Chuvasha Esperanto-junularo havas oferton al ĉiuj junaj eŭropanoj, kiuj volas ekde oktobro dediĉi 9 monatojn al Esperanto kaj al chuvasha kulturo, kadre de la programo Eŭropa Volontula Servo (EVS). Kie: Cheboksary, Chuvasha Respubliko (Rusa federacio) |
Se vi:
*estas veturema, juna (18-29-jara) Esperantisto el Eŭropo
* ŝatas aktive okupiĝi pri Esperantaj projektoj, kiel instruado de la lingvo aŭ preparado de aranĝoj, volas helpi diskonigon de ĝi
* pretas partopreni en organizado de la XVI Lingva Festivalo (www.lingvafestivalo.org). LF estas grava arangho organizita fare de
loka Esperanto-Junularo kaj venontjare okazos en Cheboksary (preskauh koincide) kun Rusia Esperanto-Kongreso.
* pretas ekkoni Chuvashujon, chuvashan kulturon kaj lingvon.
* pretas kontribui al la loka volontula agado.
* pretas instrui sian geaptran lingvon.
Eŭropa Komisiono en EVS certigas inter alie:
* plenan pagon de transporto al la loko, en kiu vi laboros, kaj reen post la programo
* plenan pagon de kostoj de loĝado (kutime en studenta domo) kaj manĝaĵoj, de materialoj bezonataj por via laboro kaj biletoj por aliaj labortaskaj lokoj, kaj vi ricevos poŝmonon por kromaj elspezoj
* plenan vivasekuron dum la volontula servo
* urban trafikbusan bileton
* trejnadojn (antaŭ forveturo al Chuvashujo, tuj post alveno, kaj meze de la programo)
* kurson de la rusa lingvo (aŭ, se vi ĝin konas, de iu alia)
* post la programo vi rajtos ricevi la atestilon YouthPass, kiu certigos ĉion, kion vi dume lernis kaj pri kio okupiĝis
* helpon de prizorgantoj el la gastiganta asocio kaj de ekstero
Tre detala gvidlibro pri la programo Junularo en Agado, kaj tie ankaŭ pri ĝia agado 2 - Eŭropa Volontula Servo, en pluraj lingvoj, troviĝas ĉe ĉi tiu paĝo (http://ec.europa.eu/youth/youth-in-action-programme/doc443_en.htm)
Skribu al