La revo de nova Esperanto (Renato Corsetti)

Diskutiga temo


LA REVO DE NOVA ESPERANTO


Oni ree ekzamenas la debatatan realon de la lingvaj universalecoj
Starpunkto: la specifaj cerbaj funkcioj cxe la areo de Broca.

Renato Corsetti (*)______________________________________________

La gazetaro raportis pri la psikolingvistikaj esploroj faritaj cxe  "San Raffaele" en Milano kunlabore kun la Universitato de Hamburgo, el kio rezultus ke la gramatikaj reguloj originas el la cerba areo de Broca. Cxio cxi pravigas Chomsky-n, opiniianta ke la homa lingvajxo estas kunnaskita kaj ke ekzistas universala gramatiko de la lingvoj. La revo de Andrea Moro, unu el la cxefesploristoj, estus realigi novan esperanton.
La eksperimento de Moro cxe la Universitato "Vivo kaj Sano" de San Raffaele, Maria-Cristina Musso kaj du kolegoj de la Universitato en Hamburgo, Cornelius Weiller kaj Christian Buchel, vere gravas kaj tute aktualas, cxar gxi ensxovigxas en la fluon de eksperimentoj plenumataj per magneta resonanco, kiu ebligas malfermi fenestron sur la "mekanika" funkciado de la menso, kaj plie gxi ensxovigxas en la vastan debaton pri la realo aux mal-  de la hipotezoj pri Universala Gramatiko kaj gxia alireblo por lernanto de dua lingvo.
La fakto ke pri la fascinaj Chomsky-aj teorioj ecx nun sin okupadas la esplorantoj atestas la intereson trovi simplajn klarigojn, iamaniere "religiajn", por kompleksaj fenomenoj.
Do, Piattelli Palmarini, kiu praktike estis invitata de Moro, tuj kaptas la sxancon revigligi la plenan fluon de la Chomsky-aj hipotezoj, kiuj iam vere trovis malmultajn empiriajn konfirmojn fare de la psikolingvistika esploro. 
Sed, ni revenu al startpunkto: lerni fremdajn lingvojn estus tute afero de instinkto kaj ekzistus zono en nia cerbo, estranta la lernadon de lingvoj.
La dua aserto sxajnas al mi ne pridiskutata. La ekzisto de la areo de Broca kaj ties funkcioj estas faktoj delonge pruvitaj. Cxiam, kiam temas pri gramatikaj reguloj, ekfunkcias tiu areo. Cxi tion bone sciis Broca jam dum la deknauxa jarcento.
Male, sxajnas al mi diskutebla la unua aserto kaj gxia kolorario - Ekzistas universalaj reguloj por la lingvajxo kaj nur respektante tiujn, oni aktivigas la cerban areon de la reguloj, do, oni lernas lingvon. Eke, la tuta esploro pri la lingvistikaj universalecoj ecx nun ne kondukis al malmultaj bazaj gramatikaj reguloj nerefuteblaj kaj konstateblaj en cxiuj lingvoj, escepte de gxeneraligoj vere tro gxeneralaj.
Iuj el tiuj "reguloj", cititaj de Moro kaj Piattelli Palmarini, sxajnas cititaj gxuste por kontrauxdiri inter si. Ni memoru nur la principon - laux la artikolisto atribuebla al Moro kaj inter citiloj menciita - pri la ekzisto de "subjekto, verbo, la kongrueco de la artikoloj". Suficxas scipovi vicon de lingvoj aziaj aux amerikindianaj por trovi la malfacilan distingon inter subjektoj kaj verboj. La neekzisto de la kongrueco de la artikoloj troveblas ecx tre pli proksime.
Piattelli Palmarini mencias la "absurdan" regulon, laux la esploro, pri la triavica neado. Sed ne estas samgrade absurda la regulo de la dualoka verbo kutime uzata en la germana lingvo.
La fakto ke la revo de Moro estu kreo de iu nova esperanto, ne plu surtable kreita sed subtenata de fortika scienca framo kaj tre utila por la Interreto, klare evidentigas la miskomprenojn pri esperanto. La lingvo esperanto estis gxuste kreita cxetable, sed en plena respekto de la gramatikaj reguloj komunaj al multaj lingvoj hindeuxropaj kaj ne. Pruvas la "natureco"-n de esperanto la fakto ke dum jarcento gxi farigxis lingvo "tute nature" lernata kaj parolata en la tuta mondo.
Temas pri io tre malsama kompare kun la lingvajxoj de programado, pri kio eble oni pensas aludante Interreton.
Veras ke esperanto, kun facilaj kaj senesceptaj reguloj, estas rapide lernata, multe pli rapide ol aliaj lingvoj naturaj. Tio eblas - gxuste pro la rezultoj de tiu cxi eksperimento - pro la senobstakla funkciado de la areo de Broca, alivorte pro la homa kapablo interrelatigi faktojn kaj eltiri regulojn, kaj  ilin apliki al nova materialo: cxion cxi regula lingvo kia esperanto pli valorigas.
Cxiuj kiuj intencis interesigxi pri tiu temo kaj eksperimenti - ekde la usona pedagogiisto Thorndike komence de la pasinta jarcento - tion ekrimarkis kaj pritraktis.
Krome la kutimo rezonadi pri lingvoj pliigas la metalingvistikajn kapablojn de la lernantoj de esperanto kaj poste de aliaj lingvoj. Tion evidentigis laste la germana Universitato de Paderborn dum la sepdekaj jaroj . Sed ankaux pro tio ne estas supozenda kunnaskita fakto. Suficxas apliki la kutiman homan kapablon por solvi problemojn.
(*) Universitato "La Sapienza" Romo

_______________________________________
el LA STAMPA, Tuttoscienze, Torino 16.07.2003