Naskiĝo de blogo "Reago"

Naskiĝo de blogo “Reago”

Disvastigo decidis utiligi la artikolojn kaj reagojn aperantajn en internacia diskutgrupo Reago por afiŝado en sia retejo, kiun baldaŭ renoviĝos. Tiamaniere oni proponos al la itala publiko tekstojn por pripensi pri la lingvo-problemo (aŭ lingvo-problemoj) kaj vidpunkton de esperantistoj. S.ro GrazianoRicagno elektos la artikolojn kaj la reagojn kun prefero al opinio-artikoloj pri la lingvo-debato en Eŭropa Unio, ilin sendos kune kun resumoj en esperanto al italaj tradukantoj kaj poste redaktos la rubrikon Reago de Disvastigo. Se la iniciato sukcesos ĝi povas esti starigata ankaŭ en aliaj landoj. La unua artikolo, en la angla, kun traduko de Sandro De Riu en la itala estas Why americans are terrified of learning a second language = Perché gli americani hanno il terrore di imparare una seconda lingua, al kiu respondas kun sia vervo Claude Piron.

Artikoloj interesaj por rubriko Reago de Disvastigo , provizore lokigata majstre de Sandro De Riu en http://reago.blogspot.com (legebla ankaŭ en http://disblogo.blogspot.com kie eble naskiĝis nova vorto:Disblogo):

1) artikoloj pri la europa lingvo-problemo

2) " monda "

3) " lingvo-problemoj

4) " projekto Esperanto

5) " rilatantaj esperanton favore au mal-

6) reagoj al artikoloj afiŝindaj

Ĉu la artikoloj ĉu la reagoj estos afiŝataj en la originala lingvo kun resumoj en la itala tradukataj de la resumoj en esperanto akompanantaj la tekstojn de la proponantoj. La plej interesaj artikoloj kaj reagoj estos afiŝataj ankau en la paĝoj de www.allarmelingua.it kaj eble en kreota retejo de Europa Lingvo-Ligo en konstruo. Oni invitas vin apogi la iniciaton kunlaborante en la diskutgrupo reago kaj afiŝante komentojn ĉe la artikoloj en citata blogo. Giorgio Bronzetti