Varbi pere de informado laŭ Disvastigo (gb)

VARBI  PERE  DE  INFORMADO LAŬ DISVASTIGO

                                     gazetara agentejo pri problemoj de komunikado

 

La mondo ne konas esperanton. Manko de profesia kaj vastskala informado. Kial agentejo. Informi ke ekzistas lingvo-problemo. Informi ke ni ekzistas: la lokigo de novajhoj. Pri la IJK de Strasburgo, pri UK de Zagrebo, UK en Goteborg, nun pri Pekino, Pasporta Servo, parlamentaj demandoj. Gazetaj revuadoj. La grava valoro de personaj kontaktoj. Specialaj agadoj: intervjuoj al gravuloj, italaj urbestroj, Allarme lingua, Esperanto sub Ombrelego

 

 La mondo ne konas Esperanton.                                                                                                                                              

Spite al pli ol 100jara ekzisto Esperanto, kiel lingvo kaj kiel valoro, estas nekonata au tute miskonata.                                                                                                                                                                                              La imago kiu disvastighis ne korespondas ghenerale al la efektiva konsisto kaj potencialo de la projekto Esperanto. Projekto, kiu signifas por ni antau chio propono al internaciaj instancoj de rimedo por defendo de lingvoj kaj kulturoj kaj, en la aplikado kaj uzo ekde ghia naskigho ghis hodiau, transnacia mondkoncepto kaj inklino al komprenemo.

 

La fakto estas ke la lingva problemo ne estas populara afero kaj ech kleraj personoj ghin subtaksas. Plurfoje Claude Piron substrekis ke la plimulto de intelektuloj, politikistoj, lingvistoj, jhurnalistoj  kaj aliaj personoj socie engaghitaj,  minimumigas lingvoproblemojn  kaj unue ne donas gravecon al lingva handikapo, kiel li nomas la kondichon de iu kiu ne posedas sufiche lingvon , kaj due  prezentas lingvojn ege pli facilaj ol ili reale estas.

 

Tamen la manko de atento al esperanto estas ghenerala. Ke ghi povas havi kelkajn difektojn chiuj povas facile aserti sed tute ignori au detrue fortranchi ghin, kiel ni plurfoje konstatis, precipe de opinifarantoj, ghi tute ne meritas. Al facilanimeco aldonighas do nekono au pli ofte miskono de la projekto.

 

Kulpas pluraj faktoroj inter kiuj manko de profesia kaj grandskala informado fare de la organizoj kiuj chiam lasis al unuopuloj ofte tro fervoraj la varbadon, kiu ofte vershajne rezultis tute kontrauefika sed, kiu, cetere, permesis al la lingvo disvastighi kaj pluvivi ghis hodiau. . Estas tamen tempo ke oni pripensu en kio oni eraris por eviti dangheran persiston . En apendico mi reprenos  chi tiun temon por prezenti kelkajn konsiderojn pri neceso de formulado de novaj strategiaj principoj por pli efika informado..

 

Malglatajhoj venas ankau de ekstere pro tute nova fenomeno, rezulto de neatendita informadika progreso t.e. bombardado de informoj kaj novajhoj kiuj tushas sembride chu la redaktejojn chu la ordinarajn homojn devigante ilin elimini chion kion oni ne rekonas  tuj utila. Miriadoj da mesaghoj en kiuj miksighas nedistingeble valorajhoj kaj fushajhoj en vivo chiam pli intensa. Char retposhto estas tiel facila kaj rapida, komunikado per ghi pligrandighas drame. Infanecaj uloj kaj gajnoavidaj entreprenoj akiras  per amasklikado la senton de chiopovo. Spamado regas. Tro intensa uzo de retposhto povas redukti la valoron de la mesagho kiun ghi dissendas lau Jonathan Whelan (e-mail@work). Tion ni povas konstati chiutage kun la mesaghoj de la diskutgrupoj multaj el kiuj forglitas neatentitaj. Oni antauvidas ke post kelkaj jaroj la kvanto de retposhtajhoj kiujn entreprenoj (kaj ankau ordinaraj homoj) ricevos estos tute netolerebla:

Necesas do pli atenta aliro kaj - antau chio-  personaj kontaktoj.

 

Kial agentejo

Ghuste por pli atenta aliro al gazetaro.

Por havi pli da shancoj esti akceptataj de la redaktejoj chefe kiel kolegoj.

Por esti konsiderataj pli fidindaj rilate respekton de kopirajto  char la agentejo havas respondecan direktoron kaj estas registrita che la tribunalo. Oni kutime opinias ke la redaktejoj atendas senpacience artikolojn ankau se enjhetitaj tra la fenestro de viglaj samideanoj, char la gazetoj bezonas chiam plenigi truojn. Tamen precipe artikoloj subskribitaj estas tre malfacile akceptataj de gazetoj se ili ne certighas pri la deveno. (La lokajn novajhojn mi sendas tamen per titolita leterpapero  de itala federacio kiel regiona delegato).

Por ne montrighi apartecaj au partiecaj kaj  por paroli pri esperanto ne nome de esperanto,t.e. de la aparato, sed de privata entrepreno, kiu havas sian mondkoncepton en kiu estas ankau esperanto sed antau chio volas informi pri problemoj de komunikado agante rapide kaj sen ligiloj.

La kondichoj por sukceso de presagentejo, tamen, estas , krom la necesaj entreprenemo kaj ioma profesieco de la gvidanto,  viglaj kunlaborantoj (sufichas  malmultaj sed aktivaj) kaj dauraj kontaktoj kun gazetaro. Dezirinda ankau matureco de la asocioj internaciaj kaj landaj kiuj ne konsideru la agentejon kiel konkurenca au ech malamika.

Mi opinias ke la venkanta nuntempa strategio estas tiu de plureco de subjektoj agantaj, subjektoj kiuj kunlaboru lojale kaj sen prevarikado lau la liberalaj principoj de reciproca respekto, kiuj estas la fundamentoj de demokrata evoluigho kaj civila progresso.

La nepre necesa unueco estas tiu de la celoj, al kiuj chiu strebu per propra vojo kaj rimedoj kunlabore unu kun la alia. Ju pli da subjektoj montrighas interesitaj al esperanto des pli bone por esperanto kaj nature ankau por la  chefaj asocioj kiuj sekve tiamaniere pligrandighas.

 

Informi ke ekzistas lingvo-problemo

La devizo de Disvastigo kiun oni tuj ekvidas enirate ghian retejon www.disvastigo.it estas “kompreni kaj komprenigi sin: rajto kaj devo de civilizo” kaj sekve la temaro centra estas  la lingvaj problemoj  -rajto je konservado kaj  evoluo de etnaj lingvoj, la europa lingvo-problemo, la diskriminacioj pro lingvo, defendo de lingvoj kaj kulturoj kaj simile. Se ni sukcesas diskonigi ke ekzistas lingvo-problemo ni trafas la chefan celon de nia agado ,tre proksiman al varbado.kaj, per absurdo, ech se ni neniam parolas pri esperanto sed akiras konfidon kaj konsideron de la legantoj ni, nur deklarante fine nin favoraj al esperanto, obtenas pli ol cent paroladoj.  Ni ne preterlasu la valoron de kredebleco, kiun lau mi ni esperantistoj tre malofte, pro pluraj eraroj, havas.

 

La informoj kiujn ni dissendis kaj la artikoloj tiutemaj kiujn ni disponigas al gazetoj estas  multaj (elshuteblaj el la retejo  jam 77 artikoloj je varia nivelo kaj longeco). El artikoloj publikigitaj lau mia kono  mi citas:

        Il Messaggero 10/6/02 Europa Komunumo punas civitanojn ne anglalingvajn

        Il Messaggero  14/7/02 Ne al diktaturo de angla lingvo de Mario D’Alessandro

        La Cronaca 18/5/02 Denunco de presagentejo Disvastigo pri lingua diskriminacio: en Europo  tro multe da angla.

        Il Tempo 14/5/02  En Europo tro da angla  de Antonello Antonelli

        La Cronaca 4///02 Intervjuo al esperantisto Giorgio Bronzetti

        Il Tempo 17/6/02 La itala ? Relanchighas en…kuirejo

        Il Tempo 27/3/03 Milito, kultura esploro pri la neapogo al Usono de Antonelli

        La Cronaca 23/3/03 kun foto : Superregado angla-usona kaj altrudo de la angla

       L’Opinione 16/5/01 Chu ni estas certaj ke la angla helpas europan Union ? de Andrea Chiti-Batelli

       Abruzzopress 16/5/02 La angla provokas akrajn maljustajhojn en Europa Komunumo

       Il Tempo 29/3(02 Esperanto, kiu granda pasio !

       Avvenire 6/9/01 Chi tiu esperanto shajnas esti la china de Claude Piron

       Il Tempo 10/6/02 La “krucmilito” kontrau la angla  atingas Europon

       Il Tempo 5/1/03 Esperanto en lernejoj de Chieti de Antonelli

       Abruzzopress 30/12/02 Kultura premio asignita pro esperanto

       La Cronaca  16/1/03 Senbaza amerikismo en RAI 3 de Renato Corsetti

Kaj aliaj

 

Kelkaj titoloj de informoj dissenditaj per Disvastigo

la rajto vivi itale

la lingvaj monstroj

ghisdatigho de esperanto

27° int.junulara festivalo

la angla pli forta por Irako ?

vojaghi per P.S.

hospitalo de Oderzo spertas la malbenon de Babelo

junularo en Parlamento pri morgaua Europo

rekomendoj de Mannheim

lingvaj diskriminacioj en europaj organizoj

lingva barbarigho

internacia simpozio pri lingvoplanado

europa lingvo: utopio au neceso ?

tutmondighi savante nian animon ?

malfacilajhoj kun la angla ?

Europo malpermesas la italan al terkulturistoj kaj agraristoj

Italo gvidas mondan esperanton

Mesic che U.K. de E

Brian Cowan pri E

protesto de ministroj por Eksterlandaj Af. De Germanio kaj Francio

Business Week pri angla lingvo

la dubo de Herald Tribune

hodiau en Europo kiel en Quebek antau 30 jaroj

denunco al europa mediatoro Jakob Söderman

la mise en place des monopoles du savoir

ktp ktp ktp

 

Informi ke ni ekzistas

 Kiel  manpleno da homoj per senchesa movighado donas la impreson esti pli fortaj kaj multnombraj, ni multighu movighante per  regulaj informoj.

Ne necesas diri ke kiam okazas rimarkindaj eventoj pri esperanto estas la redaktejoj mem kiuj zorgas pri aperigado de artikoloj kaj ni povas nur plivastigi tion. Ekzemple, okaze de la publikigo de la konkludoj favoraj al  instruado de esperanto en elementaj lernejoj de la “Komisiono pri lingvo internacia (tielnomita esperanto)”,  aperis pluraj tutpaghaj artikoloj sur la chefaj gazetoj de la lando.

Pri ne tiel gravaj eventoj ni devas kontentighi pri variaj novajhoj, veraj au pli ofte duonveraj, almenau vershajnaj.

La ideo pri Disvastigo venis al mi ghuste kiam mi sendis al oficejo de Informagiovani (urba informejo por gejunuloj) la informon pri invito de esperantistoj kuracistoj de Ivanovo. En la montrofenestro de la oficejo en la centro de la urbo estis klare videbla anonco : “IVANOVO INVITAS-tre bona shanco por kuracistoj kiuj konas esperanton (au intencas ghin lerni). La esperanto.klubo de kuracistoj de Ivanovo (Rusujo) invitas kuracistojn kaj studentojn pri medicino de aliaj landoj praktiki medicinon en la urbaj hospitaloj kiel  gastoj”. Do, la mesagho tute ne volis komuniki la shancon praktiki gaste medicinon en Rusujo sed la mesagho volis simple informi ke ekzistas kuracistoj kiuj konas esperanton..

Alia chiujare ege varbcele utiligebla informo, precipe por junularaj organizoj, estas la anonco de  lingvo-kursoj de Somera Esperanto-Tendaro de Lanchov. CHeĥa Respubliko. Lingvoj per malmulte da mono (lastjare 7 ) en belega loko inter arbaroj de Moravio, apud vilagho Lanchov proksime de austra landlimo che digolago kun strando kaj boatoj je dispono, kursoj de lingvoj esperanto,angla,germana,franca kaj rusa kun tre lertaj instruistoj. Loghado iom sparta en kabanoj sed kun 5 abundaj manghoj tage ktp

 

La “lokigo” de novajhoj

Paroli pri U.K. en italaj gazetoj estas iom malfacile, ech pli malfacile en la lokaj. Tamen se ni igas iamaniere loka la nelokan informon tio eblos. Ni jam antau du jaroj alvokis al kunlaboro la italajn agemajn samideanojn per slogano “10 minutojn monate por lanchi esperanton”. La lokaj perantoj de Disvastigo (au la lokaj esperanto-grupoj) devis, au pli bone devus char la proceduro estas chiam valida , kontakti la lokajn gazetojn kaj sendi al ili sur titolita papero  chiumonate la informojn nur lokigante ilin per shangho de kelkaj detaloj kiel la nomo de la urbo.

Nur kelkaj aktivis tamen ekzemple aperis anonco pri la IJK de Strasburgo en:

      L’Aquila  La Cronaca : Junuloj al Strasburgo

           “          Il Tempo   

           “           Il Centro                “       “

      Teramo      Il Tempo :La esperantistoj de Teramo ktp

           “          Il Centro    : Al kunveno de Strasburgo

       Pescara    Il Tempo   Invito al junularo de Abruzzo partopreni al internacia kongreso de Strasburgo. Plurlingvismo en Europo.

       Chieti     Cronaca : Ankau Chieti partoprenos….

                 Abruzzopress : Esperantistoj de Abruzzo al kunveno de S.

 

 CHi tiuj informoj ne estis direktataj al juna esperanto-popolo kiu ne ekzistis en Abruzzo sed informi ke en la mondo ekzistas junaj esperantistoj kiuj kunvenas . Iu interesso vekighis tamen ankau en abruzzi kiu kuraghigis nib daurigi en nia vojo.

 En aliaj regionoj:

      Massa   Il Tirreno       CHiuj al Strasburgo nome de esperanto

      Firenze La Nazione     Esperanto en Strasburgo

    Rovigo    Il Gazzettino   Al Strasburgo por paroli pri plurlingvismo

 

Pri U.K. en Zagrebo

 Il Tempo : 10 abruzanoj al monda kongreso de e.

Aliaj artikoloj en Il Messaggero, La Cronaca, Il Centro kaj Abruzzopress

 

Pri U.K. en Goteborg

Mi informis jam en januaro la lokan gazetaron ke la esperanto-grupo organizas vojaghon al U.K. kaj aperis pluraj artikoloj. Unu el ili mi sendis ankau al diskutgrupo itala kaj al  grupo Reago kun la  invito komenci utiligi Goteborg por informi :

 

“ESPERANTISTI A GOTEBORG” estas la granda titolo de la artikolo kiu anoncis en loka gazeto la organizadon de bela vojagho al Goteborg kun interesaj haltoj fare de la esperanto-grupo de Chieti kvankam nur mi kaj mia edzino fakte intencis partopreni.

 Mi komencis utiligi tre frue Goteborg por informi ke ni ekzistas. Mi invitis same agi la aliajn italajn kaj  eksterlandajn grupojn sed ,kvankam oni diris “bona ideo” neniu reagis fakte ghis kiam Marko Linns lasttempe, iom brue, iniciatis vastskale la utiligadon de la U.K., mi esperas kun granda sukceso.. Tiaj chenartikoloj povus esti centoj kaj centoj kaj  internacie miloj kaj miloj.. Lau mi ne gravas se oni iom fanfaronas dirante ekz. ke oni aranghas fabelan vojaghon char se iu kontaktos vin por aligho vi povas diri ke la alighoj ne estas sufichaj por realigado au sekve de atingita sukceso vi povas decidi vere organizi la vojaghon! Tamen chiuj kiuj legis scias ke la esperantistoj organizas belan vojaghon al grava kongreso, au pli simple ke ili ekzistas ( vera celo de la informo).

 

Mi ne povas kontroli chiujn lokajn gazetojn (kaj des pli neeble kontroli chu niaj informoj aperas che la nacia gazetaro-ni nun sendas al pli ol 1.500 titoloj) kaj certe maltrafas multajn artikolojn, tamen la frua informo de januaro pri Gotenburgo aperis almenau en:

                                        Il Tempo : Esperantistoj en Goteborg

                                        Il Messaggero: Esperanto. La grupo de Chieti movighas al Svedujo

                                        L’Amico del Popolo : Esperantistoj al Svedujo

                                        La Cronaca  : Ankau de Chieti al monda kongreso

Sed la informo aperis certe ankau en  Il Centro kaj Abruzzopress. Lasttempe  ni denove informis pri U.K. kaj la artikoloj  estis almenau  7 en Chieti kaj 2 en Recanati...

 

 

Nun pri Pekino: kial ne komenci jam nun veki la intereson de legantoj per titoloj kiel “ Ankau de Napolo vagono al Pekino por la kongreso de esperanto” (tute simple en la titolo char al legantaro ne interesas ke estas la 89° kaj ke ekzistas la Universala Asocio-iom ridinda nomo). “La kongreso komenchighas jam semajnon antaue en Moskvo kie  kolektighos trajnoj alvenanantaj de tuta Europo por formi longan kongresantan vagonaron “ ktp ktp ( kaj kial ne aranghi vere ion nerutinan ? ) Pensu pri kiu granda efiko povas havi la novajho!!

La informo-anonco devus esti daure ripetata (sen troigo de la startlokoj de la trajnoj- en chiu lando oni virtuale fiksu ilin precize) kun indiko de info-punktoj.

 

 Ideale estus utiligi plene, ne nur kiel informo, la U.K-on. Por lanchi kaj progresigi la movadon ofertante gustumadon de esperanto el la vivo, nature sen altaj kotizoj por la scivolemuloj, kiuj povus partopreni kelkajn aranghojn lauvice.La rimedo lau mi estus pli celtrafa kaj malpli melankolia ol  la kampanjo Membro membron, kiu shajnas esti la lasta alvoko de asocio en agonio.

 

 

 

Pri Pasporta Servo

Il Messaggero : Gastigado-Esperanto, 15 punktoj por gastigado en la regiono, 7 en la urbo

La Cronaca : Pasporta Servo-japana esperantisto vizitas Chieti (kun foto)

        “            CHiam pli vasta la reto de P.S.

Il Tempo : Turismo. Esperanto- rekordo en gastigado

    “          : Esperanto:kontaktpunkto

Amico del Popolo :Chieti- novaj punktoj por gastigado

Il Resto del Carlino : Esperantistoj akceptitaj en Recanati

La Gazzetta di Mantova :La punktoj por gastigado en Mantova

Raccontare Recanati : Malkovri la mondon per esperanto

 

Pri parlamentaj demandoj

Ni devas tushi alian  grandan okazon, kiun ni havis por aperigi artikolojn: la parlamentaj demandoj kvankam la laboro chikampe estas ege pli peza ol la programo “10 minutojn” sed indas diri kelkajn vortojn. Disvastigo interesighis pri la parlamentaj demandoj ne por politika agado sed por informa agado. Mi proponis sukcese al senatano de mia urbo parlamentan demandon pri lingva diskriminacio kiun li tuj prezentis kaj sekve ni havis:

               Il Messaggero : Parlamenta demando de AN

               Il Secolo d’Italia : Angla lingvo: parlamenta demando de AN

               La Cronaca   : parlamenta demando de Senatano Zappacosta

               Il Tempo (nacia) :Ribelo kontrau la angla alvenas al Parlamento

               Il Tempo (loka) : preskau same

               Abruzzopress :  Sen Zappacosta kontrau lingvaj diskriminacioj

               DestraSenato.it : Europa Komisiono: Zappacosta :”Ne al lingvaj diskriminacioj favore al anglofonoj lau naskigho

               Agentejo ASTRA : parlamenta demando al ministro Buttiglione

                    “             “          demando de senatano Zappacosta

              Preskomuniko de Senato : demando de senatano Zappacosta pri lingva diskriminacio

              Preskomuniko de gazetara servo de AN : Ne al lingvaj diskriminacioj

              Komuniko de Senato : Demando por skriba respondo al Ministro de Europa Politiko 

Preskau en chiuj komunikoj kaj artikoloj estas citita la batalo de esperantistoj kontrau lingvaj diskriminacioj kaj kontrau la ekologia katastrofo minacata de superregado  de la angla.

 Mi ne povis flegi pro urghajhoj la aliajn politikajn kontaktojn kiujn mi prenis sed disvastigis pere de Nova Sento kaj de diskutgrupoj alvokon por kunlabori en la iniciato indikante kion fari (nome de esperanto-grupo, de Disvastigo, de Allarme lingua, lauplache)  kaj klarigante ke deputitoj tre facile akceptas nian proponon char  ni donas al ili la okazon  montrighi per demando pri lingva diskriminacio kaj estas ili kiuj devas danki nin, ne ni ilin. Kaj tiam ni povas eluzi plene la okazon por paroligi la gazetaron pri ni. Tre strange neniu volis profiti je la  shanco  kaj ech kun interveno de komisiono de I.E.F. nenio okazis en informado.

 

Ekscepte de la parlamentaj demandoj kiuj postulas pli da engaghigo, se oni vere sekvus la programon “10 minutojn monate”, kiel oni povas konstati, la apero de artikoloj estus plurmila chiumonate de senriprochaj mesaghoj kiuj ne provokas melankoliajn komentojn de opiniistoj kaj ne entenas  bombastajn sendiskutajn asertojn de misiistoj kaj atakojn kontrau  usona imperiismo en kiuj trasformighas kelkfoje niaj artikoloj pliakrigitaj de jhurnalistoj kiuj ne amas la anglan.

 

Eblas ankau igi je ghenerala intereso lokan informon. Ekzemple, kiam S.ino Ackermann el Triesto lecionis che la Int.Lernejo pri turismo de Bydgoszcz pri sia regiono (Friuli-Venezia Giulia) ni publikigis la informon dirante che la fino ke la aparteco de la okazajho estis ke la lecionoj estis en lingvo esperanto, do ghenerala intereso, kuriozajho. Same kiam en Aaalen oni transdonis la premion Fame pro verko ekumena ni titolis: Al ekumena verko la chijara premio Fame, aldonante  poste  ke la autoroj verkis la kolekton de liturgiaj kantoj kaj preghoj en la internacia lingvo esperanto.

 

Ke ni ekzistas do ni diras, krom per la rutinaj preskomunikoj de la grupo pri kiuj ni ne parolu char memkompreneblaj, per informoj pri kunvenoj, seminarioj kaj okazajhoj variaj, informoj el periodajhoj en esperanto kun indiko de la fonto (ekzemple el Monato, revuo en esperanto) ktp  kaj Pasporta Servo. Sekvas novajhoj kiuj ne rilatas rekte esperanton sed la jhurnalistoj mem ghin implikas kiel miaj protestleteroj kontrau lingva barbarigho pro la skribo “Realigo de novaj LAYOUT” en shtata palaco, artikoloj de jhurnalisto kiu partoprenas manifestaciojn kun la verda flago sur la shultroj , mian inviton  “Ni achetu nur itale!”ktp.

 

 

 

 

Gazetaraj revuadoj

Inter la informoj dissenditaj estas ankau la gazetaraj revuadoj  pri lingva-politiko, europa lingvo-problemo kaj lingvaj problemoj ghenerale, kiujn ni prezentis precipe kunlabore kun David Ferguson kaj kiujn ni baldau reprenos. CHirilate ni serchas kunlaborantojn kiuj sendu al ni chiun duan monaton la artikolojn pri la temo en la chefaj europaj lingvoj prefere resumitajn kaj kun ligiloj. Interesaj ankau revuadoj el orienteuropo kies lingvoj estas ghenerale ne konataj en Italio. Ni povas dissendi mallongajn resumojn en la itala tradukante el esperanto char ni ne konas lingvojn kiel la hungaran, la polan, la chekan, kroatan,slovenan kaj lingvojn de baltaj landoj kaj se la gazetoj volas la plenan artikolon ni postulos pagon de la traduko. Tiamaniere ni kompensos la laboron de la kunlaborantoj.

 

 

La rimedoj

 

Informiloj : ni dissendas  Disvastigo-n (ordinaran) al chiuj periodajhoj kaj kategorioj interesitaj

                                          DIS-Espresso pri lingva politiko kaj precipe pri la debato pri la lingva         

                                          problemo en Europa Unio –nur al plej gravaj gazetoj kaj interesitoj

                                          DIS-Internet pri la reto en esperanto kaj CD-Rom- nur al informadikaj               

                                          Revuoj – La bulteno, kiu devas ankorau aperi, havas grandan perspektivon.  

                                          Kontakto kun la plej konata informatika revuo, Il Mio Computer produktis dufoje publikigon de artikolo kaj CD-Rom kun la kurso de esperanto de Pereira (entute 310.000 ekzempleroj !!)

 

Adresaroj   periodajhoj : ch 1.600 adresoj . Ankau listoj de adresoj de deputitoj, senatanoj, informagiovani, Unesco ktp

 

Periodajhoj  kolekto de chiuj periodajhoj eldonitaj

 

Programoj por dissendi : Outlook Express, sed ni provas Worldcast, Mail Bomber kaj Group Mail Free

 

Dosieroj kun artikoloj aperintaj en gravaj gazetoj italaj kaj eksterlandaj por montri al redakcioj

 

Retejo  www.disvastigo.it kun vigla juna prizorganto Nicola Ruggiero kiu promesis ne lasi ghin neghisdatigita

 

Artikoloj  Disvastigo disponigas artikolojn elshuteblajn de sia retejo kaj artikolojn- opinio-artikolojn kaj intervjuojn- tute novajn ofertatajn per telefono.

 

Legha pozicio

Disvastigo estas registrita che la Tribunalo de Chieti kun n.ro 1/2002 kiel montrighas en Listaro de Presagentejoj en Italio 2003 eldonita de  Presidenza del Consiglio- Dipartimento per l’Informazione e l’Editoria (CHefministreco-Departemento por informado kaj eldorado).

 

Grupo Kontaktoj

Kontaktoj estas la plej grava agado por enpenetri gazetaron sed ni ankorau, spite de multaj pezaj penadoj, ne sukcesas organizi la grupon kiu alprenu tiun taskon

Inter la chefaj konsiloj donitaj de German Pirlot, grava rolanto en gazetara agado, ni legas : “Gravegas personaj rilatoj kun jhurnalistoj”. Tio konfirmighas per granda kvanto de artikoloj publikigitaj en mia regiono de jhurnalistoj kun kiuj, post pluraj kontaktoj , kreighis personaj rilatoj bazitaj sur respekto kaj aprobo de la celoj de Disvastigo. Sed la nepra neceso de kontaktoj, almenau telefonaj por prezento de la agentejo, venas de la jam supre diritaj ne ghusta taksado de la lingva problemo kaj de propono esperanto kaj de la amasegoj da mesaghoj ricevataj de redakcioj.

.Gravan helpon povus doni al nia informa entrepreno la agado de la Komunikadcentro de Bruselo, kiu aktivas kontakte kun la plej koncentrita komunumo de jhurnalistoj en Europo, al kiuj ghi povus rekte oferti la informojn por malfermi la pordojn de gazetaro al nia oferto. Fakte la centro devus esti chefe kontaktpunkto de la movado kun la europaj institucioj kaj precipe gazetaro.  CHu artikolo, pensita eble en la angla, anstatau esti tradukita  en esperanto kaj de esperanto al la greka, ekzemple, kaj donata de grekoj al greka gazetaro, kun multaj penadoj por kontaktoj ktp, ne povus esti rekte liverata en la angla mem al greka benko-kunulo en la gazetaraj centroj ? Almenau por helpi la landajn informservojn  akiri bonajn rilatojn kun gazetaro. Sed certe temas pri najvajho char la realo estas ege pli komplika.

 

Kion diri

Plejbone estus viziti redakciojn montrante dosieron kun la chefaj artikoloj kaj dokumentoj kiujn ni havas sed plej ofte ni uzas telefonon kaj, prezentante la agentejon, informas ke ni okupighas pri:

                       -problemoj de komunikado

                       -disvolvigho de la debato pri europa lingvo

                       -rajto al konservado kaj evoluo de etnaj lingvoj

                       -defendo de lingvoj kaj kulturoj ghenerale kaj specife pere de adopto de planlingvo flanke de E.U.

                        -lingvaj diskriminacioj

                        -vivo de esperanto-komunumo: kunvenoj, kursoj kaj variaj eventoj

                        -kultura ekologio, lingva demokratio, demokrata komunikado ktp ktp

-ke la abono estas tute senpaga

-ke ni respektas la retan etikon kaj chesigas tuj sendadon kiam petataj

-ke ni disponigas artikolojn (nun 77) elshuteblajn de la retejo kaj aliajn tute ne aperintajn livereblajn retposhte

-ke ni sekvas pere de niaj korespondantoj la politikajn eventojn de Europa Komisiono pri la lingvaj demandoj

-ke sekve de niaj atentigoj pri lingvaj diskriminacioj en europaj organismoj ekestis demandoj che itala parlamento

-ke la retejoj, serchmotoroj kaj retanoj kiuj uzas la Internacian Lingvon plinombrighas chiutage

-ke ni ricevas chiutage petojn de junuloj kiuj volas lerni esperanton rete

         Se la alporolato montras scivolemon pri esperanto:

-la lingvo estas plene vivanta chu kiel lingvo skribita (literaturo ktp) chu kiel lingvo parolata (chjutagaj renkontoj, eventoj ktp).  GHi ekzistas jam de pli ol 100 jaroj spite de la mondmilitoj kaj malpermesoj kaj disvastighis chie.

-kiel dua lingvo ghia disvastigo ne dependas de lingvaj kvalitoj sed de politika volo

-post Internet la lingvo akiris pliviglighon kaj nun vivas veran renesancon konstateblan de chiam pli multnombraj petoj por aligho al retaj kursoj

-post la membrigho de la novaj 10 landoj al E.U. komuniko farighos pri drama sed  pliighos la shancoj  por esperanto char en la novaj landoj esperanto estas sufiche konata

-la ekzisto de esperanto estas vera unika fenomeno en la historio de homaro char estas la unua fojo ke lingvo lanchita de homo disvastighis en la tuta mondo kaj farighis lingvo vivanta por milionoj da homoj

-ni bone konsciighas pri graveco de la angla kaj pri neceso por junularo ghin lerni, kvankam la tempo (10.000 horojn) bezonata  limigas la eblecojn ghin ellerni

-ni scias ke lau studoj de pedagogiaj institutoj tiuj kiuj studis esperanton lernas pli facile la anglan kaj posedas lingvon kiu povas havigi amikojn en la tuta mondo kaj kiu povus farighi la Internacia Lingvo

-

Specialaj agadoj                       

 

Intervjuoj kaj opinio-artikoloj

La subtenantoj de la projekto E ne partoprenas la debaton pri la europa lingvo-problemo char gazetaro ne malfermas facile al ili la pordon. Tio ghustas sed, amara konstato, la pordoj estas fermitaj precipe char ni ne prezentas interesajn ghisdatajn artikolojn kiuj enighu en aktualaj debatoj aperintaj en gazetaro. La italaj opiniistoj ,malprudente incititaj de naivaj leteretoj, esprimis sin chiuj malfavore al nia tezo. Nia oferto do devas esti altkvalita. . Kiam aperis en la plej grava itala tagjhurnalo artikolo de germana verkisto Peter Schneider “Mi germano elektas la anglan: ghi helpas Europon” mi sukcesis akiri kontakton en la redakcio pretan peri la akcepton de artikolo rebata de germano (char mi petis la tekston originalan por germanaj amikoj-mi diris iom fanfarone sed ne tro) sperta en la interlingvistika kampo kiu povus interveni. Sed kvankam mi turnis min, helpata de gravulo kiel Renato, al chiuj kolumnoj de la movado mi ricevis nur simplan letereton de Rudolf Fischer.  Aliajn fojojn, ekzemple kiam Selten prelegis en Milana universitato, mi trovis la gazeton sed ne la artikolon, kvankam oni promesis al mi ghin skribi.

 

Ni volis iam starigi altnivelan teamon por tuja interveno en gazetaro post artikoloj  pri la lingva problemo konsistantan el kvalifikitaj interlingvistikoj kiuj sin proponu pretaj klarigi nian pensdirekton  en gazetaraj debatoj. Tamen okaze de artikolo de La Repubblica  mi intervenigis chu Corsetti chu Piron kun tre sagacaj leteroj kaj kun kvalifikantaj titoloj (universitataj profesoroj) sed la opiniisto nur respondis private al Renato “bela ideo sed utopia!”. 

                                                 Tiam  ni decidis pretigi konsistajn kaj klerajn artikolojn por oferti al gazetaro per personaj kontaktoj kun la vidpunkto de elstaraj reprezentantoj de nia komunumo (au chiukaze apogantoj de nia tezo) lau propra fako (politiko, psikologio, pedagogio, lingvistiko ktp). Nun ni disponas je kelkaj intervjuoj inter kiuj tre valora memintervjuo de Claude Piron, kiu tre bone kaptis la  signifon de la agado kaj skribis tekston adapteblan al cirkonstancoj. Alia intervjuo estas tiu al politologo Chiti-Batelli kiun mi mem faris tre rapide kiel eksperimento. Mi telefonis al li kun mia propono. Post dek minutoj !!! mi ricevis per fakso manskribitajn notojn  kun chefaj trajtoj de lia penso kaj resendoj al skriboj kiujn mi jam havis. Mi skribis la intervjuon ankau kun miaj konsideroj kiujn mi atribuis al li. Alia telefonado: chio en ordo.

                La unuan solidan rezulton de tiu agado ni obtenis antau kelkaj tagoj kun la apero en grava itala gazeto de scienca artikolo de Renato Corsetti. Aperis artikolo pri nova malkovro fare de universitatoj de Hamburgo kaj Milano en la kampo de psikolingvistiko, kiu ebligus, lau la artikolisto, la kreadon de lingvo por monda komuniko. Mi informighis pri la teksto kaj la autoroj kaj serchis kiu povus skribi ion tuj por interveni  kaj  Profesoro garlaschelli el nia teamo kontaktis jhurnaliston kaj finfine aperis en La Stampa de Torino “La revo pri nova esperanto” de Renato . Mi samtempe preparis demandojn por intervjui la chefan autoron de la esploro por havi artikolon akcepteblan de chiuj gravaj revuoj sed la lingvisto sin deklaris nekompetenta pri miaj demandoj.

 

Tamen la intervjuoj disponeblaj estas malmultaj kaj intertempe  ankorau aliaj  temoj  estas enfokusitaj de gazetaro kiuj postulus nian intervenon :

Jam listo de demandoj proponitaj estas preta kaj konsultebla La cheestantoj povas aldoni proponojn kaj indiki nomojn de intervjuotoj kun indiko de profesio kaj adreso.

 

La artikolojn kiujn ni aranghos ni ofertos telefone al chefaj gazetoj, precipe al tiuj kiujn ni jam kontaktis, kaj ilin poste, se ne eldonataj, disvastigos al miloj da gazetoj kaj individuoj kiuj povas esti interesitaj (politikistoj, lingvistoj ktp) kaj aldonos al kolekto de artikoloj disponeblaj che nia retejo. Krome ni preparos dosieron (Niaj vochoj pri la europa lingvo-problemo) kiun ni prezentos al Francesco Sabatini, prezidanto de Accademia della Crusca. Se ni havos sufichan energion kaj tempon ni tiam invitos la plej gravajn  intervjuitojn kaj Sabatini mem al debatkunveno che Universitato de Chieti dum kiu oni povus organizi ankau eksperimenton pri utiligo de esperanto kiel pontlingvo en debato pri ekonomiaj kaj politikaj temoj.

La programo meritas  nian atenton kaj povas vere finfine akirigi al ni pozicion en la gazetara debato kaj tio signifus en la publika opinio. Kunlaboro nepre necesa.

 

Italaj Urbestroj

Mi intervjuis  la urbestron de mia urbo kaj la longan tekston pri la konversacio nun havas gazeto kiu ghin aperigos tuj kiam estos sufiche da loko. La urbestro estis tre kontenta kaj dankis min plurfoje. La titolo estas: Nicola Cucullo (kiel nomighas la urbestro) pri la diskriminacio kaj alio t.e.: kadukigho de la itala, misuzo de la angla fare de butikoj sed ankau de la SHtato, la lingvo-problemo, perspektivoj pri esperanto en la mondo kaj en la urbo kaj kulturaj lokaj problemoj. S.ino Ackermann en Triesto havis la ideon fari la samon en aliaj urboj kaj krome kolekti la intervjuojn por aperigo brosure kun titolo :” La italaj urbestroj fronte al europa lingvo-problemo”

 

Allarme lingua                                                                                                                                   La Komitato por defendo de lingvoj kaj kulturoj, kunligita kun Disvastigo,  Allarme lingua 

estas instrumento por kunigi personojn sentemajn al kadukigho de lingvoj kaj kulturoj  pro  invado de la angla. La vidpunkto de la komitato estas ke chiuj rimedoj kiujn oni povas adopti, kvankam kun iagrada utileco, estas nur paliativoj se oni ne subtenas firme la rajton pri konservado kaj evoluigo de la etnaj lingvoj kaj adopton por internaciaj rilatoj de neutrala lingvo , kiel esperanto,  en kiu chiuj trovas ion de propra kulturo. Ni nun konstruas retejon  per kiu ricevi alighojn kaj kontribuojn kaj en kiu afishi interalie tekstojn de la nova lingvajho plenplena de anglismoj kompare de malnovaj tekstoj kaj proponante, memore al Bruno Migliorini, vortojn kaj esprimojn pli taugajn al klareco kaj stilo.

Grandan spacon ni donos en la retejo (kaj en specialaj publikaj aranghoj) al literaturaj produktoj de la plej konataj lingvoj en la originalo.

La komitato prenis diversajn iniciatojn pri kiuj gazetaro raportis inter kiuj kampanjo “Ni achetu nur itale”, denunco al europa mediatoro pri ekskludo de la itala en programo SAPARD kun la landoj de orienteuropo kaj mi ricevis de la skabeno pri instruado de Komunumo de Chieti prestighan trofeon pri kulturo pro mia engaghigo en defendo de la itala  kaj studo de esperanto. Estonata ebla iniciato estas kampanjo kontrau neklareco de leghoj kaj reguloj de la SHtato. Ni opinias ke la komitato, kiu jam ricevis alighojn el pluraj londopartoj kaj intencas kunlabori kun aliaj similaj lingvodefendaj asocioj italaj kaj eksterlandaj povas ege helpi al nia movado char ghi tushas problemojn tre sentatajn kaj parolas pri esperanto ne nome  de esperanto-organizo.

La komitato distingighas de aliaj similaj  asocioj ghuste pro tio ke ghi estas malfermita al chiuj kaj ne nur al akademianoj kaj intelektuloj.

 

 

Esperanto sub Ombrelego

Lastjare mi pensis ke ni povus profiti de la strandoj plenplenaj de amasoj por informi pri esperanto kaj lanchis  mesaghon:

 


Eta ideo pri somera disvastiga agado de Esperanto.

Baldau amaso da turistoj plenigos italajn strandojn kaj plaghojn. Inter tiu amaso certe trovighos
 personoj kiuj volonte utiligus iom da  tempo por
lerni ion novan. Aliflanke turismaj  entreprenoj serchas chiam ideojn por
plirichigi siajn programojn. Kial ne profiti por diskonigi esperanton kaj
gajni monon ? Ktp

 

Sekve de la mesagho mi ricevis multajn  kuraghigojn el diversaj landoj. Rapida esploro che funkciuloj kaj entreprenistoj en turisma sektoro trovis konsenton. Tamen necesus trovi entrepreniston au formi laborkomitaton de volontuloj kiuj okupighu aktive pri ghi . CHu nudelfabriko mondfama De Cecco (che kies urbeto eble oni  aranghos venontjaran IJF)  ?. Au chu UEA povas surpreni al si la organizon ghis realigo ?

 

 Jen kelkaj aliaj konsideroj:

-         la plej vasta amasagado por informado pri esperanto

-         informiloj plurlingvaj pri la europaj esperanto-asocioj disdonataj surstrande

-         la instruistoj povas gajni ankau per personaj konversaciaj lecionoj en propra lingvo (brush up your languages)

-         la kursoperantoj kontaktas la komunumojn, la turismajn entreprenojn kiuj pagas por la iniciato, presigas  afishojn kaj faldfoliojn, disponigas ejon kaj akceptas la alighojn. La kursoperantoj zorgas pri loghado de la instruistoj kaj helpas ilin

-         la iniciato estas antau chio informa kaj disvastiga. Oni havas la eblecon senpage informi pri esperanto pere de afishoj kaj flugfolioj kaj lautparoliloj milionojn da turistoj el  tuta Europo se la afero estas organizata grandskale

       -   oni devas aranghi la projekton grandskale se oni volas havi konsiderindajn tusheblajn rezultojn            kaj volas kuntreni grandajn organizojn. La konsilo “oni komencu pomalgrande, pashon post pasho” ne entuziasmigas.

-         se la afero sukcesus multaj studentoj povus iom gajni  dumsomere por elteni sin dum la resto de la jaro

-         eble oni bezonus modelon de kurso kun jenaj karakteroj: esti tauga por lernantoj plurlingvaj

(Cseh-metodistoj estas tre malmultaj), esti simpla sed tauga por doni panoramon pri la lingvo, pri ghia logika strukturo, kiu stimulu al plia hejma lernado post ferioj, facile uzebla de simplaj instruantoj ne fakaj

-eble oni povus instrui en la angla- (if you speak English you can easily learn the international language Esperanto)

 

Pri “reago”

Kelkaj vortoj pri reaga agado al gazetaro. Mi ne scias kiom da tempo rabas tiu agado kaj chu la reagoj aperas kelkfoje en gazetoj au restas en la grupo kiel ekzercado au narcisisma parado sed al la agado partoprenas ofte vere kleraj kaj talentaj personoj kies reagojn oni plezure legas .

Al kelkaj artikoloj aperintaj en mia urbo respondis chiam unu au du listanoj sendante gratulojn al jhurnalistoj kiuj tre aprezis tion. CHiuokaze temas pri laudinda agado kaj en kelkaj kazoj nepre necesa char se gazeto asertas ion kontrauan al nia mondkoncepto kaj projekto ni devas defendi nin per rebato ech se ne certas la publikigo kaj ech se la gazeto havas chiam la lastan vorton.

Nepre evitinda kontraue estas daura bombardado de gazetaro per amassendado de cirkuleroj de kiuj al la gazetoj ne estas permesite malalighi. Tiu sinteno lau mi estas malkorekta kaj riskoplena.

Tamen kelkaj ghin praktikas sendante chiam la saman tekston al pluraj gazetoj sen celo de reago sed de provoko.

Disvastigo klopodas reagi al artikoloj per aliaj artikoloj kleraj kaj altkvalitaj, tuj sendataj kaj apogataj de kontaktagado, kiuj aperu en la paghoj pri kulturo au politiko. Postulo tre naiva kaj pretendema vershajne sed se ni vere strebas engaghe per kvalitaj artikoloj kaj lertaj kontaktoj sukceso ne mankos al ni. Ni ne povas konduti la tutan vivon almozpetante che  flankaj pordoj.

 

Giorgio Bronzetti