Plurismo de subjektoj agantaj
Mi opinias ke la venkanta strategio estas tiu de kunagado de pluraj asocioj en kunlabora spirito. En Italio almenaŭ Itala Esperanto-Federacio, la tutlanda reprezentanto de UEA kiel neŭtrala asocio kaj ERA kiel politika organizo kaj ankaŭ presagentejo Disvastigo kaj lingvodefenda asocio Allarme lingua subjektoj kiuj kunlaboru lojale kaj sen prevarikado laŭ la liberalaj principoj de reciproka respekto, kiuj estas la fundamentoj de demokratia evoluiĝo kaj civila progresso for de la kulturo de “antaŭ ĉio la aparato” de grizaj tempoj. La aparato (UEA aŭ landa asocio) klopodu organizi servojn kaj kunvenojn por helpi la aliajn plibonigi ilian vivon pere de esperanto penante interesigi kaj kuntreni aliajn subjektojn, kiel grandajn organizojn de profesiaj kategorioj, al kiuj oni lasu la honoron (kaj la ŝarĝon-en la itala oni diras “l’onore e l’onere) de organizantoj. Se iu iniciato havas pli da ŝancoj kun politikaj verduloj oni lasu la iniciaton al ili kaj donu maksimuman helpon ne zorgante pleje meti aparatan stampilon. Ju pli da subjektoj montriĝas interesitaj al esperanto des pli bone por esperanto kaj nature ankaŭ por la aparato, kiu sekve tiamaniere pligrandiĝas. Sed por tion fari nepre necesas posedi entrepreneman pensmanieron kaj liberalan spiriton.
Mi insistas iomete pri la temo ĉar mi taksas ĝin interesa por aktivuloj kaj havas du spertojn por rakonti.
Antaŭ du jaroj mi trovis terenon ekspluatindan en la ĉie disvastigitaj kluboj de fungo-amikoj kaj proponis programon “Per esperanto al fungoj, per fungoj al esperanto” kun vojaĝo al Ŝlovakio en kiu estas fungoriĉaj arbaroj. La vojaĝo ne okazis pro kelkaj neantaŭviditaj problemoj sed mi povas montri la belan faldfolion ilustritan kun detaloj ankaŭ de kurso de esperanto (kiel ankoraŭ nun montrighas en la retejo de la mikologia asocio). Ĝi estas je la nomo de la mikologia asocio kaj ne de la esperanto-grupo ĉar tiamaniere la iniciato havus pli da ŝancoj sukcesi.. Poste kelkaj interesitoj el pluraj landoj kunvenis en Poprad kie fondiĝis Mikoklubo.
Alia sperto. Antaŭnelonge mi estis frostigata de la vortoj de juna studento kiu, dum amika renkonto en picejo de norditala urbo kun esperantistoj, traktis sian patron kaj sekve ankaŭ nin, kiuj samideanas, kiel stultuloj ĉar ni kuraĝas elpensi la neelpenseblon por apogi nian lingvon, (ke la aviadiloj falas pro la angla, ke la diskriminacio por anglofonoj de naskiĝo okazas ne pro efikeco sed imperiismo ktp) kaj ke ni estas pretaj vendi nian animon por la fina venko.Mi sentis min vere frapita. Konkludo: ĉu ne estus pli efika, por kelkaj apartaj iniciatoj, agado nome de partio aŭ pli bone de lingvodefenda asocio ? Ĉu tion oni ne devas konsideri se oni volas atingi ion pozitivan por la projekto ?
(gb)