Kelkaj konsideroj kaj proponoj pri la neceso de formulado de novaj strategiaj principoj por pli efika informado.
Antaŭ ĉio esti kredeblaj
La homoj ne konas aŭ miskonas esperanton. Inter la du kategorioj estas la eta grupo de la konantoj inter kiuj multaj faras sian eblon por diskonigi la projekton.
Tiuj kiuj tute ne konas esperanton ne havas iun juĝon nek antaŭjuĝon. Ili estas kiel papero blanka sur kiu dependas de ni kion skribi. Tiuj kiuj miskonas esperanton ricevis impreson malfavoran kiu jam enradikiĝis en siaj konvinkoj kaj kiun nun estas tre malfacile forigi. Pri nekono kaj miskono kulpas manko de vastskala diskonigado kaj klaraj principoj pri informado ellaboritaj de fakuloj helpataj de agentejoj pri merkatado. Estas tempo ke oni korektu la erarojn kaj ke la respondeculoj (kaj la aktivaj movadanoj) fariĝu pli atentaj kaj prudentaj.
Piron skribas : "se oni analizas la fortan kontraŭstaron, kiun esperanto estigis ekde ĝia apero, oni nepre konkludos ke esperantistoj mem ege fuŝis siajn celojn pro nekapablo prezenti la lingvon en maniero, kiu evitas forĵetemon". Tre pezaj vortoj kiuj ne povas ne pripensigi nin. . Tre tranĉa kaj severa rilate sinteno de movadanoj estas la pozicio de Giuseppe Castelli, inteligenta junulo kun ideoj, kiu preparis (verŝajne kun Sikosek kaj Stocker-ambaŭ kun klaraj vidoj senrevaj) dekalogon por informado en kiu li diras, krom ke oni ne skribu al ĵurnaloj kaj ne parolu publike se oni ne estas profesiulo aŭ aparte dotita, ke oni devas forlasi ideologiojn, politikon, defendon de lingvoj kaj etnoj ktp. Ĉu Giusppe kaj aliaj volas diri ke pri politiko okupiĝu politikistoj, pri lingvo-defendo lingvodefendantoj ? Kion do faru la movadanoj? Verŝajne-laŭ li- prezenti nur faktojn, ne opiniojn
Multaj el ni deklaras kontente ke ni havas ĉion por ĉiuj. Kaj tio iasence veras ĉar esperanto povas kontentigi multajn pensdirektojn kaj oni povas trovi personojn kun niaj samaj interesoj sed la sinteno evidente varbcela riskas montri nin kiel ĉarlatanojn en vendoplaco. Ni ne estas tro kredeblaj, fakte.
Antaŭnelonge mi estis frostigata de la vortoj de juna studento kiu, dum amika renkonto en picejo de norditala urbo kun esperantistoj, traktis sian patron, konvinkitan esperantiston, kaj, sekve ankaŭ nin, kiuj samideanas, kiel stultuloj ĉar ni kuraĝas elpensi la neelpenseblon por apogi nian lingvon, (ke la aviadiloj falas pro la angla, ke la diskriminacio por anglofonoj de naskiĝo okazas ne pro efikeco sed imperiismo ktp) kaj ke ni estas pretaj vendi nian animon por la fina venko.Mi sentis min ege frapita kaj klare komprenis ke la opinio de la studento estas vaste kunpartigita. Konklude: ĉu ne estus pli efike, respektante laulitere la dekalogon de Castelli, silenti pri niaj altaj idealoj kaj sanktaj bataloj ?
Aldo Grassini mem skribis antaŭnelonge en nia revuo ke ni havas la lingvon de paco por maldekstruloj kaj la defendo de lingvoj kaj kulturoj por dekstruloj sed ĉu ne estas tro naiva tiu pretendo? Kiun sukceson havas ni kiel pacamantoj ? Kaj kiel lingvodefendantoj ? Ĉu ni ricevas daŭre petojn por lecioni ĉe la senfinaj porpacaj asocioj ? Ĉu la asocioj Dante Alighieri, kiuj estas en ĉiuj urboj, invitas nin prelegi ?
La granda sukceso de informado en Chieti povus doni al ni kelkajn valorajn indikojn. Unue ke eblas enpenetri gazetaron per personaj kontaktoj kaj kvalitaj tekstoj, due ke per gazetaro oni atingas sukceson (en Chieti interesiĝo de la lernejaj autoritatoj al enkonduko de esperanto ktp), trie, la plej grava punkto lau mi rilate strategiaj gvidlinioj, mi estis preskau ĉiam citata de gazetaro kiel direktoro de Disvastigo au kunordinanto de lingvodefenda komitato Allarme lingua, preskau neniam kiel movadano. Tio estas mi estas pli kredebla kiel ĵurnalisto kaj kiel iniciantinto de Allarme lingua.
Por esti pli kredeblaj do kion povus konkrete fari la movado ?