facile aserti sed tute ignori aŭ detrue fortranĉi ĝin, kiel ni plurfoje konstatis, precipe de opinifarantoj, ĝi tute ne meritas. Al facilanimeco aldoniĝas do nekono aŭ pli ofte miskono de la projekto.

Kulpas pluraj faktoroj inter kiuj manko de profesia kaj grandskala informado fare de la organizoj kiuj ĉiam lasis al unuopuloj ofte tro fervoraj la varbadon, kiu ofte verŝajne rezultis tute kontraŭefika sed, kiu, cetere, permesis al la lingvo disvastiĝi kaj pluvivi ĝis hodiaŭ. . Estas tamen utile pripensi kiamaniere plibonigi informadon.

Iam ĉe ni italoj oni diris “sta scritto” por signifi ke temas pri nekontestebla  vero kaj restas ankoraŭ tiu sento de respekto por presaĵoj kvazaŭ temus pri sakraj skriboj: ankaŭ el tio rezultas la potenco de gazetaro. Tamen la publikigo povas ankaŭ agi negative. Oni devas eviti laŭ mi ke la informoj fariĝu tro personaj kaj tro insistaj se oni volas ke la mesaĝo ne perdu kredeblecon kaj intereson. Tro ofte aperas mia nomo en la titoloj kaj en la enhavo de la artikoloj kaj eĉ mia foto  kaj tiel esperanto riskas aperi preskaŭ persona afero kaj post kelka tempo ankaŭ iom maniula se ne aperus aliaj nomoj kaj aliaj faktoj. En Bolzano aperas en lokaj gazetoj  tre  ofte leteretoj de maljuna inĝeniero, kiu evidente pro sia iama ofico en la komunumo ĝuas respekton de la redaktoroj, ekzaltantaj Esperanton sed mi timas ke la impreso, kiun ricevas la legantoj ne estas tro pozitiva .

Malglataĵoj venas ankaŭ de ekstere pro tute nova fenomeno, rezulto de neatendita informadika progreso t.e. bombardado de informoj kaj novaĵoj kiuj tuŝas sembride ĉu la redaktejojn ĉu la ordinarajn homojn devigante ilin elimini ĉion kion oni ne rekonas  tuj utila. Miriadoj da mesaĝoj en kiuj miksiĝas nedistingeble valoraĵoj kaj fuŝaĵoj en vivo ĉiam pli intensa. Ĉar retpoŝto estas tiel facila kaj rapida, komunikado per ĝi pligrandiĝas drame. Infanecaj uloj kaj gajnoavidaj entreprenoj akiras  per amasklikado la senton de ĉiopovo. Spamado regas. Tro intensa uzo de retpoŝto povas redukti la valoron de la mesaĝo kiun ĝi dissendas laŭ Jonathan Whelan (e-mail@work). Tion ni povas konstati ĉiutage kun la mesaĝoj de la diskutgrupoj multaj el kiuj forglitas neatentitaj. Oni antaŭvidas ke post kelkaj jaroj la kvanto de retpoŝtaĵoj kiujn entreprenoj (kaj ankaŭ ordinaraj homoj) ricevos estos tute netolerebla:
Necesas do pli atenta aliro kaj - antaŭ ĉio-  personaj kontaktoj.

Kial agentejo
Ĝuste por pli atenta aliro al gazetaro.
Por havi pli da ŝancoj esti akceptataj de la redaktejoj ĉefe kiel kolegoj.
Por esti konsiderataj pli fidindaj rilate respekton de kopirajto  ĉar la agentejo havas respondecan direktoron kaj estas registrita ĉe la tribunalo. Oni kutime opinias ke la redaktejoj atendas senpacience artikolojn ankaŭ se enĵetitaj tra la fenestro de viglaj samideanoj, ĉar la gazetoj bezonas ĉiam plenigi truojn. Tamen precipe artikoloj subskribitaj estas tre malfacile akceptataj de gazetoj se ili ne certiĝas pri la deveno. La simplajn lokajn novaĵojn mi povas sendi tamen per titolita leterpapero  de itala federacio kiel regiona delegito.
Por ne montriĝi apartecaj aŭ partiecaj kaj  por paroli pri esperanto ne nome de esperanto,t.e. de la aparato, sed de privata entrepreno, kiu havas sian mondkoncepton en kiu estas ankaŭ esperanto sed antaŭ ĉio volas informi pri problemoj de komunikado agante rapide kaj sen ligiloj.

 

Informi ke ni ekzistas
Ne necesas diri ke kiam okazas rimarkindaj eventoj pri esperanto estas la redaktejoj mem kiuj zorgas pri aperigado de artikoloj kaj ni povas nur plivastigi tion. Ekzemple, okaze de la publikigo de la konkludoj favoraj al  instruado de esperanto en elementaj lernejoj de la “Komisiono pri lingvo internacia (tielnomita esperanto)”,  aperis pluraj tutpaĝaj artikoloj sur la ĉefaj gazetoj de la lando.
Pri ne tiel gravaj eventoj ni esperantistoj devas kontentiĝi pri variaj novaĵoj, veraj aŭ pli ofte duonveraj, almenaŭ verŝajnaj, por montri ke ni ekzistas.
La ideo pri Disvastigo venis al mi ĝuste kiam mi sendis al oficejo de Informagiovani (urba informejo por gejunuloj) la informon pri invito de esperantistoj kuracistoj de Ivanovo. En la montrofenestro de la oficejo en la centro de la urbo estis klare videbla anonco : “IVANOVO INVITAS-tre bona ŝanco por kuracistoj kiuj konas esperanton (aŭ intencas ĝin lerni). La esperanto.klubo de kuracistoj de Ivanovo (Rusujo) invitas kuracistojn kaj studentojn pri medicino de aliaj landoj praktiki medicinon en la urbaj hospitaloj kiel  gastoj”. Do, la mesaĝo tute ne volis komuniki la ŝancon praktiki gaste medicinon en Rusujo sed la mesaĝo volis simple informi ke ekzistas kuracistoj kiuj konas esperanton (kaj nature ke ekzistas esperanto).
Alia ĉiujare ege varbcele utiligebla informo, precipe por junularaj organizoj, estas la anonco de  lingvo-kursoj de Somera Esperanto-Tendaro de Lanĉov. Ĉeĥa Respubliko. Lingvoj per malmulte da mono  en belega loko inter arbaroj de Moravio, apud vilaĝo Lanĉov proksime de aŭstra landlimo ĉe digolago kun strando kaj boatoj je dispono, kursoj de lingvoj esperanto,angla,germana,franca kaj rusa kun tre lertaj instruistoj. Loĝado iom sparta en kabanoj sed kun 5 abundaj manĝoj tage ktp. Tre efikaj artikoloj kun fotoj  pri ferioj en esperanto (someraj, aŭtunaj, novjaraj)

 La ĉenartikoloj kun  “lokigo” de novaĵoj
Paroli pri U.K. aŭ IJK en italaj gazetoj estas iom malfacile, eĉ pli malfacile en la lokaj. Tamen se ni igas iamaniere loka la nelokan informon tio eblos. Ni komence de nia agado alvokis al kunlaboro la italajn agemajn samideanojn per slogano “10 minutojn monate por lanĉi esperanton”. La lokaj perantoj de Disvastigo (aŭ la lokaj esperanto-grupoj) devis kontakti la lokajn gazetojn kaj sendi al ili sur titolita papero  ĉiumonate la informojn nur lokigante ilin per ŝanĝo de kelkaj detaloj kiel la nomo de la urbo.
Nur kelkaj aktivis tamen ekzemple aperis anonco pri la IJK de Strasburgo en:
      L’Aquila  La Cronaca : Junuloj al Strasburgo
           “          Il Tempo   
           “          Il Centro                “       “
      Teramo    Il Tempo :La esperantistoj de Teramo ktp
           “          Il Centro    : Al kunveno de Strasburgo
      Pescara    Il Tempo   Invito al junularo de Abruzzo partopreni al internacia kongreso de 
                      Strasburgo. Plurlingvismo en Europo.
      Chieti      Cronaca : Ankaŭ Chieti partoprenos….
                      Abruzzopress : Esperantistoj de Abruzzo al kunveno de S.

 Ĉi tiuj informoj ne estis direktataj al juna esperanto-popolo kiu ne ekzistis en Abruzzo sed informi ke en la mondo ekzistas junaj esperantistoj kiuj kunvenas . Iu intereso vekiĝis tamen ankaŭ en nia regiono kiu kuraĝigis nin daŭrigi en nia vojo.
 En aliaj regionoj:
      Massa   Il Tirreno       Ĉiuj al Strasburgo nome de esperanto
      Firenze La Nazione     Esperanto en Strasburgo
      Rovigo Il Gazzettino   Al Strasburgo por paroli pri plurlingvismo

La samon ni faris pri UK aperigante plurajn ĉenartikolojn plurfoje sed  lasttempe ni produktas precipe opinioartikolojn kaj “ferioj en E” ĉar ĉenartikolojn povus facile aranĝi la informservoj kaj la grupoj kun iom da bona volo.
Kiam ni havos iom da helpo ni  etendiĝos ĝis gazetaraj revuadoj kaj temoj ŝatataj de italoj,kiuj vivas eksterlande.
 
Pri Pasporta Servo kaj ferioj en esperanto (kelkaj ekzemploj)
Il Messaggero : Gastigado-Esperanto, 15 punktoj por gastigado en la regiono, 7 en la urbo
La Cronaca : Pasporta Servo-japana esperantisto vizitas Chieti (kun foto)
        “            Ĉiam pli vasta la reto de P.S.
Il Tempo : Turismo. Esperanto- rekordo en gastigado
    “          : Esperanto:kontaktpunkto
Amico del Popolo :Chieti- novaj punktoj por gastigado
Il Resto del Carlino : Esperantistoj akceptitaj en Recanati
La Gazzetta di Mantova :La punktoj por gastigado en Mantova
Raccontare Recanati : Malkovri la mondon per esperanto
Il Piccolo di Chieti: disdonata jarlibro 2006 de Pasporta Servo
Il Piccolo di Chieti: la gastigado parolanta esperanton
Il Tempo: Chieti ofertas gastigadon al ŝatantoj de e.
La Cronaca : ĉisomere eksplodo de alvenoj en Abruco kun Pasporta Servo
Amico del Popolo: gastigado parolanta e.
Cronaca d’Abruzzo: someraj ferioj en e.
Abruzzopress: somero: ferioj en esperanto
Abruzzoreport.: somero, ferioj en esperanto. Kiel komprenigi sin en la tuta mondo
Cronaca d’Abruzzo: ferioj en esperanto post  aŭgustomeza festotago
IMG-Press: somera ideo: ferii en esperanto
Cronaca d’Abruzzo: festi Novjaron en esperanto
Abruzzopress: festi Novjaron en esperanto

Pri lingvo k movado  (nur kelkaj ekzemploj)
 Il Tempo 29/3(02 Esperanto, kiu granda pasio !
Avvenire 6/9/01 Ĉi tiu esperanto ŝajnas esti la ĉina de Claude Piron
Il Tempo 5/1/03 Esperanto en lernejoj de Chieti de Antonelli
Abruzzopress 30/12/02 Kultura premio asignita pro esperanto
Cronaca d’Abruzzo 18/7/07 Dum  Esperanto Arta Festivalo de Kuopio oni parolas pri L’Aquila
IMG-Press 1/12/07 La monda asocio de E proponita por Nobel-premio por paco
Campus 3/3/06 Al E la vorto, Parma: fakuloj  de packulturo kunvenas
La Stampa16/7/03  La revo pri nova esperanto de Renato Corsetti
Amico del Popolo 2/2/03 La esperantistoj renkontiĝas
Avvenire 22/2/04 Entusiasmaj junuloj por E- provo sukcesa
Il Mio Computer Marto2002 kaj julio2003: Ni lernu E kun kurso en disko (320.000 ekzempleroj!)
Cronaca d’Abruzzo 11/6/06 Esperanta poezio en gazetbudoj
Cronaca d’Abruzzo 4/8/06 Herzberg, esperanto-urbo
Cronaca d’Abruzzo 5/12/07 Honore de L.L.Zamenhof bamkedo ĉe fervoja libertempa organizo

Informi ke ekzistas lingvo-problemo

La devizo de Disvastigo estas “kompreni kaj komprenigi sin: rajto kaj devo de civilizo” kaj sekve la temaro centra estas  la lingvaj problemoj  -rajto je konservado kaj  evoluo de etnaj lingvoj, la europa lingvo-problemo, la diskriminacioj pro lingvo, defendo de lingvoj kaj kulturoj kaj simile.
La novaĵoj kaj artikoloj, kiujn ni dissendis kaj disponigis, elŝuteblaj el la retejo, al gazetoj estas  multaj (  360 bultenoj kaj 225 enprofundiĝoj ĉirkaŭ 1.200 artikoloj entute en la retejo de Disvastigo je varia nivelo kaj longeco). El artikoloj publikigitaj   mi citas:
        Il Messaggero 10/6/02 Europa Komunumo punas civitanojn ne anglalingvajn
        Il Messaggero  14/7/02 Ne al diktaturo de angla lingvo de Mario D’Alessandro
        La Cronaca 18/5/02 Denunco de presagentejo Disvastigo pri lingua diskriminacio: en Europo  
        tro multe da angla.
        Il Tempo 14/5/02  En Europo tro da angla  de Antonello Antonelli
        La Cronaca 4///02 Intervjuo al esperantisto Giorgio Bronzetti
        Il Tempo 27/3/03 Milito, kultura esploro pri la neapogo al Usono de Antonelli
        La Cronaca 23/3/03 kun foto : Superregado angla-usona kaj altrudo de la angla
        L’Opinione 16/5/01 Ĉu ni estas certaj ke la angla helpas europan Union ? de Andrea Chiti- 
       Batelli
       Abruzzopress 16/5/02 La angla provokas akrajn maljustaĵojn en Europa Komunumo
        Il Tempo 10/6/02 La “krucmilito” kontraŭ la angla  atingas Europon
       La Cronaca  16/1/03 Senbaza amerikismo en RAI 3 de Renato Corsetti
       Abruzzo Oggi 2/8/05  Ni defendu la italan

  •        AISE Press 9/12/05 Allame Lingua relanĉas la italan.  Kurt Gawlitta petas pliiĝon de
  •        laborlingvoj en EuropUnio
  •        Cronaca d’Abruzzo 3/5/08 Antaŭvido de du lingvistoj: la angla en danĝero
  •        Cronaca d’Abruzzo 13/2/08 La rajto kompreni kaj la devo sin komprenigi
  •        Cronaca d’Abruzzo 4/1/08 Letero al Orban Europa Komisiito por multlingvismo
  •        Il Tempo 14/12/06 De Chieti la batalo de Allarme Lingua “Tro da angla”
  •        Abruzzopress 1/2/08 Itala lingvo fronte al tutmondiĝo
  •        Cronaca 24/2/04 Sentemigi publlkan opinion pri problemo de kadukiĝo de itala lingvo
  •        Taranto Futuro 26/2/04 Usonangloj elŝipiĝas en Sardenio
  •        AISE Press 5/2/08 De itala asocio Allarme Lingua peto labori itale en multnaciaj organizoj
  •        Il Tempo 7/2/08 Kontraŭ superpovo de la angla Allarme Lingua trovas aliancanojn en Francujo
  •        IMG-Press 14/5/08 Ĉe la Itala Lingva Akademio la festo de multlingvismo… kiu ne ekzistas-
  •         La naiva protesto de esperantistoj
  •         Abruzzopress 13/5/08 Oni antaŭvidas la finon de la angla
  •         Cronaca d’Abruzzo 3/5/08 Antaŭvido de du lingvistoj: la angla estas en danĝero
  •         Il Tempo 12/2/08 Tiu leĝo skribita nur en la angla
  •         Kaj tre multaj aliaj

Kelkaj titoloj de informoj dissenditaj per Disvastigo
la rajto vivi itale
la lingvaj monstroj
ĝisdatiĝo de esperanto
27° int.junulara festivalo
vojaĝi per P.S.
hospitalo de Oderzo spertas la malbenon de Babelo
junularo en Parlamento pri morgaŭa Europo
rekomendoj de Mannheim
lingvaj diskriminacioj en europaj organizoj
lingva barbariĝo
internacia simpozio pri lingvoplanado
europa lingvo: utopio au neceso ?
tutmondiĝi savante nian animon ?
malfacilaĵoj kun la angla ?
Europo malpermesas la italan al terkulturistoj kaj agraristoj
Italo gvidas mondan esperanton
Mesic ĉe U.K. de E
Brian Cowan pri E
protesto de ministroj por Eksterlandaj Af. De Germanio kaj Francio
Business Week pri angla lingvo
la dubo de Herald Tribune
hodiau en Europo kiel en Quebek antau 30 jaroj
denunco al europa mediatoro Jakob Söderman
la mise en place des monopoles du savoir
ktp ktp ktp

Diversaj estas la tendencoj kaj tonoj  pli-malpli akraj sed  prefere ne batali tute blinde kaj totale kontraŭ la angla.

Ekzemplo el freŝdata artikolo de tre milda aliro al la problemo citante E:

La angla jam fariĝis en komunikado kiel aritmetiko kaj oni akiras ĝin, almenaŭ je baza nivelo, kvazaŭ sen eĉ lerni ĝin, preskaŭ sen konsciiĝi, tiom pri ĝi estas farĉitaj gazetoj, reklamiloj kaj komputiloj kaj se vi deziras vojaĝi tra la mondo, kaj tio ĉi ĉiam pli ofte, vole ne vole, okazas al vi, vi ne povas rezigni ĝin. Gravas ke oni bone tenu la hejman lingvon disde de la lingvo kiu ĉiam pli okupas la rolon de interlingvo (sed usona lingvisto de la 30-aj jaroj, Edward Sapir, asertis ke eĉ se la angla lingvo disvastiĝos en la tuta mondo, tio ĉi ne signifus, ke la problemo de la internacia lingvo estos solvita ĉar egale prezentiĝus la neceso de iu pli simpla kaj logika lingvo kiel esperanto!).

Pri parlamentaj demandoj
Ni devas tuŝi alian  grandan okazon, kiun ni havis por aperigi artikolojn: la parlamentaj demandoj kvankam la laboro ĉikampe estas ege pli peza. Disvastigo interesiĝis pri la parlamentaj demandoj ne por politika agado sed por informa agado. Mi proponis sukcese al senatano de mia urbo parlamentan demandon pri lingva diskriminacio kiun li tuj prezentis kaj sekve ni havis:
               Il Messaggero : Parlamenta demando de AN
               Il Secolo d’Italia : Angla lingvo: parlamenta demando de AN
               La Cronaca   : parlamenta demando de Senatano Zappacosta
               Il Tempo (nacia) :Ribelo kontraŭ la angla alvenas al Parlamento
               Il Tempo (loka) : preskaŭ same
               Abruzzopress :  Sen Zappacosta kontraŭ lingvaj diskriminacioj
               DestraSenato.it : Europa Komisiono: Zappacosta :”Ne al lingvaj diskriminacioj favore al anglofonoj laŭ naskiĝo
               Agentejo ASTRA : parlamenta demando al ministro Buttiglione
                    “             “          demando de senatano Zappacosta
              Preskomuniko de Senato : demando de senatano Zappacosta pri lingva diskriminacio
              Preskomuniko de gazetara servo de AN : Ne al lingvaj diskriminacioj
              Komuniko de Senato : Demando por skriba respondo al Ministro de Europa Politiko 
Preskaŭ en ĉiuj komunikoj kaj artikoloj estas citita la batalo de esperantistoj kontraŭ lingvaj diskriminacioj kaj kontraŭ la ekologia katastrofo minacata de superregado  de la angla.
Deputitoj tre facile akceptas nian proponon ĉar  ni donas al ili la okazon  montriĝi per demando pri lingva diskriminacio kaj estas ili kiuj devas danki nin, ne ni ilin. Tamen necesas kelkaj aktivuloj, kiuj proponu la aferon al politikistoj.

 

Ke ni ekzistas do ni diras, krom per la rutinaj preskomunikoj de la grupo pri kiuj ni ne parolu ĉar memkompreneblaj, per informoj pri kunvenoj, seminarioj kaj okazaĵoj variaj, informoj el periodaĵoj en esperanto kun indiko de la fonto (ekzemple el Monato, revuo en esperanto) ktp  kaj Pasporta Servo. Sekvas novaĵoj kiuj ne rilatas rekte esperanton sed la ĵurnalistoj mem ĝin implikas kiel miaj protestleteroj kontraŭ lingva barbariĝo pro la skribo “Realigo de novaj LAYOUT” en ŝtata palaco, artikoloj de ĵurnalisto kiu partoprenas manifestaciojn kun la verda flago sur la ŝultroj , mian inviton  “Ni aĉetu nur itale!”ktp.

Gazetaraj revuadoj
Inter la informoj dissenditaj estas ankaŭ la gazetaraj revuadoj  pri lingvo-politiko, europa lingvo-problemo kaj lingvaj problemoj ĝenerale, kiujn ni prezentis antaŭ kelkaj jaroj precipe kunlabore kun David Ferguson kaj kiujn ni baldaŭ reprenos espereble kun iomete da helpo. Ĉirilate ni serĉas kunlaborantojn kiuj sendu al ni ĉiun duan monaton la artikolojn pri cititaj temoj  prefere resumitajn kaj kun ligiloj.  Se gazetaro montros intereson eble oni povas liveri ankaŭ plenajn artikolojn tradukitajn kaj postuli pagon..

 

La rimedoj

Informiloj : ni dissendas  Disvastigo-n (ordinaran) al ĉiuj periodaĵoj kaj kategorioj interesitaj
                                          DIS-Espresso pri lingva politiko kaj precipe pri la debato pri la lingva         
                                          problemo en Europa Unio –nur al plej gravaj gazetoj kaj interesitoj
                                          DIS-Internet pri la reto en esperanto kaj CD-Rom- nur al informadikaj               
                                          Revuoj – La bulteno, kiu devas ankoraŭ aperi, havas grandan
                                          perspektivon. Kontakto kun la plej konata informatika revuo, Il Mio Computer produktis dufoje publikigon de artikolo kaj CD-Rom kun la kurso de esperanto de Pereira (entute 320.000 ekzempleroj !!)

Retejoj  www.disvastigo.it  www.allarmelingua.it

Enprofundiĝoj kaj artikoloj  Disvastigo disponigas artikolojn elŝuteblajn de sia retejo kaj artikolojn- opinio-artikolojn kaj intervjuojn- tute novajn ofertatajn per telefono.

Leĝa pozicio
Disvastigo estas registrita ĉe la Tribunalo de Chieti kun n.ro 1/2002 kiel montriĝas en Listaro de Presagentejoj en Italio 2003 eldonita de  Presidenza del Consiglio- Dipartimento per l’Informazione e l’Editoria (Ĉefministreco-Departemento por informado kaj eldonado).

Valoro de kontaktoj
Inter la ĉefaj konsiloj donitaj de German Pirlot, grava rolanto en gazetara agado, ni legas : “Gravegas personaj rilatoj kun ĵurnalistoj”. Tio konfirmiĝas per granda kvanto de artikoloj publikigitaj en mia regiono de ĵurnalistoj kun kiuj, post pluraj kontaktoj , kreiĝis personaj rilatoj bazitaj sur respekto kaj aprobo de la celoj de Disvastigo.
Kontaktoj estas la plej grava agado por enpenetri gazetaron sed mi, spite de multaj pezaj penadoj, ne sukcesis organizi  grupon kiu alprenu tiun taskon por etendiĝi en la tuta lando..

Kion oni devus diri al redaktejoj

Plejbone estus viziti redakciojn montrante dosieron kun la ĉefaj artikoloj kaj dokumentoj kiujn ni havas sed plej ofte ni uzas telefonon kaj, prezentante la agentejon, informas ke ni okupiĝas pri:
                       -problemoj de komunikado
                       -disvolviĝo de la debato pri europa lingvo
                       -rajto al konservado kaj evoluo de etnaj lingvoj
                       -defendo de lingvoj kaj kulturoj ĝenerale kaj specife pere de adopto de planlingvo flanke de E.U.
                        -lingvaj diskriminacioj
                        -vivo de esperanto-komunumo: kunvenoj, kursoj kaj variaj eventoj
                        -kultura ekologio, lingva demokratio, demokrata komunikado ktp ktp
-ke la abono estas tute senpaga
-ke ni respektas la retan etikon kaj ĉesigas tuj sendadon kiam petataj
-ke ni disponigas artikolojn  elŝuteblajn de la retejo kaj aliajn tute ne aperintajn livereblajn retpoŝte
-ke ni sekvas pere de niaj korespondantoj la politikajn eventojn de Europa Komisiono pri la lingvaj demandoj
-ke sekve de niaj atentigoj pri lingvaj diskriminacioj en europaj organismoj ekestis demandoj ĉe itala parlamento
-ke la retejoj, serĉmotoroj kaj retanoj kiuj uzas la Internacian Lingvon plinombriĝas ĉiutage
-ke ni ricevas ĉiutage petojn de junuloj kiuj volas lerni esperanton rete
         Se la alporolato montras scivolemon pri esperanto:
-la lingvo estas plene vivanta ĉu kiel lingvo skribita (literaturo ktp) ĉu kiel lingvo parolata (ĉjutagaj renkontoj, eventoj ktp).  Ĝi ekzistas jam de pli ol 120 jaroj spite de la mondmilitoj kaj malpermesoj kaj disvastiĝis ĉie.
-kiel dua lingvo ĝia disvastigo ne dependas de lingvaj kvalitoj sed de politika volo
-post Internet la lingvo akiris plivigliĝon kaj nun vivas veran renesancon konstateblan de ĉiam pli multnombraj petoj por aliĝo al retaj kursoj
-post la membriĝo de la novaj  landoj al E.U. komunikado fariĝos pri drama sed  pliiĝos la ŝancoj  por esperanto ĉar en la novaj landoj esperanto estas sufiĉe konata
-la ekzisto de esperanto estas vera unika fenomeno en la historio de homaro ĉar estas la unua fojo ke lingvo lanĉita de homo disvastiĝis en la tuta mondo kaj fariĝis lingvo vivanta por milionoj da homoj
-ni bone konsciiĝas pri graveco de la angla kaj pri neceso por junularo ĝin lerni, kvankam la tempo (10.000 horojn) bezonata  limigas la eblecojn ĝin ellerni
-ni scias ke laŭ studoj de pedagogiaj institutoj tiuj kiuj studis esperanton lernas pli facile la anglan kaj posedas lingvon kiu povas havigi amikojn en la tuta mondo kaj kiu povus fariĝi la Internacia Lingvo
-
Specialaj agadoj                       
 
Intervjuoj kaj opinio-artikoloj
La subtenantoj de la projekto E ne partoprenas la debaton pri la europa lingvo-problemo ĉar gazetaro ne malfermas facile al ili la pordon. Tio ĝustas sed, amara konstato, la pordoj estas fermitaj precipe ĉar ni ne prezentas interesajn ĝisdatajn artikolojn kiuj eniĝu en aktualaj debatoj aperintaj en gazetaro. La italaj opiniistoj ,malprudente incititaj de naivaj leteretoj, esprimis sin ĉiuj malfavore al nia tezo. Nia oferto do devas esti altkvalita. . Kiam aperis en la plej grava itala tagĵurnalo artikolo de germana verkisto Peter Schneider “Mi germano elektas la anglan: ĝi helpas Eŭropon” mi sukcesis akiri kontakton en la redakcio pretan peri la akcepton de artikolo rebata de germano (ĉar mi petis la tekston originalan por germanaj amikoj-mi diris iom fanfarone sed ne tro) sperta en la interlingvistika kampo kiu povus interveni. Sed kvankam mi turnis min, helpata de gravulo kiel Renato, al ĉiuj kolumnoj de la movado mi ricevis nur simplan letereton de Rudolf Fischer.  Aliajn fojojn, ekzemple kiam Selten prelegis en Milana universitato, mi trovis la gazeton sed ne la artikolon, kvankam oni promesis al mi ĝin skribi.
Ni volis iam starigi altnivelan teamon por tuja interveno en gazetaro post artikoloj  pri la lingva problemo konsistantan el kvalifikitaj interlingvistoj kiuj sin proponu pretaj klarigi nian pensdirekton  en gazetaraj debatoj. Ne temas pri agado reago sed pri propono al gazetoj, kiuj estas en bonaj rilatoj kun Disvastigo, aperigi konsistajn artikolojn eĉ duonpaĝajn. 
Mi utiligis plurfoje intervjuojn, precipe al Piron kaj Chiti-Batelli, adaptitajn de mi al cirkonstancoj
Nun la opinioartikolojn de Disvastigo skibas precipe Renato kaj mi sed estas spaco ankaŭ por aliaj.
Abruzzo Oggi Ni reprenu nian kulturon- Intervjuo al C.Piron
Cronaca d’Abruzzo La progresoj de la angla kaj la danĝeroj por europaj kulturoj-Intervjuo al Andrea Chiti-Batelli
Cronaca d’Abruzzo Lingvaj diversecoj kaj defendo de medio de Renato Corsetti
Abruzzopress Antaŭvidita disfalo de la angla
Italianos de Argentina alarmon pro itala lingvo
Italaj Urbestroj
Mi intervjuis  la urbestron de mia urbo kaj la longa teksto estas legebla ankaŭ en esperanto en sekcio disesperanto de la retejo. La urbestro estis tre kontenta kaj dankis min plurfoje. La titolo estas: Nicola Cucullo (kiel nomiĝas la urbestro) pri la diskriminacio kaj alio t.e.: kadukigho de la itala, misuzo de la angla fare de butikoj sed ankau de la Ŝtato, la lingvo-problemo, perspektivoj pri esperanto en la mondo kaj en la urbo kaj kulturaj lokaj problemoj. S.ino Ackermann en Triesto havis la ideon fari la samon en aliaj urboj kaj krome kolekti la intervjuojn por aperigo brosure kun titolo :” La italaj urbestroj fronte al europa lingvo-problemo” sed ni ne plu parolis pri tio.

Allarme Lingua      
   La Komitato por defendo de lingvoj kaj kulturoj, strikte kunligita kun Disvastigo,  Allarme Lingua, estas instrumento por kunigi personojn sentemajn al kadukiĝo de lingvoj kaj kulturoj, por aserti la rajton de la popoloj konservi kaj prosperigi siajn lingvojn kaj kulturojn, kaj starigi internacian komunikadon ne fondata sur la superrego de la pli fortaj super la pli malfortaj;

La projekton “Allarme Lingua” karakterizas la fakto, ke al ĝi libere aliĝas simplaj civitanoj  alvenantaj de la civila socio plimulte ol de la akademia medio. Krom starigi politikajn iniciatojn, ili turniĝas al aliaj civitanoj por ke ili konsciiĝu pri la lingva problemo kaj reagu kun pli granda respekto al sia propra lingvo kaj pli granda atento al la problemo de la internacia komunikado.

 Alarme Lingua intencas disvastigi novan koncepton pri civila komunikado en kiu la rajto kompreni kunfandiĝu al la devo igi sin kompreni, por ke la lingva problemo estu alfrontata sen malamaj sintenoj en perspektivo en kiu estu spaco kaj por la angla, kiu ofte rolas kiel “pasvorto” al mondaj faktoj, kaj por esperanto, kiu meritas, for de malnovaj antaŭjuĝoj, esti diskonigata por ke estu la socio mem, kiu  demokrate taksu ĝiajn valorojn por respekto al la gepatra lingvo.

 

Esperanto sub Ombrelego
Antaŭ kelkaj jaroj mi pensis ke ni povus profiti de la strandoj plenplenaj de amasoj por informi pri esperanto kaj lanĉis  mesaĝon:
Eta ideo pri somera disvastiga agado de Esperanto.
Baldaŭ amaso da turistoj plenigos italajn strandojn kaj plaĝojn. Inter tiu amaso certe troviĝos
 personoj kiuj volonte utiligus iom da  tempo por
lerni ion novan. Aliflanke turismaj  entreprenoj serĉas ĉiam ideojn por
pliriĉigi siajn programojn. Kial ne profiti por diskonigi esperanton kaj
gajni monon ? Ktp
Sekve de la mesaĝo mi ricevis multajn  kuraĝigojn el diversaj landoj. Rapida esploro ĉe funkciuloj kaj entreprenistoj en turisma sektoro trovis konsenton. Tamen necesus trovi entrepreniston aŭ formi laborkomitaton de volontuloj kiuj okupiĝu aktive pri ĝi . Ĉu nudelfabriko mondfama De Cecco (ĉe kies urbeto eble oni  aranĝos iam IJF)  ?. Aŭ ĉu UEA povas surpreni al si la organizon ĝis realigo ?

 Jen kelkaj aliaj konsideroj:

  • la plej vasta amasagado por informado pri esperanto
  • informiloj plurlingvaj pri la europaj esperanto-asocioj disdonataj surstrande
  • la instruistoj povas gajni ankaŭ per personaj konversaciaj lecionoj en propra lingvo (brush up your languages)
  • la kursoperantoj kontaktas la komunumojn, la turismajn entreprenojn kiuj pagas por la iniciato, presigas  afiŝojn kaj faldfoliojn, disponigas ejon kaj akceptas la aliĝojn. La kursoperantoj zorgas pri loĝado de la instruistoj kaj helpas ilin
  • la iniciato estas antaŭ ĉio informa kaj disvastiga. Oni havas la eblecon senpage informi pri esperanto pere de afiŝoj kaj flugfolioj kaj laŭtparoliloj milionojn da turistoj el  tuta Europo se la afero estas organizata grandskale

       -   oni devas aranĝi la projekton grandskale se oni volas havi konsiderindajn tuŝeblajn rezultojn            kaj volas kuntreni grandajn organizojn. La konsilo “oni komencu pomalgrande, paŝon post paŝo” ne entuziasmigas.

  • se la afero sukcesus multaj studentoj povus iom gajni  dumsomere por elteni sin dum la resto de la jaro
  • eble oni bezonus modelon de kurso kun jenaj karakteroj: esti taŭga por lernantoj plurlingvaj

(Cseh-metodistoj estas tre malmultaj), esti simpla sed taŭga por doni panoramon pri la lingvo, pri ĝia logika strukturo, kiu stimulu al plia hejma lernado post ferioj, facile uzebla de simplaj instruantoj ne fakaj
-eble oni povus instrui en la angla- (if you speak English you can easily learn the international language Esperanto)

Pri “reago”
Kelkaj vortoj pri reaga agado al gazetaro. Mi ne scias kiom da tempo rabas tiu agado de la diskutgrupo reago kaj ĉu la reagoj aperas kelkfoje en gazetoj aŭ restas en la grupo kiel ekzercado aŭ narcisisma parado sed al la agado partoprenas ofte vere kleraj kaj talentaj personoj kies reagojn oni plezure legas kaj estus vere domaĝe se ili perdiĝus  neutile. .
 Ĉiuokaze temas pri laŭdinda agado kaj en kelkaj kazoj nepre necesa ĉar se gazeto asertas ion kontraŭan al nia mondkoncepto kaj projekto ni devas defendi nin per rebato eĉ se ne certas la publikigo kaj eĉ se la gazeto havas ĉiam la lastan vorton.

Nepre evitinda  estas daŭra bombardado de gazetaro per amassendado de mesaĝoj favoraj al esperanto. Antaŭ kelkaj jaroj estis malprudenta grupo en Italio kiu sendis mesaĝojn  al pluraj gazetoj sen celo de reago sed de provoko. Kaj fakte kelkfoje ili sukcesis provoki reagon de opiniistoj kiuj regule atakis esperanton tiel ke ĉiuj famaj italaj ĵurnalistoj, kiuj rolas kiel sonkestoj por milionoj da legantoj, skribis ke esperanto estas stultaĵo aŭ simile.Se tiu kampanjo estus organizita de malamikoj de esperanto ĝi ne povus havi pli grandan sukceson! Kelkaj povas aserti ke malbone pli bone ol nenio sed  ili certe bankrotigus la plej prosperan entreprenon!
Disvastigo klopodas reagi al artikoloj per aliaj artikoloj kleraj kaj altkvalitaj, tuj sendataj kaj apogataj de kontaktagado, kiuj aperu en la paĝoj pri kulturo aŭ politiko. Postulo tre naiva kaj pretendema verŝajne sed se ni vere strebas engaĝe per kvalitaj artikoloj kaj lertaj kontaktoj sukceso ne mankos al ni. Ni ne povas konduti la tutan vivon almozpetante ĉe  flankaj pordoj.

 

Finaj konsideraj kaj proponoj

.Esti kredeblaj
La homoj ne konas aŭ miskonas esperanton. Inter la du kategorioj estas la eta grupo de la konantoj inter kiuj multaj faras sian eblon por diskonigi la projekton.
Tiuj kiuj tute ne konas esperanton ne havas iun juĝon nek antaŭjuĝon. Ili estas kiel papero blanka sur kiu dependas antaŭ ĉio de ni kion skribi. Tiuj, kiuj miskonas esperanton ricevis impreson malfavoran, kiu jam enradikiĝis en siaj konvinkoj kaj kiun nun estas tre malfacile forigi (do stultas aserto “pli bone malbone ol nenio”). 
Pri nekono kaj miskono kulpas manko de efika informado fare de UEA kaj landaj asocioj kaj de la imago, kiun donas pri esperanto lokaj grupoj kaj unuopuloj, Por vastskala diskonigado necesus klaraj principoj pri celtrafa informado ellaboritaj de fakuloj, prefere helpataj de agentejoj pri merkatado, kiuj disvastiĝu ĝis lokaj grupoj. Mi ne estas fakulo, tamen interesiĝas pri disvastigo de artikoloj jam de pluraj jaroj kaj miaj spertoj permesas al mi fari kelkajn konsiderojn kaj proponojn, kiujn povus esti utilaj en la debato pri informado.

Esperanto bezonas esti akceptata de ĉiuj soci-tavoloj kaj ĉu- ni diru- de revuloj (kiuj facile akceptas la ideon de mirakla lingvo, de fratiĝo, de lingvo por paco ktp -ankaŭ se ili ne decidas lerni la lingvon), ĉu de simplaj normalaj homoj (kiuj povas esti altirataj de elizoliĝo, kunvenoj kaj vojaĝoj aŭ simpla scivolemo) , ĉu de gravuloj  (t.e. politikistoj, verkistoj, opiniistoj, akademianoj k.s. kiuj ne facile akceptas nian  vorton.
La problemo estas ke ni direktas nin nur al revuloj (aŭ pli bone uzas argumentadon kongruan al revuloj), ne interesiĝas sufiĉe pri normalaj ne engaĝitaj homoj kaj uzas tonon kaj argumentadon ne facile akcepteblan de nerevuloj kaj do ne estas kredeblaj por la homoj, kiuj gravas. Ankaŭ se ni pravas ni estas rigardataj nun jam kiel naivuloj ĉar ni ne sukcesas prezenti efike, kaj realisme, nian projekton.

Piron skribas : "se oni analizas la fortan kontraŭstaron, kiun esperanto estigis ekde ĝia apero, oni nepre konkludos ke esperantistoj mem ege fuŝis siajn celojn pro nekapablo prezenti la lingvon en maniero, kiu evitas forĵetemon". Ivo Durwael, jam estrarano de UEA pri informado, respondante al mia artikolo en LaOdE, kiu aŭspiciis renovigon de agado kaj muziko en la movado, skribis : “Al mi plaĉis la frazon “Oni alcelu la normalan homon”. Por alceli la normalan homon necesas unuavice ke la personoj, kiuj okupiĝas pri la informado pri E “normaliĝu”. Nuntempe homoj, kaj precipe intelektuloj, estas ĝenerale pli bone informitaj kaj sekve ankaŭ pli skeptikaj. Sed dum informado multaj aktivuloj, kiujn mi vidis kaj aŭdis, fariĝis sufiĉe fantaziemaj kaj uzas la samajn aŭ similajn argumentojn, kiujn ili aŭdis de siaj prauloj.

Disvastigo afiŝas en la retejo kaj  dissendas ankaŭ artikolojn kun firmaj atakoj kontraŭ la angla lingvo kaj usona imperiismo   sed oni devas agnoski ke tia linio estas agrabla precipe al ekstremuloj dekstraj kaj maldekstraj kaj sonas malplaĉe al moderuloj t.e.la plimulto de la homoj. Lasttempe samideano (kaj pacifisto!) skribis artikolon dirante interalie ke la angloj devas ankoraŭ lerni kiamaniere lavi sin per bideo kaj invitis la legantoj al neaĉeto de gazetoj en kiuj estas anglaj vortoj (ĉu eksistas?).
La prezento de E kiel mirakla lingvo perfekta kaj tre simpla  sed kapabla esprimi ĉion kaj  la rekta propono de adopto de E en Europunio kaj  en aliaj internaciaj organizoj kiel sola solvo por savi lingvojn kaj kulturon povas ne esti  facile akceptata kaj do forĵetata por ĉiam de homoj,kiuj gravas.
            Fakte:

  • Esperanto estas la celo de ĉiuj specoj de antaŭjuĝoj. Oni ne povas preteriri ĉi tiun realon, kiam oni redaktas rekomendojn pri lingvo-politiko (F.Grin)
  • Ke ekzistas gravaj terminologiaj mankoj povas intuicii ĉiu klera persono. “Estas stulte, eĉ danĝere aserti, ke Esperanto estas preta por tuj funkcii en EU". (Detlev Blanke)
  • La lingvo estas konata de tre malmultaj homoj
  • Ekzistas  timo ke se E estus tre vaste konata ĝi estus eĉ pli danĝera kaj lingvovora ol la angla

Se ni montras ke ni esperantistoj  bone konsciiĝas pri la mankoj (kiuj tamen estas supereblaj), se ni asertas ke E estas simpligita lingvo por internaciaj rilatoj, kiu ne povas esprimi ĉiujn nuancojn de naciaj lingvoj (fakte “pluvas katoj kaj hundoj” de la angloj aŭ “pluvas per pelvetoj” de italoj ni simple tradukas per  pluvas multe, kio ne signifas riĉigon) (E tamen havas aliajn esprimeblecojn, kiuj kompensas la idiotismojn pri kiuj ni devas rezigni), se ni agas kiel  normalaj homoj kaj ne misiistoj ni certe povas gajni pli da atento kaj rompi la muron, kiu staras inter ni kaj la homoj, kiuj gravas. Tamen, mi ripetas, Disvastigo dissendas kaj afiŝas artikolojn kun pluraj tendencoj.

Pli praktike

Informado organiziĝu en ĉiu lando laŭ la lokaj kondiĉoj kaj iniciatoj sed prefere por havi pli da ŝancoj oni starigu agentejon. Claude Piron  proponis en diskutgrupo (vidu sube) ke Disvastigo etendiĝu al aliaj landoj. Mi estas preta por diskuti pri tio kun eventualaj interesitoj.

 

La baldaŭ restarigota InformCentro de EEU ne nur liveru sed ankaŭ akceptu artikolojn de presagentejoj kiel Disvastigo kaj informservoj de landaj asocioj  por ilin utiligi

Utiligi bonkvalitajn artikolojn  kiel eble plej multe kiel kiam oni produktas tre bonan artiklon en industrio.

Valoraj artikoloj devus trovi akcepton ankaŭ en esperanta gazetaro eĉ se jam aperintaj en naciaj gazetoj por stimuli verkadon de kvalitaj intervenoj 

 

La Centro, kiu aktivas kontakte kun la plej koncentrita komunumo de ĵurnalistoj en Europo, al kiuj ĝi povus rekte oferti la informojn por malfermi la pordojn de gazetaro, estas, aŭ devus esti, la kontaktpunkto de la movado kun la europaj institucioj kaj precipe kun gazetaro.  Ĉu artikolo, pensita eble en la angla, anstataŭ esti tradukata  en esperanto kaj de esperanto al la greka, ekzemple, kaj donata de grekoj al greka gazetaro, kun multaj penadoj por kontaktoj ktp, ne povus esti rekte liverata en la angla mem al greka benko-kunulo en la gazetaraj centroj ? Nature dependas de artikoloj sed la Centro povus ege helpi por disvastigi la plej bonajn artikolojn de agentejoj kiel ĉi lastaj la plej bonan materialon de la Centro.

Mesaĝo de Claude Piron en diskutgrupo “reago” de 14° majo 2003
Sed jen plia ideo. Ghi bazighas sur la kontaktoj, kiujn mi havis kun
relative multaj jhurnalistoj dum mia longeta esperanto-vivo. Mi konstatis, ke
jhrnalistoj chefe atentas tekston, se ghi venas de gazet-agentejo.
Giorgio Bronzetti tion bone komprenis, kaj tial li kreis por
informi pri Eo la agentejon "Disvastigo". La fakton, ke li pravis, pruvas la bonegaj rezultoj, kiujn lia agado havas en Italio.
Kial ne fari ion similan en la diversaj landoj? Tia gazet-agentejo povas
esti nur unu persono! Se jhurnalisto ricevos tekston kiel
venantan de gazet-agentejo -- kompreneble, se la aspekto de la leterpapero
kaj similaj detaloj impresas serioze, profesiule, sed en nia tempo dank'al
komputiloj tio estas facile farebla --  la teksto havos pli da shancoj ighi
akceptita. Necesus antaŭe sendi cirkuleron al chiu gazeto, kiun oni intencas
kontakti, por anonci la kreon de la koncerna agentejo. Ankaŭ endus tuj poste
sendi, ne necese tre ofte, sed tamen pli malpli regule, regionajn kaj
interesajn novajhojn, en kiuj rolas Eo.
Se Giorgio Bronzetti konsentos -- mi ne konsultis lin -- eble ech, anstataŭ
krei tute novan agentejon, sufichus krei landan aŭ regionan sekcion de lia
agentejo "Disvastigo".
Kion vi opinias?
Amike,
CP

Ĉiuokaze la agentejo Disvastigo serĉas kunlaborantojn  precipe de baltaj landoj kaj de novaj membroj de Eŭropa Unio, kies lingvoj ĝenerale ne estas tre konataj, por interŝanĝo de novaĵoj kaj artikoloj

 

Giorgio Bronzetti
Direktoro de presagentejo Disvastigo

Vilnius 30 majo 2008