Kiel kontakti gazetaron
Kontaktoj estas la plej grava agado por enpenetri gazetaron sed ni ankoraŭ, spite de multaj pezaj penadoj, ne sukcesas organizi la grupon kiu alprenu tiun taskon
Inter la ĉefaj konsiloj donitaj de German Pirlot, grava rolanto en gazetara agado, ni legas : “Gravegas personaj rilatoj kun ĵurnalistoj”. Tio konfirmiĝas per granda kvanto de artikoloj publikigitaj en mia regiono de ĵurnalistoj kun kiuj, post pluraj kontaktoj , kreiĝis personaj rilatoj bazitaj sur respekto kaj aprobo de la celoj de Disvastigo. Sed la nepra neceso de kontaktoj, almenaŭ telefonaj por prezento de la agentejo, venas de la jam supre diritaj ne ĝusta taksado de la lingva problemo kaj de propono esperanto kaj de la amasegoj da mesaĝoj ricevataj de redakcioj.
.Gravan helpon povus doni al nia informa entrepreno la agado de la Komunikadcentro de Bruselo, kiu aktivas kontakte kun la plej koncentrita komunumo de ĵurnalistoj en Europo, al kiuj ĝi povus rekte oferti la informojn por malfermi la pordojn de gazetaro al nia oferto. Fakte la centro devus esti ĉefe kontaktpunkto de la movado kun la europaj institucioj kaj precipe gazetaro. Ĉu artikolo, pensita eble en la angla, anstataŭ esti tradukita en esperanto kaj de esperanto al la greka, ekzemple, kaj donata de grekoj al greka gazetaro, kun multaj penadoj por kontaktoj ktp, ne povus esti rekte liverata en la angla mem al greka benko-kunulo en la gazetaraj centroj ? Almenaŭ por helpi la landajn informservojn akiri bonajn rilatojn kun gazetaro. Sed certe temas pri najvaĵo ĉar la realo estas ege pli komplika.
Kion diri
Plejbone estus viziti redakciojn montrante dosieron kun la ĉefaj artikoloj kaj dokumentoj kiujn ni havas sed plej ofte ni uzas telefonon kaj, prezentante la agentejon, informas ke ni okupiĝas pri:
-problemoj de komunikado
-disvolviĝo de la debato pri europa lingvo
-rajto al konservado kaj evoluo de etnaj lingvoj
-defendo de lingvoj kaj kulturoj ĝenerale kaj specife pere de adopto de planlingvo flanke de E.U.
-lingvaj diskriminacioj
-vivo de esperanto-komunumo: kunvenoj, kursoj kaj variaj eventoj
-kultura ekologio, lingva demokratio, demokrata komunikado ktp ktp
-ke la abono estas tute senpaga
-ke ni respektas la retan etikon kaj ĉesigas tuj sendadon kiam petataj
-ke ni disponigas artikolojn (nun 77) elŝuteblajn de la retejo kaj aliajn tute ne aperintajn livereblajn retpoŝte
-ke ni sekvas pere de niaj korespondantoj la politikajn eventojn de Europa Komisiono pri la lingvaj demandoj
-ke sekve de niaj atentigoj pri lingvaj diskriminacioj en europaj organismoj ekestis demandoj ĉe itala parlamento
-ke la retejoj, serĉmotoroj kaj retanoj kiuj uzas la Internacian Lingvon plinombriĝas ĉiutage
-ke ni ricevas ĉiutage petojn de junuloj kiuj volas lerni esperanton rete
Se la alporolato montras scivolemon pri esperanto:
-la lingvo estas plene vivanta ĉu kiel lingvo skribita (literaturo ktp) ĉu kiel lingvo parolata (ĉjutagaj renkontoj, eventoj ktp). Ĝi ekzistas jam de pli ol 100 jaroj spite de la mondmilitoj kaj malpermesoj kaj disvastiĝis ĉie.
-kiel dua lingvo ĝia disvastigo ne dependas de lingvaj kvalitoj sed de politika volo
-post Internet la lingvo akiris plivigliĝon kaj nun vivas veran renesancon konstateblan de ĉiam pli multnombraj petoj por aliĝo al retaj kursoj
-post la membriĝo de la novaj 10 landoj al E.U. komuniko fariĝos pri drama sed pliiĝos la ŝancoj por esperanto ĉar en la novaj landoj esperanto estas sufiĉe konata
-la ekzisto de esperanto estas vera unika fenomeno en la historio de homaro ĉar estas la unua fojo ke lingvo lanĉita de homo disvastiĝis en la tuta mondo kaj fariĝis lingvo vivanta por milionoj da homoj
-ni bone konsciiĝas pri graveco de la angla kaj pri neceso por junularo ĝin lerni, kvankam la tempo (10.000 horojn) bezonata limigas la eblecojn ĝin ellerni
-ni scias ke laŭ studoj de pedagogiaj institutoj tiuj kiuj studis esperanton lernas pli facile la anglan kaj posedas lingvon kiu povas havigi amikojn en la tuta mondo kaj kiu povus fariĝi la Internacia Lingvo
-
Specialaj agadoj
Intervjuoj kaj opinio-artikoloj
La subtenantoj de la projekto E ne partoprenas la debaton pri la europa lingvo-problemo ĉar gazetaro ne malfermas facile al ili la pordon. Tio ĝustas sed, amara konstato, la pordoj estas fermitaj precipe ĉar ni ne prezentas interesajn ĝisdatajn artikolojn kiuj eniĝu en aktualaj debatoj aperintaj en gazetaro. La italaj opiniistoj ,malprudente incititaj de naivaj leteretoj, esprimis sin ĉiuj malfavore al nia tezo. Nia oferto do devas esti altkvalita. . Kiam aperis en la plej grava itala tagĵurnalo artikolo de germana verkisto Peter Schneider “Mi germano elektas la anglan: ĝi helpas Eŭropon” mi sukcesis akiri kontakton en la redakcio pretan peri la akcepton de artikolo rebata de germano (ĉar mi petis la tekston originalan por germanaj amikoj-mi diris iom fanfarone sed ne tro) sperta en la interlingvistika kampo kiu povus interveni. Sed kvankam mi turnis min, helpata de gravulo kiel Renato, al ĉiuj kolumnoj de la movado mi ricevis nur simplan letereton de Rudolf Fischer. Aliajn fojojn, ekzemple kiam Selten prelegis en Milana universitato, mi trovis la gazeton sed ne la artikolon, kvankam oni promesis al mi ĝin skribi.
Ni volis iam starigi altnivelan teamon por tuja interveno en gazetaro post artikoloj pri la lingva problemo konsistantan el kvalifikitaj interlingvistikoj kiuj sin proponu pretaj klarigi nian pensdirekton en gazetaraj debatoj. Tamen okaze de artikolo de La Repubblica mi intervenigis ĉu Corsetti ĉu Piron kun tre sagacaj leteroj kaj kun kvalifikantaj titoloj (universitataj profesoroj) sed la opiniisto nur respondis private al Renato “bela ideo sed utopia!”.
Tiam ni decidis pretigi konsistajn kaj klerajn artikolojn por oferti al gazetaro per personaj kontaktoj kun la vidpunkto de elstaraj reprezentantoj de nia komunumo (aŭ ĉiukaze apogantoj de nia tezo) laŭ propra fako (politiko, psikologio, pedagogio, lingvistiko ktp). Nun ni disponas je kelkaj intervjuoj inter kiuj tre valora memintervjuo de Claude Piron, kiu tre bone kaptis la signifon de la agado kaj skribis tekston adapteblan al cirkonstancoj. Alia intervjuo estas tiu al politologo Chiti-Batelli kiun mi mem faris tre rapide kiel eksperimento. Mi telefonis al li kun mia propono. Post dek minutoj !!! mi ricevis per fakso manskribitajn notojn kun ĉefaj trajtoj de lia penso kaj resendoj al skriboj kiujn mi jam havis. Mi skribis la intervjuon ankaŭ kun miaj konsideroj kiujn mi atribuis al li. Alia telefonado: ĉio en ordo.
La unuan solidan rezulton de tiu agado ni obtenis antau kelkaj tagoj kun la apero en grava itala gazeto de scienca artikolo de Renato Corsetti. Aperis artikolo pri nova malkovro fare de universitatoj de Hamburgo kaj Milano en la kampo de psikolingvistiko, kiu ebligus, laŭ la artikolisto, la kreadon de lingvo por monda komuniko. Mi informighis pri la teksto kaj la autoroj kaj serchis kiu povus skribi ion tuj por interveni kaj Profesoro garlaschelli el nia teamo kontaktis ĵurnaliston kaj finfine aperis en La Stampa de Torino “La revo pri nova esperanto” de Renato . Mi samtempe preparis demandojn por intervjui la chefan autoron de la esploro por havi artikolon akcepteblan de chiuj gravaj revuoj sed la lingvisto sin deklaris nekompetenta pri miaj demandoj.
Tamen la intervjuoj disponeblaj estas malmultaj kaj intertempe ankoraŭ aliaj temoj estas enfokusitaj de gazetaro kiuj postulus nian intervenon :
Jam listo de demandoj proponitaj estas preta kaj konsultebla La ĉeestantoj povas aldoni proponojn kaj indiki nomojn de intervjuotoj kun indiko de profesio kaj adreso.
La artikolojn kiujn ni aranĝos ni ofertos telefone al ĉefaj gazetoj, precipe al tiuj kiujn ni jam kontaktis, kaj ilin poste, se ne eldonataj, disvastigos al miloj da gazetoj kaj individuoj kiuj povas esti interesitaj (politikistoj, lingvistoj ktp) kaj aldonos al kolekto de artikoloj disponeblaj ĉe nia retejo. Krome ni preparos dosieron (Niaj voĉoj pri la europa lingvo-problemo) kiun ni prezentos al Francesco Sabatini, prezidanto de Accademia della Crusca. Se ni havos sufiĉan energion kaj tempon ni tiam invitos la plej gravajn intervjuitojn kaj Sabatini mem al debatkunveno ĉe Universitato de Chieti dum kiu oni povus organizi ankaŭ eksperimenton pri utiligo de esperanto kiel pontlingvo en debato pri ekonomiaj kaj politikaj temoj.
La programo meritas nian atenton kaj povas vere finfine akirigi al ni pozicion en la gazetara debato kaj tio signifus en la publika opinio. Kunlaboro nepre necesa.
Giorgio Bronzetti