LERNI ESPERANTON MALFERMAS PORDOJN



La Europa Konsilio kaj la Euro­pa Unio deklaris la jaron 2001 Europa Jaro de la Lingvoj. "Lerni lingvojn malfermas pordojn -ĉiu kapablas je tio", nomiĝas la oficiala slogano pri tio. Sed ne ciam estas facile lerni fremdan lingvon. Por ke la homoj en la tuta mondo povu pli bone kompreniĝi, la pola kuracisto Ludoviko Zamenhof evoluigis antaù pli ol 100 jaroj la internacian lingvon Esperanto. Gi celis esti kiel eble plej facile lernebla kaj avantaĝigi aù malavantagigi neniun.

Hodiaù cirkaù tri mi-lionoj da homoj en pli ol 120 landoj parolas Esperanton. Pre-cipe junaj homoj sentas plezuron lerni tiun ci lingvon kun fascine re-gula strukturo kaj trovi per gi kon-taktojn kaj amikecojn en la tuta mondo. Ciujare okazas centoj da in-ternaciaj renkontigoj kaj kongresoj,

kie oni parolas Esperanton kaj sen­tas danke al la komuna lingvo tuj amikan ligitecon. Ankaù en Azio multaj homoj povas flue interparoli en Esperanto, kiel montriĝis ekzem-ple en augusto 2000 en la Internacia Junulara Kongreso de Esperanto en Honkongo.

Tutmonda gastiga servo malfer­mas al la Esperanto-parolantoj por­dojn en nuntempe 76 landoj. Ciuja­re en printempo aperas listo kun pli ol 1.000 adresoj de familioj kaj unuopuloj el la tuta mon­do, kiuj ŝatas gastigi Es-peranto-parolantojn kaj senpage tranoktigi ilin ce si. Precipe junuloj volon-te uzas tiun ci eblecon konatiĝi kun la vivo en fremdaj landoj de plej proksime.

En somero 2001 la Internacia Ju­nulara Kongreso de Esperanto oka-zos en Strasburgo. Okaze de la "Europa Jaro de la Lingvoj", kiel la Europa Jaro de la Lingvoj nomiĝas en Esperanto, tie cirkaù 500 junuloj

el 40 landoj okupiĝos pri la temo "Plurlingveco en Europo - kiel gin sukcesigi?" Esperanto mem estas hodiaù por multaj homoj vojo al plur- aù multligveco, car la abundaj personaj kontaktoj tutmondaj ofte estas instigo okupigi ankaù pri la et-naj lingvoj de aliaj popoloj. Krome Esperanto ofertas prò sia simpla, lo-gika gramatiko kaj la internacieco de la vorttrezoro bonegan bazon por lernado de pliaj lingvoj. Enketo montris, ke Esperanto-parolantoj parolas ne nur unu, sed meze cirkaù du lingvojn pli ol la averaga civita-no.

Car eblas lerni Esperanton kun ioma diligenteco ene de malmultaj monatoj - ekzemple ankaù per sen-paga kurso en interreto - ciu, kiu nun eklernas Esperanton jam bal-daù povos ceesti diversajn Esperanto-arangojn.



Germana Esperanto- -Junularo, Grellstr. 36

DE-10409 Berlin, Germanio Rete: Tiu ĉi retpoŝtadreso estas protektata kontraŭ spamrobotoj. Vi devas ebligi Ĝavaskripton por vidi ĝin.