La drasta socilingvika leĝo ke lingvo de superreganta potenco eliminas la ceterajn lingvojn, kiel okazis kun la latina de la romia imperio rilate al la etruska, la oska kaj ceteraj tiutempaj lingvoj, povus esti dementata de la volo de eŭropaj civitanoj konsciaj pri la graveco de la afero kaj decidantaj ŝanĝi la historian fluon.


Al eŭropaj asocioj por defendo de lingvoj kaj al membroj kaj simpatiantoj de asocio “Allarme Lingua”

Estimataj sinjoroj kaj karaj amikoj,

mi ĝojas komuniki al vi ke la 12an de julio ĉe la itala Senato estis prezentata la leĝpropono n.ro .3539 por starigo de la Tago de itala lingvo.

La unua subskribinto de la leĝpropono estas senatano Lucio Zappacosta, kiu jam distingiĝis en kampo de lingvodefendo per parlamenta demando pri lingva diskriminacio en EŭropUnio favore al angloparolantoj ekde naskiĝo, kiu respondis entuziasme al vokoj de nia asocio por pli granda konsciiĝo de la lingvoproblemo kaj primeditis, dum pluraj renkontoj kun ni, ideon ke estu dediĉata al celebrado de nacia idiomo apartan tagon, la 4an de oktobro, tagon de Sankta Francisko, patrono de Italio kaj unua reprezentato de itala literaturo.

Tio ne ĉar la establoj celitaj al disvastigo kaj defendo de la itala bezonus datrevenon por plenumi sian taskon sed la starigo de la Tago de nacia lingvo kaj de komitato por kunordigado de la celebraj iniciatoj nepre portos esencan utilon al italeco, ĉar la datreveno fariĝos tago de aparta nacia fiero, kun pli gandaj eblecoj por kontentigo de la granda peto pri itala kulturo en la mondo.

(kiom da homoj en orienteŭropaj landoj deklaras studadon de la itala sur la libro de “Koro” de De Amicis !).

Nia asocio, kiu naskiĝis kiel reago al ĝenerala indiferenteco antaŭ kadukiĝo ĉiam pli peza de la itala, nepre ĝojas pro la ebleco povi kontribui pli efike al antaŭenpuŝo de nia nacia idiomo. Ni estas kontraŭ disvastiĝinta rezignacio akcepti invadon de la usonangla kiel rezulto de nuntempo, tamen ni ne opinias ke la rimedo estas tutsimple eliminado de ĉiuj anglaj vortoj de la itala (kiujn tamen oni devus klopodi eviti, precipe kiam ili tute ne estas necesaj) aŭ reduktado en kampoj de instruado kaj laboro de la angla (kiun estas utile lerni por havi pli da ŝancoj). La rimedo estas disvastigi kulturon de pli granda respekto al nia lingvo kaj pli grandan atenton rilate la problemon en kampo internacia , je ĉiuj niveloj, de simplaj civitanoj al politikaj gravuloj.

La drasta socilingvika leĝo ke lingvo de superreganta potenco eliminas la ceterajn lingvojn, kiel okazis kun la latina de la romia imperio rilate al la etruska, la oska kaj ceteraj tiutempaj lingvoj, povus esti dementata de la volo de eŭropaj civitanoj konsciaj pri la graveco de la afero kaj decidantaj ŝanĝi la historian fluon.

Ĉi tiu estas la optimisma vido de Allarme Lingua, kiu diferenciĝas de la aliaj lingvodefendaj asocioj krom pro libera aliĝebleco de simplaj civitanoj el civila socio, pli ol el akademia medio, pro sia nefermiteco rilate la adopto de neetna lingvo cele al protekto de kulturaj identecoj.

Konkludante la skizan prezenton de nia asocio kaj la novaĵon de LP 3539 mi petas la adresitojn de ĉi tiu komuniko sendi al mi siajn komentojn kaj kuraĝigojn kaj ankaŭ precipe sugestojn subtene al leĝpropono, kiujn oni konsideros ĉe la leĝfara pridiskutado.

Giorgio Bronzetti

Tiu ĉi retpoŝtadreso estas protektata kontraŭ spamrobotoj. Vi devas ebligi Ĝavaskripton por vidi ĝin.


La agado de Allarme Lingua (www.allarmelingua.it ) disvolviĝis ĝis nun precipe per informado al gazetaro kaj al diversaj kategorioj de eblaj interesitoj kiel lingvistoj kaj politikistoj kun la celo sentemigi la publikan opinion pri la lingva problemo. Oni krome denuncis la eŭropan Moderatoron pro lingva diskriminacio en eŭropaj institucioj, kiuj ofertas postenojn kun kondiĉo “English mother tongue” kaj provokis tiurilatan demandon de senatano Zappacosta al ministro pri eŭropaj politikoj Rocco Buttiglione. Oni denuncis la eŭropan ministron pri agrikulturo pro nerespekto de lingva egaleco ĉe interkonsentoj SAPARD kun orienteŭropaj landoj. Oni lanĉis la Vokon por Eŭropaj Lingvoj, kiu rikoltas grandan sukceson en pluraj eŭropaj landoj.