En la artikolo de la 19a de marto en “Corriere della sera”, sub la titolo “La diplomatia bombo”, Piero Ostellino mencias “New York Times”, kiu skribis “Usono troviĝas en vojkruciĝo, ne tiom pro la iraka krizo kiom pro difino de sia rolo en la mondo post la malvarma milito”

Superegado usonangla kaj altrudo de la angla



Politikaj komentistoj de ĉiuj gazetoj skizas, post ultimato al Saddam, plurajn eblajn scenejojn en Mez-Oriento, kie la atakantoj ne haltus en Bagdado kaj pluirus al Teherano, por poste ĝustigi la kontojn kun Norda Koreo, en egemonia pliintensiĝo kun celo krei solidan « pax americana » ( usona paco), ordon bazitan sur milita potenco kun sekve pli forta angla-usona superregado inkluzive el vidpunkto lingva.



Tiu ĉi hipotezo metus UNO-n, kiu estis plene ignorata dum punaj kampanjoj kontraŭ « kanajlaj ŝtatoj , antaŭ alternativo aŭ malfondiĝi aŭ reprezenti (ni ne diru antagonisme) la ne anglosaksan mondon. Jen la punkto. Tiuj ĉi kampanjoj kontraŭ kanajloj, por liberigi subprematojn aŭ por petrolo unuflanke, kaj por paco kaj armonia kunvivado aliflanke akompane de laŭta reklamo en la tuta mondo, kaŝas la veran kialon pri kontrastoj en UNO: kontestadon de anglo-saksa monda superregado, kaj antaŭmetadon de ŝtata utilo fare de kelkaj landoj, unue de Chirac-a Francio.



En la artikolo de la 19a de marto en “Corriere della sera”, sub la titolo “La diplomatia bombo”, Piero Ostellino mencias “New York Times”, kiu skribis “Usono troviĝas en vojkruciĝo, ne tiom pro la iraka krizo kiom pro difino de sia rolo en la mondo post la malvarma milito”, kaj Washington Post, kiu skribis “Francio kaj Rusio transformis klopodojn de UNO por elimini la irakajn amas-detruajn armilojn en debaton pri Usono kaj ĝia gvida pozicio” por pravigi sian tezon ke “la iraka krizo, do, estas nur momento – kvankam grava – en la kreiga procezo de nova internacia ordo, kies ombro jam projekciiĝas preter ĉi tiu krizo.”.

La fakto ke en Francio la pripacaj flagoj ne aperas ĉe balkonoj kaj fenestroj, kiel informas la ĉefartikolisto de Corriere , montras ke plejparto de francoj perceptas la nunan registaran konduton kiel plifortiĝo de Francio fronte al Usono kaj ke je unua loko troviĝas la nacia utilo. Same oni povus diri pri aliaj landoj, kiel Germanio, kun perspektivo laŭ lingva vidpunkto, malpli grava sed ne tro, ke tiu ĉi tendenco reduktu la angla-usonan superregadon, gvidu al pli atentaj konsideroj pri altrudo de la angla lingvo kaj ke oni perceptu pli klare la postulon de demokratio en komunikado.

La “angla” de la slogano de la tri “i” de Berlusconi (inglese,impresa (entrepreno) kaj internet) povus fariĝi “lingvoj”, lingvoj de landoj al ni pli proksimaj kiel Francio kaj Germanio, aŭ eĉ de Arabaj Landoj, laŭ ekzemplo de Emma Bonino, kaj esperanto por monda komunikado.

Giorgio Bronzetti DISVASTIGO



Traduko de la artikolo de La Cronaca 23/03/03