HISTORIA EVENTO POR ITALOJ, SED BUROKRATARO NE DEVAS VENKI
Ĉu niaj politikistoj kapablos imponi?
de Francesco Sabatini – Prezidanto de “Accademia della Crusca”
Antaŭ du semajnoj, ĉe Universitato “Bocconi” en Milano, okaze de prezentado de la libro “Prospettive linguistiche della nuova Europa" [Lingvaj perspektivoj de nova Eŭropo] (Egea, 2002), oni pritraktis pri la itala kiel “utileca lingvo”, nome pri ĝia kapablo plenumi praktikajn taskojn eĉ ekster niaj limoj. Fakte, la ŝancoj de nia lingvo, krom ties bona utiligado enlanda, ege dependos ankaŭ de la loko, kiun ĝi okupos inter la lingvoj de Eŭropa Unio kaj ne plu nur kiel “kultura lingvo”.
Komenciĝas por ni nova kaj pli vasta “lingva problemo”, kies centra kerno, kiu tamen implikas ĉiujn aliajn lingvojn, estas la jena: certe EU necesas iumaniere simpligi kaj unuigi sian sistemon pri lingva komunikado, sed ĝi devas samtempe nepre protekti ĉiujn nacilingvojn, agnoskitajn kiel esenca kaj unuaranga iloj por la materia kaj kultura vivo de la respektivaj loĝantaroj.
Nepras decida ekonomio pri la lingvaj streboj, kompreneble, fare de la institucioj, kiuj regas tiun ĉi grandan familion de popoloj. Jam nun, la debatoj kaj komisionlaboroj postulas grandan nombron da interpretistoj kaj tradukistoj por ke la paroladoj rekte transiru de unu lingvo al alia (de ĉiu lingvo al ĉiuj aliaj). La kostoj absolute tro altas, plie malfacilas por ĉiu lando produkti tiom da perantoj tiel kvalifikitaj.
La problemo ege komplikiĝos sekve de la aliĝo, jam nun decidita, de aliaj Landoj kaj aliaj Lingvoj. Prezentiĝas pluraj solvoj, ĉiu kun propra kosto, morala aŭ materiala.
Tuj refuzante la ipotezon de artefarita lingvo (aŭ de la Latina), oni povas postuli, ke ĉiuj partoprenantoj utiligu persone ununuran lingvon inter la vivantaj: eĉ elektante la anglan, jam bone disvastigitan, kaj eĉ nekonsiderante la problemon de la formala privilegio al ĝi donata, oni devas agnoski ke la denaskaj parolantoj ĉiam profitus kompare al la aliaj, pli aŭ malpli preparitaj. Anstataŭ tiu ĉi elekto, pli bone kaj pli juste estus utiligo de tiu ununura Lingvo kiel “ponto-lingvo”. Tiun mastrumus ege kompetentaj interpretistoi kaj tradukistoj, kiuj kovrus la “Iro kaj Reiro”-n nur de la nacia lingvo al tiu lingvo-ponto. Plua paŝo estus establigo de pluraj ponto-lingvoj (ekzemple kvin el dudek): tiamaniere la privilegio estus pli distribuata; sed eble pli malagrable por la lingvoj flankenmetitaj el tiu rolo.
La itala, parolata de pli ol 56 milionoj da loĝantoj kaj lingvo de unu el la landoj fondintaj la Union, sufiĉe disvastigata ekster la landlimoj, bone povus aspiri al la rolo de unu (supozeble) el la kvin ponto-lingvoj.
Ĉu tiun batalon kapablos elteni niaj eŭropolitikistoj kaj diplomatoj, kiuj en estinteco tre malmulte priatentis tiun ĉi temon? Al la batalonto, ni garantias plenan apogon. Sed, precipe, ĉu ĝustas kaj eblas trudi, fakte, al la plimulto de la lingvoj de Eŭrop-unio la kondiĉon de lingvoj de klaso B? La plej justa solvo povus esti tiu de la ununura pontolingvo: pli valoros la lando kun la pli bona teamo de lingvaj perantoj. Eble taŭgas por Italio tion subteni, antaux ol postkuri Francion, Hispanion, Germanion. Eble ĝi ricevus la konsenton de ĉiuj aliaj Landoj. Restas tamen alia konsidero, tute ne marĝena, pri la postefiko de tiuj ĉi elektoj en lerneja kampo. Per starigo de lingvogrupo de klaso A, en la lernejaj sistemoj de la Eŭrop-uniaj landoj – kie jam la angla prioritatas kaj (ni estu realismaj) neformoveblas – la dua fremda deviga lingvo (sed en Britio volus limiĝi je unu!), preskaŭ ĉiam estus elektita el tiu grupo. La “burokrata” privilegio ekzistanta en la multaj organizoj, rapide influus ja sur la ĝeneralan situacion. Do, kontraŭ la enkonduko de eksplicitaj hierarkioj konkordaj deklaris sin la plej reprezentaj lingvistikaj naciaj institucioj de la Eŭrop-uniaj Landoj (por Italio “Accademia della Crusca” kaj “Opera del vocabolario italiano”), kiuj kuniĝis en “Euxropa federacio de la naciaj lingvistikaj institucioj”, fondita en Bruselo en 2002. La baza dokumento, inspiranta la Federacion, estis pretigita en Mannheim kaj kompletigita kaj lanĉita en Florenco dum oktobro 2001. Ĝi nomiĝas “Rekomendoj de Mannheim-Florenco”. La dek indikoj en ĝi entenataj, eldiras la plej taŭgajn kriteriojn por disvastigi pli liberan kaj spontanean plurlingvismon inter eŭropaj civitanoj. Tiu ĉi dokumento baldaŭ prezentiĝos ankaŭ al nia Respublika Prezidanto, preskaŭ por prepari la agadon de Italio, kiel titolulo de la Prezidanteco de Eŭropa Konsilio, dum la venonta jaro.
Kiel fundamento de tiu ĉi agado ni dezirus ke estu la eldiro de la germana Harald Weinrich, granda Majstro de nuntempa lingvistiko: “Eŭropo estas la kontinento de nia planedo, kiu pli ol aliaj konsistas el logoso”: de Penso ellaborita kaj disvastigita el kaj en la diversaj lingvoj. tia estas Eŭropo aŭ ne estas Eŭropo.
TrVI
CORRIERE DELLA SERA, 17/12/2002