Dek jaroj post la falo de la fera kurteno, dum tutmondigho alportas grandegajn ekonomiajn profitojn al anglalingvaj landoj, la lingva egaleco estas chiam pli bezonata. Tamen Italio ech ne komencas kalkuli la veran ekonomian perdon pro la superegado de la angla en la plej diversaj kampoj kiel amaskomunikiloj, scienca esploro, edukado kaj internacia komerco.

Pri lingva egaleco

Dek jaroj post la falo de la fera kurteno, dum tutmondigho alportas grandegajn ekonomiajn profitojn al anglalingvaj landoj, la lingva egaleco estas chiam pli bezonata. Tamen Italio ech ne komencas kalkuli la veran ekonomian perdon pro la superegado de la angla en la plej diversaj kampoj kiel amaskomunikiloj, scienca esploro, edukado kaj internacia komerco.

Che Ente Nazionale per l'Aviazione Civile, la direktoroj nun decidas kiu gajnos ghis 2 065 828 euran-kontrakton por instrui la angla al dungitoj. Iel ni chiuj italoj pagos - plej vershajne al usona au brita firmao - por ke italaj oficistoj pli bone parolos la lingvon de la plej richaj kaj potencoj landoj de la mondo. Nesurprize, do, la usona komercservo indikas ke Italio estas ege profitdona merkato por anglalingvaj "instruproduktoj". "Malpli ol 10 elcentoj de italaj komercistoj kapablas komuniki en la angla," [It has been estimated that only about 10% of Italians have a sufficient command of the English language to be able to use it in business transactions.] informas la merkatuma raporto pri Italio de la usona servo.

Ankau italaj gepatroj malavare donas. Dank' al ilia mono, chiujare pli ol 100 000 italaj junuloj faras mallongajn anglalingvajn kursojn en Britio. Pliaj XX italaj studentoj vizitis britajn au usonajn universitatojn chefe por perfektigi la anglan. Kompreneble, la statistikoj de la brita kaj usona komercservoj ne rakontas la spertojn da miloj da malpli pagipovaj italoj kiuj purigas telerojn en restauraciejoj au plenumigas aliajn bazajn taskojn kun la espero iel plibonigi ilian scipovon de la angla antau ol serchi laborpostenon en Italio. Pro tio, lau la komercservo, italoj estas multe pli pretaj pagi por la angla, elspezante jare pli ol miliardajn eurojn. Foje estas la itala registaro, foje privataj firmaoj, kiuj kontribuas al la 15-granda servo-eksporto de Usono al Italio.

Spite al la evidenta kosto de la angla al neanglalingvaj landoj, paroli pri lingva egaleco estas malfacila afero. Europaj politikistoj ankorau uzas militan lingvajhon kiam ili parolas pri la "batalo por la itala" au la "kontrau-atako de la franca" en Bruselo. Samtempe kaj senghene politikistoj, parolante la "grandajn" lingvojn, akceptas ke la sveda, portugala au nederlanda ne plu estos oficialaj lingvoj en diversaj europaj kampoj. Tamen neniam estas pli bezonata - ankau por la suferanta itala lingvo - lingva politiko sur bazo de la egaleco de chiuj lingvoj kaj ties parolantoj. Neniam estis pli bezonata konkreta agado de civitanoj kaj politikistoj en la sento de lingva solidareco. Bedaurinde, en chiuj aliaj partoj de la mondoj, hodiau regas la konkurenco de tiuj indivuoj kiuj pli bone scipovas la anglan ol aliaj, kiuj "nur" scipovas aliajn "negravajn" lingvojn.

Pro lingva malegaleco tra la mondo, unu lingvo formortas chiuj du semajne. Se ne estas shangho en la lingva politiko, pli ol 90 elcentoj da la mondaj lingvoj ne plu estos parolataj post cent jaroj. En Europo, ekonomia integrigho devigas milionojn de europanoj pagi por lerni au plibonigi ilian scipovon de la angla. Samtempe, la plej bone pagataj postenoj che europaj organizoj kaj internaciaj firmaoj estas chiam pli ofte rizervataj al homoj kiuj denaske au perfekte parolas la anglan. Internaciaj italaj firmaoj preferas tiujn kiuj studas en anglalingvaj lernejoj kaj universitatoj al italoj, kaj pro tio preskau tute perfekte regas la anglan, al tiuj kiuj nur bone parolas la anglan. Pro tio, ech en la plej malgrandaj urboj de Italio, firmaoj kiel Wall Street Institute, XXX kaj XXX povas gajni milionajn eurojn de homoj, kiuj volas lerni la lingvon de la plej forta lando de la mondo, Usono.

Sur la tereno de la kulturo, scienco kaj tekniko, la angla tiom premas ke nun videblas rapida shangho ech de la plej bazaj vortaroj de niaj lingvoj. La scelta di "I care"come motto del congresso DS con la presunzione di lanciare un messaggio da tutti comprensibile si aggiunge al "question time" di Violante alla Camera, al "morning news" della RAI, alla legge sulla "privacy" e all'infinita serie di termini inglesi introdotti dai politici nella vita pubblica italiana. En Francio, oni parolas pri "emails", "weekend", kaj ne "courriel" au "fin de semaine". En Germanio, la junuloj estas "cool", kaj certe ne "lässig". Ili pensas ke la angla estas "in" male kiel la germana kiu estas "out". Tia kultura superregado - kaj ne temas pri "intershangho" evidentighas el la fakto ke la angla preskau tute ne plu integrigas vortojn el aliaj lingvoj, ech la tielnomataj "grandaj" kulturlingvoj kiel la itala, hispana, germana au franca.

La uzado de anglaj vortoj en la italaj au aliaj europaj lingvoj ne nur estas ghena por lingvaj puristoj. Ghi estas fidinda indiko de la grado de lingva malegaleco en la plej diversaj kampoj. Pro la tielnomata Bologna-proceso de universitata integrigho, ekzemple, anglalingvaj kursoj rapide estas enkondukataj, nun en la malvarmaj nordeuropaj landoj, sed poste ankau en Italio. Por ekscii kio okazos post dek jaroj che sunaj italaj universitatoj, sufichas rigardi norden. En Svedio, tiom superregas la angla en la scienca kampo, ke 90 elcentoj de la postgradaj tesoj estas skribataj angle che "svedlingvaj" universitatoj. Je teknika tereno, "malgravaj" lingvoj kiel la sveda au la itala suferos plian gravan baton far de Europa Komisiono. Ghi provas akceptigi "Proponon por Europa Patento" sekve de kiu italaj firmaoj pagos ghis 3000 eurojn pli ol usonaj kaj britaj firmaoj por fari patenton angle. Kaj kiom da italaj firmaoj pagos ankorau pli por havi itallingvan kopion de la angla originalo?

La diskriminacio far de Europa Komisiono de chiuj aliaj lingvoj ol la angla en la kampo de europaj patentoj indikas unu el la plej gravaj atentoj al europaj lingvoj, ties ekonomia malvalorigo. Pro lingva malegaleco, ne devas surprizi ke usonaj kaj britaj konsulantfirmaoj, ekzemple, ricevas la plej grandajn kaj profitajn kontraktojn kun Europa Komisiono. Rigardu che la kabineto de Pascal Lamy, membro de Europa Komisiono. Tie ili ne plu akceptas merkatanalizo-raportojn en alia lingvo ol la angla. Tuj alilingvaj konsulantaj firmaoj devas au dungi denaskajn parolantojn de la angla au pagi al anglalingvaj tradukfirmaoj. La ekonomia perdo estas ankau videbla en multaj aliaj terenoj: lastan jaron, ezkemple, neanglalingvaj landoj de Europa Unio achetis 10 miliardajn eurojn pli da anglalingvaj muzikoj, filmoj, kaj aliaj audvideblaj produktoj ol ghi vendis al Britio kaj Usono.

Ghis nun nek Italio, nek aliaj EU-shtatoj au Europa Komisiono proponas alian solvon al la lingva problemo ol la lernado kaj devigo en diversaj kampoj de la plej potenca etna lingvo: la angla. Neniu shtata ministerio, Europa Komisiono, au la diversaj shtate financataj institutoj kiel la Accademia della Crusca, Goethe Institut au l'Academie française, komencis studi la ekonomian perdon kiun suferas anglalingvaj landoj. Europo, kaj Italio, tamen urghe bezonas aliajn solvojn al la lingva malegaleco ol la simpla "Inglese, Imprese, kaj Internet". Ghi nepre bezonas alian solvon ol la promovigo - far de Europa Komisiono - de la angla kiel nura lingvo de europnivela scienco, komerco, universitatoj, tekniko kaj filmoj. Pro tio, Italio devas studi la ekonomian perdon kiun ghi suferas pro la superregado de la angla. Nur tiele ghi povas komenci konsideri diversajn leghojn kaj rekomendojn cele al la restarigo de lingva egaleco por italaj civitanoj.


Sen konscia kaj aktiva lingva politiko, Italio, kaj Europo, pluiros al socio, disigata inter elito kiu, bonege, perfekte au denaske regas la anglan, kaj aliaj, kiuj nur scipovas la ceterajn naciajn lingvojn. En tia serchado por lingva egaleco, facile lernebla neetna lingvo kiel la centjara Esperanto certe helpus. Tamen nur la respekto de lingva egaleco kaj diverseco garantios la estontecon de europaj lingvoj kaj la eglaecon inter ties parolantoj. Sen la vera kaj chiutaga respekto al lingvoj - kaj ne la grandelikventaj diskursoj dum la Europa Jaro de Lingvoj en 2001 - europanoj alfrontos jarcentojn de lingva diskriminacio ghis kiam chiuj, au preskau chiuj, en Europo ankau "denaske" parolos la angla. Dum la unuaj jaroj de tia periodo, la pordoj de multaj internaciaj sektoroj de la ekonomio restos fermaj, ankau al italaj firmaoj, kiuj ne sukcesas sinprezenti kaj sinvendi same bone en la angla kiel usonaj kaj britaj firmaoj.

Dafydd ap Ferguson