En 2050 ni ĉiuj parolos la anglan  (FOCUS)

2050 : ni ĉiuj parolos la anglan

Eltiraĵo el la artikolo:

Historio volas tion: en 50 jaroj en oficejoj, fabrikoj kaj lernejoj oni uzos nur la anglan.

Ĝi estas la oficiala lingvo por 85% de la internaciaj organizoj. Preskaŭ 650 milionoj da personoj

parolas ĝin, miliardo ĝin lernas aŭ lernis. Nun spertuloj ne havas jam dubojn: en 2050 la angla estos parolata de almenaŭ la duono de tutmonda loĝantaro. La antaŭvidoj por Italujo ne malsamas. Sociologo Sabino Acquaviva deklaras:” Europa Unio bezonas unikan lingvon kaj tiu  povas  esti nur la angla. Dum la daŭro de la tempo ĝi anstataŭos la italan kaj la aliajn naciajn lingvojn”.

 

Marcelo Casartelli esprimis siajn zorgojn al redakcio de Focus kaj ricevis jenan respondon :

 

Ŝajnas neeviteble ke en 2050 en Eŭropo en ĉiuj laborlokoj oni parolos la anglan. Tio ne signifas ke la itala kaj la aliaj eŭropaj lingvoj malaperos sed ke ili estos parolataj plejparte ĉe familio.

 

FOCUS - itala eldono –n.117 julio 2002