Renkonto Stanzani-Pagano kun Ministro Moratti (Radikaluloj)

RENKONTO STANZANI-PAGANO KUN MINISTRO MORATTI

 

La itala Ministro pri instruado Letizia Moratti, konklude de sia longa interparolo kun la prezidanto de TRP (Transnacia Radikala Partio) Sergio Stanziani kaj kun la generala segretario de ERA             ( Esperanto Radikala Asocio), konfirmis sian intereson por la libervola aligho de lernejaj institucioj kiuj partoprenos  la projekton de ERA pri eksperimentado de la internacia lingvo kaj sian pretecon alpreni konon  – post la itala prezidanteco de Europa Unio - pri la nivelo de interesigho de la europaj landoj, atentigante tuj pri tiu iniciato la europan Komisaron pri kulturo.

Ministro Moratti konigis, male, ke la itala registaro ne havas la eblecon kunvoki dum chi tiu jaro  la europan Konferencon pri lingvoj –kiel proponite de ERA- ankau konsidere de baldaua prezento de “Prilingva Plano” fare de Europa Komisiono.

 

 TRP-prezidanto Sergio Stanzani kaj ERA-sekretario Giorgio Pagano atentigis krome pri aliaj iniciatoj kaj precipe pri tiu pri “partnereco” por eksperimentado en italaj kaj aliaj europaj landoj de esperanto ekster studplanoj ankau kiel rimedo por plifaciligi la lernadon de fremdaj lingvoj. Tiu programo, kiu kuntrenas sendube pridebatindajn aspektojn, kiel ekzemple la nesufiche pritraktatan temon de  trejnado de instruistoj, evidentigis konkorde la necesan daurigon de interrilatado  precipe per  la jam de longe flegitaj kontaktoj inter ERA kaj la kompetentaj staboj de la Ministerio pri Instruado, unuavice Direkcio pri Internaciaj Rilatoj che kiu oni antauvidas  interparolo post kelkaj tagoj.

 

La originalo de chi tiu komuniko estas interkonsentita kun Ministro Moratti..