Trasiberia Esperanto-Vagonaro ĉiam validas (gb)

Trasiberia Esperanto-Vagonaro ĉiam validas

 

Antaŭvide al Pekina U.K. kaj sufiĉe antaŭ la dato de la evento mi lanĉis pere de LOdE la ideon de

       ….Trasiberia Esperanto-Vagonaro kun vojaĝanta antaŭkongreso kaj

       internacia lernejo de esperanto kun specialistoj de  rektmetoda instruado 

       dum la veturado, kun longaj haltoj en fabelaj lokoj kiel Ulan Bator kaj festaj

      akceptoj de la enloĝantoj.

       La programo ne estas tute nerealigebla se oni serioze okupiĝas pri ĝi per

       kunlaboro precipe de rusa kaj ĉina asocioj……. La ideo povus altiri ankaŭ la

       intereson de iu grava turisma entrepreno kiu lanĉus la proponon kaj

       disvastigus ĝin kapilare per siaj agentejoj.

       Ne mankus sloganoj kiel simple:” Eksterordinara travivaĵo : Lernu 

       esperanton veturante al Pekino”-.”Partoprenu la mondan kongreson de

       esperanto lernante la lingvon dumvojaĝe”,”La vagonaro de amikeco”, “Fariĝu  

       universalaj” kaj simile.

       Se la  movado volas  renovigi siajn fortojn malfermu ĝi la pordon al la mondo

       per ĉi tiu ununura ŝanco. Por la trasiberiaj lernantoj laŭeble senpaga 

       partopreno  en la kongreso (eĉ se nur por kelkaj aranĝoj lauvice) kaj laŭeble 

       gastigado ĉe pekinaj familioj………….

(Tio nature dependas de la cirkonstancoj kaj de la regularoj kaj tial tion povas aranĝi nur respondeculoj!)

Atingis min dekoj kaj dekoj da leteroj de interesitoj pri la vojaĝo kaj gratulleteroj pri la ideo. Kelkaj, mi legis en mesaĝoj de diskutgrupoj, klopodis eĉ realigi per propraj fortoj la vagonaron sed devis rezigni pro pluraj kialoj inter kiuj la manko de la necesa tempo. Neniu tamen pensis turni sin al internacia turisma agentejo, kiu prenu sur si la tutan organizadon lanĉante la allogan vojaĝon per sia reto en ĉiuj landoj kaj tiele agante kiel potenca tonkesto. Tiun paŝon devus memkomreneble fari nur persono kiu povas prezenti la U.K., oferti kondiĉojn, proponi instruistojn ktp kaj ne entuziasmulo kun ĉapelo, trikoto kaj insigno kun verda stelo!

Nun, kiel dirite kaj kiel ĉiuj povas intuicii, la projekto estas ankoraŭ valida sed en inversa direkto: de Ekstrema Oriento al Moskvo-Vilnius kaj ekzistas nun viro laŭ mi ege entreprenema kaj klarvidema, kiu estas ĝuste la organizanto de la ĉijara U.K. en Vilnius, Povilas Jegorovas- la ĉimomenta viro  kiu kapablas troviĝi samtempe en pluraj lokoj malproksimaj unu de la alia kaj ĉiam bonhumora- kies senretorika efikeco impresis min dum ĉijara BET de li mirinde organizita, kiu kapablus trovi la ĝustan vojon por efektivigi ĉijare la projekton helpata de sia eksterordinara teamo de kunlaborantinoj. La ideo cetere intertempe maturiĝis kaj fariĝis pli klara  verŝajne ankaŭ ĉe aliaj respondecaj gravuloj kiuj volonte kunlaborus por ke baldaŭ oni tamtamu tra la mondo nian mesaĝon.

Fakte la projekto TEV havas pleje informan kaj merkatadan valoron kaj tial mi, kiu interesiĝas pri informado, pasiiĝis por ĝi. Vagonaro, kiun oni prenas ne konante lingvon kaj oni forlasas ĝin konante sufiĉe la lingvon por partopreni kongreson, kreas novaĵon, kiun volonte anoncus ĉiuj amaskomunikiloj kaj ĉiuj turismaj agentejoj interesitaj.

Giorgio Bronzetti direktoro de Disvastigo