Trasiberia Esperanto-Vagonaro (gb)

Trasiberia Esperanto-Vagonaro

 La propono de Disvastigo:

 semajnon antau la UK en Pekino kolektighos en Moskvo  la vagonoj venantaj de chiuj landoj de Europo kaj startos la  Trasiberia Esperanto-Vagonaro kun vojaghanta antaukongreso kaj –vera alloga novajho- internacia lernejo de esperanto kun specialistoj de rektmetoda instruado dum la veturado, kun longaj haltoj en fabelaj lokoj kiel Ulan Bator kaj festaj akceptoj de la enloghantoj.

 

La programo ne estas tute nerealigebla se oni serioze okupighas pri ghi per kunlaboro precipe de rusa kaj china asocioj- ech sen la interveno de movadaj gravuloj , cetere ne chiam  viglaj kaj entreprenemaj. La ideo povus altiri ankau la intereson de iu grava turisma entrepreno kiu lanchus la proponon kaj disvastigus ghin kapilare per siaj agentejoj.

Ne mankus sloganoj kiel simple:” Eksterordinara travivagho : Lernu esperanton veturante al Pekino”-.”Partoprenu la mondan kongreson de esperanto lernante la lingvon dumvojaghe” kaj simile.

 

Se UEA kaj la tuta movado volas eliri el grizeco kaj renovigi siajn fortojn malfermu la pordon al la mondo per chi tiu ununura shanco. Por la trasiberiaj lernantoj senpaga  partopreno en la kongreso (ech se nur kelkajn aranghojn lauvice) kaj laueble gastigado che pekinaj familioj.

 

Chio chi povas resti nur revo sed ankau kiel revo oni povas eluzi la ideon por informi  per novajhoj  kiuj povas veki la intereson de la legantoj kaj antau chio de jhurnalistoj. Sufiche da tempo ni havas: komencante nun anonci la iniciaton  ghis venonta somero  eblas informi pri ni grandan parton de la homaro.

La direktoro: Giorgio Bronzetti