Allarme Lingua oficialigita (gb)

 

“ALLARME LINGUA”  OFICIALIGITA

 

Konstitucia asembleo aprobis statuton kaj elektis estraron

 

Prof.ro Marcello de Giovanni, docento pri historio de itala lingvo, elektita prezidanto

 

Sukcesplene disvolvighis asembleo de “Allarme lingua”, la lingvodefenda asocio jam aganta de kelka tempo por respekto de kultura diverseco kaj lingva plurismo, kaj tial por malpermeso de lingva diskriminacio , specife konsideritaj de art. 21 kaj 22 titolo III de la Charto de fundamentaj rajtoj de Europa Unio.

 

Plia tasko de A.L. estas sentemigo de publika opinio pri kadukigho de itala lingvo pro misuzo de nenecesaj usonanglaj terminoj, favorata ankau de indiferenteco de politikaj kaj kulturaj medioj pri la problemo.

 

Per la asembleo, kiu povas esti considerata konsitucia, A.L. donis al si regulojn kaj organizan strukturon, kiu ebligos al si plenumi kun pli granda efikeco siajn taskojn, kiuj farighis lasttempe, precipe pro intensigho de interrilatoj kun samcelaj europaj organizoj, chiam pli sharghoplenaj, kvankam pli stimulaj.

 

La elektitoj estas:

        prezidanto: Marcello de Giovanni, docento pri historio de itala lingvo che la fakultato de beletro kaj filozofio de Universitato de Chieti-Pescara

        vic-prezidanto: Sergio Ciancetta, kuracisto

        konsilianoj:  Giorgio Bronzetti, direktoro de presagentejo Disvastigo

                            Mario D’Alessandro, direktoro de universitata biblioteko

                            Alfredo De Sipio, managhero

                            Andrea Gialloreto, universitata esploristo

                            Emidio Mastrovecchio, sanitara direktanto

 

La trajtoj kiuj karakterizas kaj distingas A.L de ceteraj lingvodefendaj asocioj estas ghia libera alighebleco flanke de chiuj, ne rezervita al akademianoj kaj fakuloj, kaj ghia malfermeco al elekto de neetna kaj senteritoria lingvo kiel esperanto kiel dua lingvo por internaciaj rilatoj, precipe en kadro de europa Komunumo.

 

Por pli detala informo pri la celoj de la iniciato jen art. 2 de la statuto aprobita de la asembleo:

 

Art. 2 -        Celo kaj agadkampoj

La asocio “Allarme lingua” estas organizo sen profitceloj por defendo , kiel specifa objektivo, de etnaj lingvoj  kaj lingva diverseco.

Tiucele la asocio intencas:

 

-         iniciati kaj kunordigi studojn kaj esplorojn pri etnaj lingvoj, antau chio pri la itala;

-         difini programojn por intervenoj defende de naciaj kaj minoritataj lingvoj submetotaj al kompetentaj autoritatoj;

-         kunordigi la agadon de samcelaj naciaj asocioj kiuj kreighas lau modelo de A.L. en aliaj landoj;

-         kunlabori kun asocioj, institucioj kaj organizoj internaciaj, naciaj kaj regionaj, publikaj kaj privataj, kun analogaj celoj;

-         formi pere de informaj organoj publikan opinion konscia pri la demando de lingvodefendo, utiligante presagentejon Disvastigo, specialighinta pri diskonigado de novajhoj, artikoloj kaj dokumentoj pri problemoj de internacia komunikado;

-         prizorgi kunlabore kun Universitatoj kaj Akademioj eldonadon de studoj kaj projektoj pri lingvaj problemoj en kadroj internacia, nacia kaj regiona;

-         iniciati studojn kaj esplorojn pri aplikebleco de neetna lingvo kiel esperanto kiel pontolingvo en europaj institucioj;

-         organizi kulturajn eventojn, legadon de beletristikaj paghoj, teatrajhojn, lingvajn festivalojn kiel pura spirita ghuado che kiuj, implicite, reliefighas la neanstatauebla kultura kaj antropologia graveco de la lingva esprimo kaj ties valoroj nuntempe en danghero;

 

Por atingi tiujn celojn la asocio povas entrepreni chiun iniciaton jughatan utila kaj oportuna de sia estraro kaj povas starigi kunlaborajn rilatojn kun publikaj kaj privataj instancoj kaj asocioj en- kaj eksterlandaj, kun aparta atento al landoj de Europa Unio.