En la vasta salono de urba teatro de Chieti, Italio; resonis, la lastan sabaton la 14an de decembro, voĉo kun vortoj en la internacia lingvo Esperanto: “ Mi kore dankas la skabenon de la Urbo Chieti S.inon Paola Simonelli, kiu volis premii min pro mia engaĝigo por defendo de lingvoj kaj kulturoj pere de internacia lingvo Esperanto”

Kultura premio asignita pro Esperanto

En la vasta salono de urba teatro de Chieti, Italio; resonis, la lastan sabaton la 14an de decembro, voĉo kun vortoj en la internacia lingvo Esperanto: “ Mi kore dankas la skabenon de la Urbo Chieti S.inon Paola Simonelli, kiu volis premii min pro mia engaĝigo por defendo de lingvoj kaj kulturoj pere de internacia lingvo Esperanto”. Sekvis traduko de la premiito, kiu ricevis arĝentan trofeon asignitan de Urbo Chieti al personoj kiuj aparte distingiĝis en kultura kampo kaj transdonatan de la Prezidanto de Accademia della Crusca , la plej prestiĝa lingvodefenda itala institucio, Prof. Francesco Sabatini. La premiito estas Giorgio Bronzetti, konata kiel iniciatinto de presagentejo Disvastigo kaj lanĉinto de “Allarme lingua”, komitato por defendo de lingvoj kaj kulturoj.

La linio de tiu komitato, kiu diferenĉiĝas pro tio de aliaj lingvodefendaj asocioj, estas ke ĉiuj klopodoj kaj rimedoj kiujn oni povas-kaj devas- adopti , kaj la amo mem kaj respekto al la itala (Prof. Sabatini dum la ceremonio plurfoje alvokis al amo kaj respekto al la itala) estas nur paliativoj se oni ne subtenas firme la rajton pri konservado kaj evoluigo de la etnaj lingvoj kaj adopton por internaciaj rilatoj de neutrala lingvo, ne detrua, simpla en lernado, kia estas Esperanto, kiu estas kiel la indoeuropea rekonstruita, en kiu ĉiu trovas ion de propra kulturo. Tion kaptis la okazon substreki Giorgio Bronzetti al Profesoro Sabatini, kiu dum la ceremonio plurfoje alvokis al amo al la itala.