AGADSKEMO de Disvastigo
Ni disvastigas kiel presagentejo (kaj NE nome de E-asocio kvankam ni agas tutfavore al E-movado sed per propra strategio kiel privata entrepreno. Tamen se necese kaj utile ni povas , interkonsentite, agi nome de E-asocio):
1) novajhojn, informojn
2) artikolojn
3) dokumentojn
Ni sendas (au pli bone ni intencas regule sendi) al.
A) gazetaro grupo A (chefaj tagjhurnaloj kaj revuoj) kaj ties jhurnalistoj
B) gazetaro grupo B (ceteraj gazetoj)
C) politikistoj
D) aliaj kategorioj kiel informoficejoj por junularo, lingvistoj, universitatoj ktp
E) europaj informatikaj gazetoj
F) esperanta gazetaro kaj movado
Ni povas sendi ankau al radiostacioj kaj televidelsendejoj. Al presagentejoj mi ne scias chu sendi au ne char ne estus serioze sendi al agentejoj kaj al gazetaro, sed ni vidos.
Ni agas pere de:
I - Disvastigo (la normala informilo)
II- DIS-ESPRESSO (la informilo pri lingva politiko)
III- DIS-Internet
IV- KONTAKTOJ -grupo por altnivelaj (Nicola Minnaja) kontaktoj precipe kun eminentuloj el kultura kaj politika medioj kaj kun gazetaraj redaktejoj por promocii publikigon de niaj artikoloj (ne leteroj sed skriboj kun digneco de eseoj) kiuj prezentu nian vidon pri lingva problemaro kiel kontribuo, direktata al legantoj kaj NE al direktoro au al opiniistoj de la gazeto, al disvastigo de civilizo de interkomprenigho.
Ni sendas :
-Disvastigon al A kaj B , se oportune ankau al C au al D
-DIS-ESPRESSO al A kaj se oportune ankau al C au al D
-DIS-Internet al E
La kradojn kun la titoloj de la artikoloj de nia dosierujo ni aldonas al normala disvastigo sed estone prefere ni citu nur kelkajn, kiujn ni proponas.
Por DIS-Espresso ni devas decidi kiujn artikolojn proponi se ni proponas.
Esperante ke mi kontrinuis al klarigo de nia venonta agado, mi dankas vin pro via atento Giorgio