MULTLINGVECO KOSTAS MULTE
Dum lastaj 13 jaroj post la rekreo de sendependeco la komunikado en nia Teknika Kolegio orientiĝis al lingvoj, uzataj en Centra kaj Okcidenta Eŭropo. Ni ĉiam pli ofte uzas la anglan, francan, germanan, polan lingvojn kaj Esperanton anstataŭ pli frue uzitaj litova kaj rusa lingvoj. Kontraktoj kaj staĝado kun sveda fonduso BITS pere de angla lingvo naskis laboratorion de aŭtomatigita direktado de elektraj transmisioj. Kurson de Esperanto, kiel propedeŭta rimedo por studado de lingvoj, gvidis gasto el Brazilo.
Angla lingvo sonis en seminarioj de la programo FARE, dum staĝado de lektoroj kaj studentoj. Kunlaboradon en regionoj de Leipzig ĝis Weilburg ni realigis pere de germana lingvo. Projektoj de interŝtata Litovia - Belgia kunlaborado pere de franca lingvo alkondukis nian kolegion al Labora Universitato en Charleroi kaj al Poŝta Akademio en Bruselo, kaj pere de la internacia lingvo - ankaŭ al Eŭropa Komisiono. La franca lingvo, kiel unu el la ĉefaj, helpis al staĝado de 13 niaj profesoroj en Labora Universitato de Charleroi, en diversaj Bruselaj institucioj kaj atingis reprezentantojn de entreprena firmao ANB en Liege. Dank' al tio naskiĝas novaj iniciatoj, studprogramoj, laboratorioj... Dum scienca konferenco de Mehanika Fakultato la prelegoj sonis en la litova, franca lingvoj kaj en Esperanto, en ĉi-lasta oni aŭskultis raporton pri strukturo de Eŭropa Unio. Ankaŭ en internacia konferenco de Elektroteknika kaj Aŭtomatika Fakultato estis tri laborlingvoj: la litova, franca, germana.
Krome Vilna Teknika Kolegio partoprenas en agado de Interregistara Agentejo de Franclingvaj Ŝtatoj, kaj en Sofio prezentis koncepton de dulingva instruado en Litovio. Oni atendas pozitivan solvon pri dulingva (litova - franca) lernigo de poŝtaj fakuloj ekde septembro 2005. Ĉe tiu projekto de dulingva lernigo laboras fakuloj el Francio, Kanado, Maŭrikio, Rumanio, Litovio, Belgio, Slovenio, Pollando, Makedonio, Bulgario, Molda-vio, kaj aliaj landoj atendas sian vicon. Ekde venonta lernojaro en du profesiaj lernejoj (en Alytus kaj Klaipeda) komenciĝos intensigita kurso de franca lingvo kaj instruado de profesia terminaro.
Sekve Eŭropa diverseco de Iingvoj, multlingveco fariĝas neevitebla bezono kaj ĉiutaga problemo inter profesoroj, inter studentoj. Multlingveco decidos pri nia sukceso en merkato de fakuloj en Eŭropa Unio. Sed kiom kostas tia studado de lingvoj?!
Dum la Tago de Eŭropaj Lingvoj en 2002 estis bona ŝanco pripensi, kiom al Eŭropo (kaj poste - ankaŭ al la tuta mondo) kostas ellerno de komuna dua lingvo post la gepatra. Vere, kelkcent milionoj da usonaj dolaroj, kiujn oni elspezas por lingvistikaj servoj de internaciaj organizaĵoj, estas bagatelo kompare kun elspezoj, kiujn postulas instruado de unu nacia lingvo deviga al ĉiuj, kiel rimedo de universala komunikado.
Ĉiu mezkapabla homo povas ekposedi fremdan lingvon. Laŭ esploroj de Hungara Scienca Akademio por tio estas necesaj pli malpli 2000 horoj. Tio konsistigas unu jaron da intensa laboro por ekposedi la lingvon ĝis tia grado, ke oni povus uzi ĝin por ĉiutagaj kaj profesiaj bezonoj. Bedaŭrinde, eĉ tiam ne estos atingita nivelo de gepatra lingvo.
Speciale pri la angla lingvo.
Ĉiujare ĉirkaŭ 1.5 % da enloĝantoj devas aperi en Iabor-merkato kiel nova grupo posedanta la lingvon. Ekzemple en Germanio tiuj 1,5 % konsistigus 1 200 000 civitanojn kaj ĉiu devus lerni la anglan 2000 horojn. En Francio, kie estas 60 milionoj da loĝantoj, 900 000 civitanoj tutan jaron devus fari nenion krom lerni la anglan. Se ni taksos valoron de unu laborhoro per 5 eŭroj, unu lernanto senpage laboras por 10 000 eŭroj. Sekve, en Germanio unujara studado de nova 1,5-procenta grupo atingas 2,4 miliardojn da horoj kaj kostas 12 miliardojn da eŭroj en Ia jaro! Civitanoj de Francio devus studi 1,8 miliardojn da horoj kaj tio kostus 9 miliardojn da eŭroj.
Kiel en tiu kunteksto aspektus Litovio. 1,5 % de 3,5 milionoj da loĝantoj konsist-igus 52 500 homojn. 2000 horoj por ĉiu - 105 milionoj da horoj por instruado de la angla, 5 eŭroj por ĉiu horo kaj jen - 525 milionoj da eŭroj (aŭ 1,8 miliardoj da lidoj).
El 400 milionoj da loĝantoj en EU 340 milionoj estas ne anglalingvuloj. 5 milionoj da civitanoj de EU (aŭ 1,5 %) devus ĉiujare ellerni la anglan (ĉiujare nova generacio el 5 milionoj). Tio ekpostulus 10 miliardojn da laborhoroj aŭ 50 miliardojn da eŭroj ĉiujare.
Nu, se tuta loĝantaro de nia planedo (6 miliardoj da homoj. el kiuj nur 400 milio-noj estas anglalingvuloj) devus ellerni la anglan, ĉiujare en labormerkato devus aperi 90 milionoj da novaj personoj ekposedintaj anglan lingvon. Tio signifus 180 miliardojn da laborhoroj kaj tio kostus 900 miliardojn da eŭroj aŭ 1000 miliardojn da USD.
En 1999 dek kvin plej grandaj ŝtatoj sume elspezis por siaj defendaj bezonoj 570 miliardojn da USD. Instruado de angla lingvo ekpostulus preskaŭ duoble pli.
Kiam iras proceso de tutmondiĝo, elekto de unu nacia lingvo kiel komuna por internaĉia komunikado estus ne nur rifuzo de aliaj naciaj lingvoj kaj defio al ili. Tio sen-dube elvokas malprogreson en konkurenca ekonomiko, malaltiĝon de vivnivelo, malega-lajn eblecojn de parolantoj en naciaj lingvoj. Nur uzado de neŭtrala lingvo garantias egalecon kaj forigas diskriminacion.
Esperanto dum pli ol centjara ekzistado maturiĝis kaj pruvis siajn eblecojn en kul-tura, scienca-interlingvistika kaj komunikada sferoj, ĝi povas esti bona ekzemplo por la dua lingvo de ĉiu mondano. Vilna Teknika Kolegio preparis projekton "Per Esperanto al lingvoj de Eŭropo" kaj en 2002 prezentis ĝin al eŭrop-unia fonduso "Education and Culture Socrates". Ekposedo de Esperanto postulas nur 200 horojn, do dekoble malpli. Sekve ankaŭ elspezoj estus dekoble malpli grandaj.
Nuntempe, kiam opinio de la socio pri neŭtrala helplingvo ankoraŭ ne sufiĉe maturiĝis kaj la solvojn decidas ekonomia strukturo de la ŝtatoj, oni devas substreki gra-vecon de subteno de racia ekvilibro en studado de fremdaj lingvoj. Kompreneble, psiko-logiaj aspektoj de multlingveco, lingva diverseco de EU, nacia identeco kaj ideo de komuna Eŭropa domo kun diversa kulturo favore efikos sur esprimo de multlingveco.
Hodiaŭ oni devas perfektigi sciojn de lingvoj lernitaj en mezlernejoj (angla, fran-ca, germana). Precipe tio gravas por pliaĝaj profesoroj, kiuj siatempe ne havis eblecon uzi efektivajn metodojn de Iingvolernado. Se iu diras, ke plej bona internacia lingvo estus la angla, li sendube estas reprezentanto de anglalingva lando. Tamen ĉiuj lingvoj, ne nur la angla, kreas pli grandajn eblecojn de anima perfektiĝo, pligrandigas ĝojon de komunikado, iam eĉ malpligrandigas konkurencon. Tio dirindas pri la lingvoj franca, germana, hispana, itala, kiuj same estas internaciaj, ĉar ili transiris limojn de deven-landoj.
Kompara tabelo de kostoj:
Landoj (komu-numoj) | Loĝan-toj (milio-noj) | En labor-merkaton venas ĉiujarc | Tio kon-sistigas milionojn da homoj | Ĉiu ler-nanto bezonas horojn | Bezonata tempo (miliardoj da horoj) | Valoro dc unu labor-horo | Kostoj por unu ĉiujara generacio (miliardoj) |
Litovio | 3,5 | 1,5% | 0,0525 | 2000 | 0,105 | 5€ | 0,5 (€) |
Francio | 60 | 1,5% | 0,9 | 2000 | 1,8 | 5€ | 9(€) |
Germanio | 80 | 1,5% | 1.2 | 2000 | 2,4 | 5€ | 12 (€) |
Eŭropa Unio | 340* | 1,5% | 5 | 2000 | 10 | 5€ | 50 (€) |
Tutmonda komunumo | 5600 * | 1,5% | 90 | 2000 | 180 | 5€ | 1000 ($) |
* Nombro de loĝantoj sen anglalingvuloj.
Konkludoj:
15 plej grandaj ŝtatoj en 1999 por sia defendo elspezis 570 miliardojn da USD.
Lernado nur de unu fremda lingvo (de la angla) al tutmonda komunumo kostos
1000 miliardojn da USD.
Lernado de dua, tria... fremda lingvo kostas ĝis 30 % malpli.
Lernado de Esperanto kostus dekoble malpli.
Lernado de fremdaj lingvoj post ellerno de Esperanto kostus ĝis 50 % malpli.
Gis aĝo de 40 jaroj oni devus strebi ellerni kiel eble pli multe da Eŭropaj ling-
voj, kaj kiel propedeŭtikan rimedon ellerni Esperanton.
Post 40-jariĝo perfektigi lingvojn lernitajn en lernejo.
Laŭ la sama metodiko eblus kalkuli kostojn por ellerno de ajna lingvo, kaj divi-dinte la sumon el nombro de ĉiuj uzantoj de tiu lingvo, ni ricevus koeficienton de komunikada internacieco de tiu lingvo.
Algimantas PILIPONIS
direktoro de Vilna Teknika Kolegio