Diskuto pri la futuro de la Eŭropa Unio (traduko de Laszlo Gados)

DISKUTO PRI LA FUTURO DE LA EUROPA UNIO

 
Iom mallongigita traduko de artikolo el hungarlingva revuo (europa spegulo), kiu estas dumonata revuo de la Integrigxa Strategia Laborgrupo de la Cxefministra Oficejo (Hungario).

  

GxISNUNAJ REZULTOJ DE LA DISKUTO PRI LA FUTURO DE LA EUxROPA UNIO

(európai tükör, 2001/4, p. 138-151.)

Auxtoroj: Zoltán HORVÁTH kaj László SINKA

 

En la pasintaj jaroj – lige kun la plilargxiga, instanca kaj decidfara reformoj de la Euxropa Unio – pli kaj pli forte estigxis pretendo pri koncepta intersxangxo de ideoj, celanta pritakti la futuron de EU kaj la kadrojn de gxia longtempa funkciado. Pli frue estis tiaj opinioj – ekzemple tiuj de la Euxropa Komisiono -, laux kiuj oni volis pritakti la transformon de la cxefaj instancoj de EU jam okaze de la interregistara konferenco en 2000. Tamen la plimulto de la membrosxtatoj insistis pri mallargxiga tagordo, nome pri la diskuto de la demandoj rilate kun la “amsterdamaj restajxoj”.

La membrosxtatoj en Nico (Nizza) decidis pri tio, ke en 2004 ili faros interregistaran konferencon pri la longdauxra futuro de EU. Laux tiu cxi decido, la tempon gxis 2004 oni devos dedicxi al la pritaktado de ideoj pri la futuro de EU.

 

En la kadro de tiu procezo ricevis impulson la diskuto pri la futuro de Euxropo. Jam paralele kun la interregistara konferenco en 2000 – kun la parolado de Joschka Fischer en la Universitato Humboldt en majo pasintjara, poste kun la respondo de Jacques Chirac al tiu parolado – komencis la diskuto, precipe pri la konstitucifara procezo de la Unio, kaj pri la limigo inter la komunumaj kaj la naciaj kompetencoj. Oficiale la procezo ekiris la 7an de marto per la komuna deklaro de Göran Persson, sveda cxefministro, Guy Verhofstadt, belga cxefministro, Nicole Fontaine, prezidantino de la Euxropa Parlamento kaj Romano Prodi, prezidanto de la Euxropa Komisiono. En tiu deklaro la kvar estroj de la Unio prezentas la celojn de la diskuto jene: “La diskuto devos montri, ke en la sekvaj jardekoj la Euxropa Unio povos alfronti kiujn defiojn, krome gxi devos liveri proponojn pri tio, ke kiamaniere oni povos doni raciajn respondojn al tiuj cxi defioj sur la terenoj de la politikoj, instancoj kaj organizado.” Laux tiuj cxi celoj oni sukcesis pli kaj pli largxan rondon engagxi en la diskuton. Tio unuflanke rezultis, ke preskaux cxiuj membrosxtatoj kaj kandidatsxtatoj engagxigxis en la opiniosxangxon, aliflanke el inter la uniaj kaj membrosxtataj interesgrupoj (registaroj, parlamentoj, uniaj instancoj, civilaj organizajxoj) la plej multaj konigis sian starpunkton. La cxefa gvidlinio dauxre restis la germana-franca dialogo, la aliaj partoprenantoj plie entreprenis je tio, ke komentu la opiniojn, esprimante, ke el ili kiu estas pli akceptebla por si.

Sekvas trarigardo pri la gxisnunaj rezultoj.

 

INICIATO DE LA PINTKUNVENO EN NICO

Kvankam la sxtat- kaj registarestroj trovis solvon por la problemaro de la “amsterdamaj restajxoj”, sed ili ne povis interkonsenti en pluraj demandoj, kiuj starigxis en la dauxro de la interregistara konferenco, kaj ankaux havas elstarajn gravecojn koncerne la futuron de la Unio: restis senrezulta la pritakto pri la rolo kaj statuso de la Cxarto de Fundamentaj Rajtoj, pri la modifo de la Traktatoj, respektive pri la transformo de la Euxropa Parlamento.

Sed la membrosxtatoj iniciatis la baldauxan arangxon de la malfermitaj demandoj. Krom la Traktato oni akceptis deklaron pri la futuro de Euxropa Unio, en kiu oni deklaris, ke la decidoj akceptitaj en Nico forigis la obstaklojn de antaux la plilargxigo de la Unio, kaj estas tempo, ke komencu pli profunda, pli vastaskala diskuto pri la futuro kaj rolo de EU. Oni petis la 2001 jaran svedan kaj belgan prezidiojn, ke ili kunlaborante kun la Komisiono kaj Euxropa Parlamento kuntenu la tuteuxropan diskuton, en kiu partoprenas cxiuj interesatoj.

 

La deklaro mencias kvar terenojn sur kiuj la dialogo inter pli vasta socia parto kaj membrosxtatoj devos atingi rezulton. Laux tio la diskuto devos koncentrigxi:

Kiel eblas – konsidere la subsidiar-principon – la pli preciza disigo de la agosferoj de la Euxropa Unio kaj la membrosxtatoj.

La statuso de la Cxarto de Fundamentaj Rajtoj.

Plia simpligo de la Traktatoj tiel, ke ili estu pli klaraj kaj gxenerale kompreneblaj, sed ilia senco ne sxangxu.

La rolo de la naciaj parlamentoj en la euxropa arkitekturo.

Tamen, la deklaro konstatis, ke la listo kun kvar demandoj ne estas ekskluda, en la dauxro de la diskuto cxia demando koncerne EU-n estos pritraktebla.

Laux la dokumento la opiniosxangxon oni devos realigi en tri sxtupoj, kaj la fina stadio estos nova interregistara konferenco en 2004. La nuna sxtupo havis la komencon la 7an de marto 2001, kiam la sveda kaj belga cxefministroj, krome la geprezidantoj de la Komisiono kaj la Euxropa Parlamento alvokis cxiujn interesatojn pere de deklaro, ke ili engagxigxu en la opiniosxangxon. La unua parta rezulto de tiu cxi etapo jam naskigxis, ja la sveda prezidio preparis resuman raporton por la göteborga pintkunveno (la 15-16an de junio) pri la gxisnuna stato de la diskuto. Finos la unuan sxtupon la pintkunveno en Laeken en decembro 2001 – cxe la fino de la belga prezidiado -, en kiu estos unu el la plej gravaj taskoj, ke gxi taksu la diskuton gxistiaman, kaj gxi donu proponojn pri la cxefaj direktoj de la dauxrigo. Tiam komencos la dua sxtupo, kiu havos jam konkretajn taskojn: oni devos fari la unuajn pasxojn al la preparo de la interregistara konferenco. Versxajne tiam okazos – sed tute konsidere la debatajn opiniojn – la malvastigo de la demandoj, kiuj povos esti metitaj sur la tablo de la konferenco. La tria sxtupo estos la interregistara konferenco mem en 2004. La deklaro opiniis, ke la gxis tiam anigxintaj kandidatoj povos partopreni aktive en la diskuto, kaj kompreneble ili kiel samrangaj povos influi la modifon de la Traktato.

 

ORGANIZAJ KADROJ DE LA DISKUTO – OPINIOSxANGxO SUR DIVERSAJ NIVELOJ

La disvolvigxanta diskuto pri la futuro de la Unio realigxas sur du terenoj: unuflanke gxi havas organizajn kadrojn, kiuj ebligas la kunordigon de la diskuto, aliflanke gxi havas enhavoparton, kiu montras la starpunkton de unuaj membrosxtatoj.

En organizaj demandoj dum la sveda prezidio okazis multe pli alta evoluo ol tiu okazis koncerne enhavajn elementojn. Gxis la fino de la duonjaro igxis klara al cxiu membrosxtato, ke gxi devas prilabori tian programon, kiu ebligos por si la aktivan engagxigxon en la opiniosxangxon, kaj kiu al por si gravaj demandoj donu vivkapablajn solvojn je la decembra laekena pintkunveno, kiu havos la taskon resumi la starpunktojn.

La programoj plejparte konturigxis, la plimulto de la membrosxtatoj kaj kandidatoj havas unusencan imagon pri tio, ke kian programon gxi deziras ekirigi por plivastigi kaj aktivigi la diskuton. Tamen, la projektoj igxis pretaj nur gxis nun, pro tio la eventoj, kiuj rilatas al la diskuto, okazos nur en la duona parto de la jaro; do la konceptado de la konkretaj starpunktoj versxajne prokrastigxos gxis tiam.

La diskuto pri la futuro de la Unio ensxovis sin sur cxiu nivelo en la vivon de la membrosxtatoj kaj la kandidatoj. Kompreneble la ehxoj de la deklaroj de registaranoj kaj aliaj politikistoj estas pli grandaj ol la ceteraj iniciatoj, tamen tio estas nur parto de la diskuto, kiu plivastigxas en movadon. Tre intensiva opiniosxangxo okazas inter civilaj organizajxoj kaj spertuloj, respektive instruejoj. Ricevas grandan rolon ankaux la interreto en la disvolvigxo de la tutsocia diskuto: preskaux cxiu tusxita sxtato – ankaux Hungario – estigis retan forumon malfermitan por cxiu koncerne la futuron de la Unio.

La oficialan komencon de la diskuto montris ankaux tio, ke la 7an de marto 2001 la Unio ekirigis la retpagxon “Futuro de Euxropo”, sur kiu jam de tiam estigxis plurdekoj da alparoloj, plejparte de eminentaj politikistoj. Paralele kun tiu retpagxo ekzistas ankaux forumo “Dialogo pri Euxropo”, kie povas argumentadi plie individuoj kaj reprezentantoj de la civila socio. Ekde la marta komenco organizajxoj organizis multe da konferencoj, seminarioj kaj aliaj kunvenoj por plivastigi la diskuton. Estis tiaj: en aprilo konferenco en Varsovio organizita de la pola registaro, en majo malformala kunveno de la ministroj pri eksteraj aferoj en Nyköping, aux fine de majo seminario organizita de la sveda registaro.

Krom tio, kompreneble, multe da programoj kaj arangxoj okupas sin sur niveloj de la Unio kaj de la membrosxtatoj pri demandoj tusxantaj la futuron de EU. Auxtune oni povas atendi novan ondon de renkontigxoj. Eble estas interese, ke Belgio organizos diskutotagon por negocistoj pri la futuro de la Unio, en novembro Francio organizos komunan kunsidon de la francaj kaj la germanaj legxodonantoj.

El inter la iniciatoj de la instruejoj elstaros la arangxo de la Euxropa Studentparlamento, kiu en la dauxro de la auxtuno kolektos 120 studentojn por modeligi la funkcion de la Euxropa Parlamento kiam en gxi estos partoprenantoj 28 membrosxtatoj; krome por tio, ke la diversnaciaj studentoj pritaktu instancajn demandojn, kiuj tusxos la futuron de la Unio, kaj ke ili kontribuu per tio al la rezultoj de la opiniosxangxo.

 

EKIRIGO KAJ STRUKTURO DE LA DISKUTO EN LA MEMBROSxTATOJ

Lauxsence de la deklaro, aprobita en Nico, la tasko de la pintkunsido en Göteborg (la 15-16an de junio 2001) estis, ke gxi kiel la unua resumu la rezultojn de la diskuto komencinta en marto. La prezidio do prilaboris raporton pri la diskuto koncerne la futuron de la Euxropa Unio, kiun oni publikis, kune kun la Prezidiaj Konkludoj, post la pintkunsido.

La raporto koncentrigxis cxefe al konkretaj eventoj kaj organizaj taskoj; diras nenion pri la starpunkto de unuaj membrosxtatoj kaj pri la demandoj estigxintaj en la dauxro de la diskuto. Tio ne estas surpriza, koncerne tion, ke la oficialaj instancoj de la tusxitaj landoj ankoraux estas nur en palpada fazo, kaj ili promesis la unuajn rezultojn, kontribuajxojn prezenti nur en la dua parto de 2001.

Antauxenpasxo estas, ke la dokumento unusence pledis por tio, ke ankaux la kandidatojn oni devas engagxi en la diskuton. Kvankam pri konkretaj formoj gxi ne parolas – samkiel la deklaro pri la futuro de la Euxropa Unio -, cxe la pli gravaj partoj la mencio pri la kandidatoj montras unusence, ke ilia apogo estas gxenerala.

La esenca parto de la raporto resumas la iniciatajxojn en la diversaj landoj, donas klaran bildon pri tio, ke la diversaj landoj kiel aktive deziras partopreni en la opiniosxangxo.

 

Belgio

Belgio estas engagxigxinta por la diskuto. Pluraj iniciatoj estigxis, kiuj provis engagxi en la diskuton gejunulojn kaj ne-registarajn organojn. Enkadre de regiona kunlaborado oni faris opiniosxangxon jam en februaro, kiu por la laekena pintkunveno vortumis komunan deklaron pri la rolo de la regionoj. Estas interese, ke la Regxa Institucio de Internaciaj Kontaktoj organizas konferencon tiacele, ke oni povu ekkoni la opinion de la kandidatoj pri la futuro de la Unio.

 

Hispanio

Hispanio estigis apartan subkomitaton, kies celo estas, ke gxi studu la atendeblajn demandojn de la sekva interregistara konferenco, tiel gxi helpu la elformigxon de la hispana pritaktada starpunkto. Krome oni estigis “Konsilantaron por la diskuto pri la futuro de la Euxropa Unio”, kiu konsistas el la gvidantaj rolantoj de la socia, ekonomia, akademia vivoj. Kompreneble krom tio ankaux Hispanio malfermas multajn forumojn en la la formoj de seminarioj kaj konferencoj, kie la rolantoj de la publika vivo povos pritakti la demandojn taskitajn gravaj de ili. Ankaux Hispanio – simile al la aliaj – deziras estigi retpagxon por la diskuto, krome oni volus akiri, ke la grandaj landaj tagjxurnaloj malfermu apartan rubrikon , en kiu oni povus pritakti la demandojn rilatajn al la diskuto.

 

Danio

Danio planas, ke en junio aperigas Blankan Libron, en kiu oni resumos la demandojn plejmulte tusxantajn la futuron de la Unio. Jam funkcias reta posxtfako al kiu oni atendas la opiniojn de la interesatoj. Krom tio baldaux estos ankaux retpagxo. La organizadon de publikaj pritaktadoj Danio unuavice komisias al la jam funkcianta EU Informada Konsilantaro kaj dedicxas la konsulantaron pri la euxropaj aferoj kiel aktiviganton por la diskuto.

 

Grekio

Okaze de la 20a datraveno de la anigxo al EU en Grekio okazis grandioza konferenco, kiu nature konformis al la euxropa diskuto: estis emfazitaj la demandoj koncerne la futuron de la Unio. Ankaux en la 11an de julio oni arangxis travidan opiniosxangxon, kies partoprenantoj estis studentoj, junularaj organizajxoj, ne-registaraj organoj kaj aliaj interesatoj. Grekio deziras estigi apartan grupon, kiu prilaboros ideojn koncerne la futuron de EU.

 

Italio

En Italio la ekirigo de la diskuto ankoraux malfruas. Pro la elektado en majo kaj pro la estigo de la registaro konkretaj pasxoj okazos nur en la dua duonjaro 2001.

 

 

Irlando

En la dua duonjaro oni povas atendi rezultojn ankaux en Irlando. Nun la unua prioritato estas la ratifiko de la Nica Traktato.

 

Nederlando

En Nederlando la diskuto nun okazas pleje registar-nivele: la ministroj partoprenis jam multajn diskuttagojn sur la diversaj kampoj de la vivo. La registaro prezentis ankaux memorandon al la parlamento, en kiu gxi detaligis la temojn de la diskuto kaj iliajn traktadon. Por engagxi pli vastan publikon oni estigis retpagxon, tamen la plivigligxon de la publika diskuto oni povas atendi nur en la dua duonjaro.

 

Luksemburgio

Komencigxis la laboro por respondi la demandojn de la nica deklaro. En la dauxro de la jaro oni planas ankaux publikan opiniosxangxon koncerne gxin. La plej gravajn punktojn en formoj brosxuro kaj enketilo oni alvenigos al cxiuj mastrumadoj. Reta hejmpagxo funkcias ankaux cxi tie.

 

Britio

Gxis nun okazis cxefe registaraj iniciatoj: diversaj reprezentantoj de la registaro faris rondveturojn, en kies dauxro ili informis la logxantaron de la urboj pri la evoluo de la diskuto. Probable ankaux la parlamento engagxigxos en la opiniosxangxo: unue la EU-komitato de la Cxambro de la Lordoj pritaktos emfaze la demandon pri la dua cxambro de la Euxropa Parlament.

 

Auxstrio

Fine de majo la federaciaj provincoj arangxis federacia-nivelan rondtablan pritaktadon kune kun la interesataj personoj de la auxstria parlamento, la Euxropa Parlamento kaj la sociala kaj akademia rondoj. Similkarakteran opiniosxangxon oni planas realigi en la dua parto de la jaro. Ankaux la du cxambroj de la parlamento deziras engagxigxi en la opiniosxangxon konferencante en cxiu duonjaro.

 

Germanio

En Germanio la iniciatoj kaj la diskuto devenis pleje de gvidantaj politikistoj. Sed jam dauxras la plivastigo de la dialogoj. Tion signas, ke en la organizado de la kancelario baldaux realigxos opiniosxangxo, en kiu partoprenos politikaj, ekonomiaj kaj socialaj decidfarantoj, krome oni faros inform-materialojn, per kiuj oni celos la pli vastajn publikojn. Ekiris ankaux la hejmpagxo por la diskuto en la zorgo de la ministerio pri la eksteraj aferoj.

 

Finnlando

Finnlando ekirigos diskuton en la dua duonjaro. Oni estigos hejmpagxon en septembro kaj tiam komencos ankaux la diversaj diskutforumoj. Ne estas strikta kunordigo inter la konferencoj, tiuj efektivigxos gxenerale loke en la organizado de informcentroj aux aliaj organizajxoj. Land-nivele efektivigxos nur kelkaj iniciatoj, tia estos ekzemple la NGO-forumo, estigxonta en septembro, poste ordinare kunsidonta, kiu deziros engagxi en la diskuto la ne-registarajn rolantojn.

 

Portugalio

En portugalio oficiale okazis la malfermo de la diskuto la 31an de majo, pro tio ankoraux ne funkcias tiuj strukturoj, kiuj kunordigus la diskuton. Oni planas estigon de hejmpagxo, krome organizadon de pluraj konferencoj kaj seminarioj.

 

Francio

La diskuton ekirigis la prezidento kaj la cxefministro la 11an de aprilo 2001. Ankaux cxi tie oni organizas la opiniosxangxon lok-nivele. Por resumi la rezultojn akiritajn cxe regionaj forumoj, kaj por prilabori la definitivan francan starpunkton oni estigis dek-kapan grupon. Ankaux estas tasko por tiu grupo, ke kunordigu la regio-nivelajn diskutojn.

 

Svedio

Oni estigis apartan parlamentan komitaton por la tasko, ke gxi nutru la diskuton, krome ke gxi estu interliga elemento inter la publika opinio kaj la politikaj procezoj. Nuntempe la opiniosxangxo estas en la fazo de la informado, diversaj instruejoj provas informi la publikon helpe de la interreto kaj flugfolioj. En tiu agado ankaux la gvidantaj politikistoj aktive partoprenas.

 

Koncerne la organizajn elementojn la kandidatlandoj estas en simile fazo kiel la membroj: plejloke registara- kaj parlamenta-nivelaj diskutoj okazas en partaj demandoj de la futuro de la Unio, kaj ili komencis estigi forumojn, kiuj povos esti la kadroj de la diskutoj. El inter la kandidatoj la plej multaj jam estigis ankaux interagan retpagxon.

 

ENHAVA KADRO DE LA DISKUTO

En la dauxro de la diskuto nun cxiuj membrosxtatoj kaj tusxitaj organizajxoj koncentras al tio, ke ili pritaktu kelkajn temojn, kiuj unuavice havas la intereson cxe la publiko. Tia iniciato estis ekzemple en Hispanio la konferenco pri la futuro de la strukturaj fundamentoj, aux cxe pluraj kandidatoj diskut-tago pri la disvastigo de EU. Dum la sveda prezidio la tasko estis la pretigo de la publika opinio kaj la unuopaj interesgrupoj, oni devis estigi strukturojn, kiuj ebligas en malferma formo la movon de informojn. El tio oni povas klarigi, ke la publiko ankoraux ne estas kapabla engagxigxi en la opiniosxangxon, kaj gxis nun pleje registaraj kaj parlamentaj rondoj igxis engagxigxintaj, ja ili havis konvenajn informojn kaj konojn por elformi konkretajn starpunktojn.

Pro cxio cxi la diskutoj sur malpli altaj niveloj ne montris tiajn travidajn planojn, kiujn – ekzemple – gvidantaj politikistoj de Germanio kaj Francio konceptis. Sed la celo ne estis tio. Estis plurfoje diritaj avertoj far de la membrosxtatoj kaj la unuaj instancoj, ke oni devas eviti, ke la diskuto malvastigxu nur al kelkaj determinitaj demandoj. Kvankam la nica deklaro pri la futuro de EU konkrete mencias kvar demandojn, en kiuj oni devos akiri solvon gxis la sekva interregistara konferenco, la destino de la nuna diskuto estas, ke eble sur cxiu nivelo konceptigxu la problemaj punktoj kaj la solvaj proponoj. Estas evidente, ke cxiu demando ne povos ricevi lokon en la tagordo de la interregistara konferenco, tamen la regionaj, naciaj kaj uniaj resumaj starpunktoj donos eblon por tio, ke konturigxu la plej gravaj opinioj kaj solvendaj problemoj.

 

PRITRAKTENDAJ DEMANDOJ EN LA PREPARA FAZO

P r e p a r o  d e  l a  i n t e r r e g i s t a r a  k o n f e r e n c o

Koncerne la kvar demandojn, donitajn en la nica deklaro, kaj ankaux en la kazo de la ceteraj akceptitaj demandoj estos bone estigi tian korporacion, kiu konkrete vortumos la proponojn, per tio preparante la interregistaran konferencon. Kvankam la konsento koncerne tiun cxi demandon ankoraux ne ekzistas, kelkaj solvo-proponoj jam nun konturigxas, kiuj versxajne cxe la fina decido estos gravaj. Oni povas imagi pleje tri alternativojn:

 

La plej simpla solvo, ke en la prepara fazo en tauxga tempo aligxas grupo konsistantaj el registaraj reprezentantoj. Tiu grupo ebligus la transiron inter la malformala diskuto kaj la interregistara konferenco. Avantagxo estas de tiu cxi solvo, ke la registaroj kaj la naciaj parlamentoj povus ekkunlabori jam en la frua etapo de la preparo, kaj tiel ili facile povus elformi sian pritaktan starpunkton. La kontrauxantoj diras, ke tia grupo ne povus reprezenti oportune la vastan procezon, disvolvigxantan sur tuteuxropa-nivelo. Laux ili, pro tio la aligxo de registar-nivela grupo estas imagebla nur en la malfrua etapo de la prepara fazo.

Alia eblo estas estigo de iaspeca “Konsilantaro de Sagxuloj”. La plej granda avantagxo de tiu cxi ideo, ke pro la malalta nombro de la partoprenantoj gxi povus agadi pli flekseble, per siaj ideoj kaj iniciatoj gxi povus dauxre instigi la diskuton. Sed kontraux tiu solvo estas argumento, ke estigo de tia korporacio ne konvenus al la spirito de la tuta procezo, kiu supozas tutsocian opiniosxangxon, aligante cxiujn nivelojn de la socio.

Laux la gxis nunaj eldirajxoj sxajnas, ke la tria solvo ricevas la plej altan apogon. Gxi proponas estigon de korporacio, similan al la Konvento, prilaborinta la Cxarton de Fundamentaj Rajtoj, kvankam la propono emfazas, ke ne nepre oni devus kopii ties strukturon. En la konvento ricevus lokon kaj la uniaj institucioj, kaj la reprezentantoj de la membrosxtataj registaroj kaj parlamentoj. Oni povas imagi ekkunlaboron de aliaj interesgrupoj. El la proponoj en cxi tiu temas pri la plej vasta korporacio, do gxi povus kontentigi la pretendon de kritikantoj pri tio, ke tia grupo prezentu tiajn solvo-proponojn, kiuj konvene reprezentas la diskuton kaj la preparan procezon. Tamen, ankoraux ne estas ellaborita suficxe multaj demandoj rilate al la konvent-karaktera korporacio, kio probable kauxzos ardajn disputojn. Oni devos arangxi la regulojn pri la ekkunlaboro de la kandidatoj, pri la funkciado, pri la nombro kaj en gxi la proporcio de la institucioj, grupoj. Oni devos precizigi la demandon de la mandato. La Euxropa Parlamento proponis en decido la 31an de majo, ke por prepari la interregistaran konferencon oni estigu tian konvent-karakteran korporacion, kiu komencis sian funkciadon en 2002, kaj gxi havus cxirkaux unu jaron por ellabori siajn proponojn.

 

Krom la tri pli cxefaj ideoj eble ankoraux estas menciinda la iniciato de COSAC (konferenco de la Euxropa Parlamento kaj EU-integrigxaj komisioj de la naciaj parlamentoj), sed kiu ne havas tiel altan apogon, kiel la jam menciitaj. COSAC proponas, ke oni komisiu gxin pri la preparo de la interregistara konferenco.

 

(En la fina parto de la originala artikolo ankoraux temas – en kelkaj frazoj – pri la ekkunlaboro de la kandidatoj, poste iom detale sekvas komparo de la germana starpunkto kun tiu de la franca.

Pri la komenco de la diskuto oni povas informigxi cxe:

www.europa.eu.int/futurum )

 

(El la hungara tradukis Laszlo Gados)