La drasta socilingvika leĝo ke lingvo de superreganta potenco eliminas la ceterajn lingvojn, kiel okazis kun la latina de la romia imperio rilate al la etruska, la oska kaj ceteraj tiutempaj lingvoj, povus esti dementata de la volo de eŭropaj civitanoj konsciaj pri la graveco de la afero kaj decidantaj ŝanĝi la historian fluon.

LA ANGLA, UNUA LINGVO EN ORIENTA SVISLANDO:
CHU REALISMO, CHU RAMPEMO (*) ?


Kebekianoj nomas *à-plat-ventrisme* ("rampemo") la inklinon chiam cedi
al la angla lingvo. Chu la decido de pluraj alemanaj [germansvisaj] kantonaj
registaroj instrui la anglan kiel unuan fremdlingvon estas kazo de tia forjheto de digno? Ni unue notu, ke la fascino, kiun kauzas la angla lingvo, kreas tunelan vidmanieron. Hipnotigite per la malproksima lumeco, oni chesas vidi la tutan chirkauajhon. Tiel la prezidanto de Nissan, sekve al la interkonsento kun Renault, devigas sian personaron studi laanglan "por ke la laboruloj de ambau firmaoj disponu komunan lingvon" [Jomiuri Shimbun, 2002.04.17]. "La francoj ja scipovas la anglan same malbone kiel la japanoj," li klarigis. "Tamen, la angla estas nur kvazau komputila programaro." Fascinite de la angla, li blindas : kion valoras programaro,kiun oni ankorau ne regas post ses jaroj?


La fakton, ke la angla nun superregas, oni rigardas io definitiva.
Kvazau "estas fakto" signifus "estas bone". Se tiu sinteno regus la
historion, sklaveco plu daurus, kaj ne estus virino en la Federacia Konsilantaro [t.e.la tutsvisa registaro]. Estas pli demokratie starigi la demandon: "Kio
konformas al chies intereso en la kampo de lingva komunikado?"


Nu, komparante la diversajn rimedojn aplikatajn por superi la lingvajn
barojn, oni malkovras "programaron" pli efikan ol la angla: Eon, kaj
tia ghi montrighas, kiu ajn la kriterio: egaleco, flueco, precizeco,
fonetika facileco, mallongeco de la lernado, ktp [Claude Piron,
"Communication linguistique - Etude comparative faite sur le terrain"
*Language Problems and Language Planning*, printempo 2002, vol. 26, n-ro 1,
paghoj 24-50 au www.esperanto-sat.info , alklaki *Dokumentoj*n, angla
versio: www.geocities.com/c_piron ]. Efektive, mi parolis pli bone Eon post
ses monatoj ol la anglan post ses jaroj plenaj je sensencajhoj, de la kvar
malsamaj sonoj de *-ough* en *tough*, *though*, *through* kaj *cough* ghis
trompaj derivoj kiel *hard* > *hardly* (mi jhus korektis la tekston de
junulo, kiu volante diri "mi pene, streche laboris" skribis *I hardly
worked*, kio signifas "mi apenau laboris"). Miaj kontaktoj chie en la mondo
konfirmas, ke Eo estas pli bone adaptita ol la angla al internacia
komunikado. Certe, jes ja, abundas tiuj, kiuj ghin moke forjhetas, sed ili
neniam observis kunsidon en Eo, vidis infanojn uzi ghin ludante, foliumis
tiulingvan magazinon, nek pridemandis personojn, kiuj praktikas kaj la
Shekspiran lingvon kaj la Zamenhofan. Tiuj uloj vershajne misfamigas
restoraciojn, kien ili neniam eniris, kaj veturilojn, kiujn ili neniam
stiris.


Esperanto estas miskonata [Ghenerala informado:
http://www.esperanto.net].
Kiu scias, ke ghi estas, post la angla, la lingvo plej uzata sur Interreto?
[sincera mi estis skribante tion, char mi vidis statistikon, kiu tion
montris antau deko da jaroj, sed shajnas, ke la situacio shanghighis,
kaj ke nun la japana, la korea, kaj ankau aliaj lingvoj, antauas ghin,
simple char pli da homoj el chiaj landoj povas konektighi al Interreto kaj
komunikas inter si nacilingve]. Ke ghi estas la lingvo de
konsiderinda produktado literatura? Ke Pekina kaj Varsovia radioj elsendas
en ghi plurfoje chiutage, kaj Vatikana radio plurfoje chiusemajne
[Radioprogramoj en Eo http://members.aol.com/OSIEK/AERA]? Ke ghi estas unu el la lingvoj de Internacia Akademio de Sciencoj
[http://www.ais-sanmarino.org/]? Ke sep Nobelpremiitoj estis/as esperantistoj? Ke chiutage, ie en la mondo, ghi estas la lingvo de stagho, kultura renkontigho, kongreso
[http://perso.wanadoo.fr/esperanto/kalendar.htm]? Ke trovighas Eo-uzantoj en
la plimulto el la urboj en la plimulto el la landoj, ech en
Soweto, ech en Lomé, ech en Ulan-Bator? Ke ghi stimulas la intereson al
aliaj kulturoj kaj faciligas la akiron de aliaj lingvoj? Ke multaj junuloj
uzas la reton de senpaga loghigo organizita de Eo-asocioj
[www.esperanto.nu/ps au www.esperanto.net/ps] ? Klare, ekzistas vastaj
kampoj de la socia vivo, kiujn la informiloj tute pretervidas.


Chu havas sencon, ke franc- kaj germanlingvaj svisoj interkomunikas en
fusha angla post ses studjaroj, penante prononci sonojn, kiuj ekzistas nek
en la franca nek en la germana (*th*, ktp), dum ili povus agrable dialogi en Eo
post kelkaj monatoj? Se, chie, oni diskonigus la realon, nome, ke el chiuj
rimedoj uzataj pro formoki Babelon Eo estas tiu, kiu donas la plej bonajn
rezultojn por la plej eta investo tempa, cerbostrecha kaj mona [Claude
Piron, *Le défi des langues* (Parizo: L'Harmattan, 2-a eld. 1998), chapitro
11], la lingva diverseco farighus tio, kio ghi fundfunde estas: richo,
ne malhelpilo.


Homo masohhismas. Eble, por retrovi nian sanan prudenton, ni bezonos, ke
advokato lanchu usonecan kolektivan plendon kontrau la shtatoj
nome de chiuj, al kiuj ili trudis shviti super la angla, dum ekzistis rimedo
pli demokratia, pli efika rilate al ghia kosto, psikologie kaj kulture pli
kontentiga, pri kiu ili neglektis informi sian civitanaron.


En tempo, kiam oni oferas tiom da dungoj al t.n. raciecigo, la
miliardoj, kiujn sorbas la instruo de la angla, kaj la miloj da horoj, kiujn
milionoj da junuloj chie en la mondo dedichas al ghi kun priplorindaj rezultoj, estas nekontestebla malobeo al la admono racie agi. Se diri nenion pri la
katastrofa kultura influo, kiun chie havas la disvastigo de la *broken
English*.

(*)
La vorto “a-plat-ventrisme”, kiun vi ne trovos en francaj vortaroj, estas slanga
elpensajho de kanadaj franclingvanoj; ghi estas tre
malfacile tradukebla: "rampismo aŭ rampemo" au "adorklinighemo" estus eblaj tradukoj.
La plej lauvorta esperantigo estus "ventrokushemo", t.e. "emo kushi
surventre antau iu potenculo"]

Claude Piron