POR LA UNUA KONFERENCO PRI LINGVOJ EN EUROPO
Al lauvica Prezidanto de Europa-Unio, Hon. Silvio Berlusconi
Al lauvica Prezidanto de Konsilio de Ministroj pri Instruado, Letizia Moratti
Al Prezidanto de Europa Komisiono, Romano Prodi
Al Prezidanto de Europa Parlamento, Hon. Pat Cox
En majo 2004 la plivastigho de E.U. alportos pluajn 9 lingvojn kaj 75 milionojn da novaj civitanoj kun kiuj interkomunikadi, plialtigante ghis 20 la nombron de la oficialaj lingvoj de la Unio.
La problemo de lingva komunikado en la instituciaro kaj inter la europaj civitanoj atingas tial senprecedencan nivelon de komplekseco kaj graveco.
La institucioj de E.U. shajne emas alfronti la problemon de lingvoj kaj de lingva komunikado en Europo aparte: unuflanke protektisma asistado de iuj lingvoj, majoritataj au minoritataj, aliflanke politikistoj kaj funkciuloj ghuas lingvajn privilegiojn kaj do ekzistas la problemo de lingva interkomunikado inter la diversaj institucioj kaj fine, pere de la membro-Shtatoj, la interkomunikado inter institucioj kaj civitanoj. Kiel solvi la problemon de interkomunikado inter civitanoj oni lasas al hazardaj vivokazoj:
- civitano kiu vizitis nur la devigan lernejon ne povas lerni kontentige iun ajn fremdan lingvon kaj estas kondamnita al komunikado nur kun samnacianoj.
- civitano kiu elektis fremdan lingvon dum studjaroj ech post devigo povos komuniki, eventuale, nur kun parto de la pli ol 400-miliona loghantaro de la nova Europo.
En tia malkohera, hazarda kaj senregula situacio, Europ-Unio shajnas ankorau ne ekkonscii, ke, lau la lasta 'Atlaso de la endangheraj lingvoj', publikigita de Unesco en 2002, 60% el la europaj lingvoj jam nun estas estingighantaj, kaj ke tial la europa lingvo-problemo tute tre urgha.
Konsiderante, ke en la nunaj monatoj la Europaj institucioj reprilaboras, malantau fermitaj pordoj, siajn fundamentajn regulojn; ke la Europa Komisiono estas pretiganta agad-planon pri lingvo-plureco kaj lingvo-lernado; ke disvolvighas interkonsultado por prilabori novajn europajn programojn pri instruado ghenerala kaj faka kaj pri junularo kiuj, post 2006, anstatauos nunajn programojn Socrates, Tempus, Leonardo kaj Gioventù (junularo).
Ni petas, ke estu urghe kunvokata la unua 'Konferenco pri lingvoj en Europo', kiu politike, kaj kun partopreno de la organizoj de civitanoj interesitaj, alfrontu la problemojn koncernantajn europan lingvan komunikadon:
1. Ekzamenante la nunan lingvo-politikon en la Institucioj de Europ-Unio, kiu riskas kaoson.
2. Alfrontante la gheneralan lingvo-politikon de la Unio, ekde lingvo-instruado en la lernejoj.
3. Sin pridemandante kiel, kaj post kiom da tempo, oni sukcesos ebligi senperan transnacian interkomunikadon de unuopaj civitanoj, sendepende de iliaj ekonomiaj eblecoj, agho au instruiteco.
--------------------
Inter lundo 2003-10-13, kiam la alvoko estas lanchita, kaj merkredo 2003-10-15, subskribis 34 Parlamentanoj, inter kiuj, krom chiuj radikaluloj (Emma Bonino, Marco Cappato, Gianfranco Dell'Alba, Benedetto Della Vedova, Olivier Dupuis, Marco Pannella, Maurizio Turco): Armando Cossutta (Grupo de europa maldekstro); Antonio Di Pietro (Europa partio de liberaluloj, demokratoj kaj reformuloj); Monica Frassoni, Kun-Prezidantino de la Verdul-grupo che Europa parlamento (Ep); Vincenzo Lavarra (Europa socialisma partio); Pasqualina Napoletano, Delegaci-estrino de Ds ('maldekstraj demokratuloj') en Ep; Guido Podestà, Vic-Prezidanto de Ep; Luciana Sbarbati (Europa partio de liberaluloj, demokratoj kaj reformuloj); Mariotto Segni (Unio por Europo de nacioj); Antonio Tajani, delegaciestro de Forza Italia ('Forton, Italio') che Ep.