La angla full immersion
La nuntempaj registaraj direktivoj pri lingva kulturigo full immersion de la junaj italaj civitanoj kreas fortan ekcitiĝon en lernajaj medioj de multaj italaj urboj, kie multobliĝas kursoj por instrui kiel instrui sian fakon en la angla (ankaŭ ne konante ĝin sufiĉe) kun granda kontento de British Council, USIS kaj simile.
Oni konjektis prave ke per la malmultaj horoj destinitaj al lingva lernado oni ĝis nun akiris mizeran konon de la angla kaj, do, plej bone la angla enŝoviĝu ankaŭ en la horoj de scienco, geografio, historio, gimnastiko k.c.
Estas tamen permesite dum la paŭzo paroli itale.
Ĉe la universitato krome povas okazi, kiel okazis al nia juna kunlaboranto kiu studas fizikon, ke oni trovas en katedro docenton anglalingvan, kiu ne elbuŝigas italan vorton eĉ minacante lin. Kaj vi…. full immersion !
Cetere la fama sociologo Alberoni, kiu disdonas konsilojn ĉe la unua paĝo de Corriere della Sera, la ĉefa itala tagĵurnalo, kvankam antaŭnetrolonge verkinta artikolon kun titolo “Popolo, kiu rezignas sian lingvon, perdas ankaŭ sian animon”, poste, eble pentinta, ke li tro kompromitiĝis en defendo de naciaj kulturaj identecoj en tempo de la tri “i” de Berlusconi (impresa (entrepreno), internet, inglese), instigis zorgoplena per alia artikolo kun titolo “Ni urĝe inventu instruistojn de la angla!” ĉar “La angla estas la universala lingvo”, “La angla estas la lingvo uzata en Eŭropunio” kaj turnis sin al Ministro pri Instruado petante ke oni inventu novan figuron de lingvo-instruanto, nur kondiĉe ke li konas la anglan. Tiam Alberoni ne pensis pri tre simpla solvo de la problemo: instrui la anglan al instruistoj pri aliaj lernobjektoj por ke ili instruu angle – vera kolumba ovo!
Samtempe progresas projekto Sardegna speaks English, “por disfaligi la fizikajn kaj kulturajn barojn kiuj disigas Sardinion de la cetera mondo”, kies kondukadon oni atribuis al Aŭtoritato por la Angla, kreita ĉe la Prezidanteco de la Regiono kaj subtenata de British Council, kun investo de 1000 miliardoj da malnovaj liroj (€ 500 milionoj).
(gb)