LA ESTONTA EŬROPA UNIO
de Dario Fertilio
En la lingva matĉo, la itala direktiĝas al A-klaso
Startas la konkurso por eniri la grupon de kvin «ĉefaj» lingvoj
Aŭ nun aŭ neniam plu. En 2003 oni decidos pri la eŭropa destino de la itala. Ekde la dua semestro, kiam nia lando laŭvice prezidos la Eŭropan Union, prezentiĝos por ni sur arĝenta plado la okazo de esencaj decidoj pri estontaj komunaj reguloj, inkluzive la rolon por nia lingvo.
Espereble aperos speco de manlibro por eviti pereon en la lingva babelo: rimarkinde urĝa decido, ĉar la eblaj kombinacioj inter la oficialaj lingvoj atingis la respektindan nombron de 420.
Vera kaoso, kun interplektado de iaj dana-litova aŭ slovena-portugala lingvoj kaj perspektivo de nehaltigebla ŝveliĝo al estona-malta kaj kimra-luksemburga, kun sekvaj groteskaj rezultoj tre taŭgaj por senbridigi la superrealajn emojn de Benigni aŭ Woody Allen.
Surfone elstaras plenrajte la itala ambicio ricevi pli da konsidero ĝuste tie kie estas la decidopovo, nome alirante la «A-klasa»-n rondon de la kvin aŭ ses pli disvastiĝintaj laborlingvoj. Ĉi-koncerne ĉefrolas nia lingva orgojlo, lastatempe stimulita de kuraĝigaj informoj, nome ke pro la nombro de studentoj vizitantaj eksterlandajn kulturinstitutojn ni okupas la kvinan mondan lokon; kaj ke 80mil studentoj vizitas la italajn lernejojn de Nord-Ameriko.
Restas tamen la problemo de lingva superregado, nun jam tutplaneda, fare de la usonangla: ia diktaturo kapabla formeti dialektnivele ĉiujn aliajn idiomojn. Aŭ, laŭ alia opinio, ĉu la angla superregado fine plifavoros ĝuste nin italojn, tiel ke senprobleme ni flankos francojn, germanojn, hispanojn, ĉiuj kunigitaj en nia duaranga rolo?
Ĉar jam komenciĝis la ludado, valoras la penon rememori kelkajn aspektojn de la dokumento aprobita fare de federacio de la eŭropaj lingvoinstitutoj, kiun ĉi- paĝe menciis la prezidanto de “Accademia della Crusca”.
Ĝi estas la frukto de plurisma elekto, kiu celas valorigi la variecon de la eŭropaj idiomoj: baldaŭ oni prezentos ĝin al Prezidanto Ciampi, sed nepre nia registaro devos ĝin subteni (espereble) ĉe taŭgaj lokoj.
Estas antaŭvidata plano por favorigi ĉiujn en la regado de la «norma» idiomo, kun integriĝo de la enmigrantoj; kaj ankaŭ deviga enmeto en ĉiujn lernejojn de tria lingvo, krom la gepatra kaj la angla.
Alia propono kapablus revolucii la lingvan panoramon de niaj stratoj kaj placoj, de la reklamafiŝoj aŭ la lumpaneloj en stacidomoj same en flughavenoj: oni proponis, ke estu deviga, almenaŭ por la mallongaj skribaĵoj, laŭvola uzado de minimume sep komunumaj idiomoj, krom la loka.
Enestas eĉ pliaj rekomendoj, ekz. plifortigo de la klasikaj studoj, por valorigi la helenajn kaj latinajn radikojn de pluraj vortoj, igante ilin pli rekoneblaj por la eŭropanoj; pliigo de la lernejaj interŝanĝoj; starigo de konstanta konsilio de la diversaj «akademioj»; firma akcepto ke “plenrajte la enmigrintoj konservu sian originan lingvon”.
Tiaj estu la decidaj elektoj de kultura politiko, kiuj devas celi plian disvastigon de ĉiuj lingvoj, kun espero ke, pli aŭ malpli frue, la eŭropa civitano je la fino estu kapabla kompreni, eĉ se ne paroli, la plimulton el la idiomoj parolataj en la EU.
Ĉu neebla tasko? Eble. Sed en la nova Eŭropa Ĉarto, skizonta la bildon de nia estonto, ankaŭ Italio devas kontribui per skribado de unu ĉapitro.
Etapoj de decida jaro
• la 19-an de decembro 2002
Seminario de ministro Moratti pri «posedo» de la itala Lingvo
• januaro 2003
Kadre de la lerneja projekto de Quirinale, renkontiĝo pri la itala lingvo konfidata al la prezidanto de “Accademia della Crusca”
• februaro 2003
Internacia kunveno en Florenco: «Itala lingvo kaj sciencoj» ĉe ”Accademia della Crusca”
• julio 2003
Laŭvice itala Prezidanteco de la Eŭropa Konsilio
• oktobro 2003
Tria semajno de la itala lingvo tra la mondo, en 100 urboj de la kvin kontinentoj
• januaro 2004
Dek novaj oficialaj lingvoj en la EU, sume 21
Corriere della Sera Dic.2002