Chiti-Batelli, intervujita de DISVASTIGO por artikolo publikigita poste en la ĵurnalo “La Cronaca d’Abruzzo”, pasintjunie, insiste argumentas, ke por Eŭropa Unio necesas intergenta lingvo kaj ke tiu lingvo tute ne povas esti la angla, kiu ĉiutage konkeras pli kaj pli da tereno en ĉiu kampo de la ekonomia kaj socia vivo.
La Angla en Eŭropa Unio:
lingva kaj kultura eko-katastrofo!
Chiti-Batelli, intervujita de DISVASTIGO por artikolo publikigita poste en la ĵurnalo “La Cronaca d’Abruzzo”, pasintjunie, insiste argumentas, ke por Eŭropa Unio necesas intergenta lingvo kaj ke tiu lingvo tute ne povas esti la angla, kiu ĉiutage konkeras pli kaj pli da tereno en ĉiu kampo de la ekonomia kaj socia vivo. Nu, ne temas pri eksterordinara novaĵo por la plejmulto el la legantoj, kiuj tute ne donas gravecon al lingvaj problemoj kaj ja konsideras la anglan lingvon kiel de ĉiuj akceptita solvo por interhoma komunikado, sed Chiti-Batelli malkovras la danĝerecon de tiu fakto, tio estas survojiĝo al detruado de aliaj lingvoj kaj kulturoj, laŭ la leĝo de socilingvistiko kiu antaŭvidas la superecon de lingvo apartenanta al hegemonia potenco kaj havanta ruinigajn efektojn super la aliajn.
Laŭ Chiti-Batelli la apogantoj de la angla, precipe la lingvoinstruistoj, silentas aŭ eĉ hipokrite subtaksas ĉi aspekton. La eksa ministro pri publika instruado, Tullio De Mauro, renoma lingvisto, deklaris ke “la angla lingvo havas transglotan funkcion kaj tia lingvo neniam povus forviŝi la aliajn” kaj ankoraŭ “Ni ne troe maltrankviliĝu: prikonsideru, ke kiam la latina trudiĝis kiel oficiala lingvo de unu ekstremo al alia de Eŭropo, intertempe naskiĝis la romancaj”. Al tio li reagas, klarigante pri la historio de la latina kaj responde al la deklaroj de prof-ro De Mauro: “La latina iĝis terure lingvovora kaj, en la antikvaj tempoj ene de Eŭropo, eltranĉis eĉ la radikojn de la lingvoj de popoloj kaj teritorioj apartenantaj al la Romia Imperio, malaperigante interalie la lingvon de la Etruskoj. Kiam la lingvo de Romio ĉesis esti lingvo de Imperio kaj – kio eble eĉ plej gravas – ne plu funkciis kiel gepatra lingvo de popolo, ĝi tamen povis pluvivi, dum pluraj jarcentoj, kiel lingvo de kulturo, de scienco kaj de la Eklezio, ne malebligante tiel la evoluadon de la vulgaraj kaj aliaj lingvoj de la Malnova Kontinento: ties lingvo-vora efiko en Mezepoko entute ĉesis”. Poste, li aldonas, ke la nura savebleco povus deveni de lingvo nenies gepatra kaj tial ĝi povus iĝi intergenta lingvo, tute ne minacanta la ekzistadon de la aliaj, en ilia plena respekto kaj protektanta ilian konservadon, kaj simila lingvo, jam uzopreta, povus esti nur Esperanto. Kaj kio pri la sociolingvistiko? Jen la kerno de la problemo: “Nunatempe al esperanto mankas politika forto, kapabla ĝin antaŭenpuŝi”. Eŭropa Unio povus esti tiu antaŭenpela forto, nur kiam ĝiiĝos vera federacia Ŝtato, bezonanta en sia eno federacian oficialan lingvon, neniun ajn privilegiantan, kaj en la eksteraj rilatoj konscia pri la bezono konstraŭstari la hegemonion de la angla, hegemonion ne nur lingvan sed ĉefe politiksuperpotencan.
Al demando, ĉu en ĉi momento nur oni devas atendi pasive la establon de Eŭropa Federacio, Chiti-Batelli respondas: “Tute ne. Jenan strategion mi ŝatus sugesti: akcepti ĉi-momente la anglan, ĉar ne ekzistas aliaj eblecoj, pro la nuna ekvilibro (aŭ -pli bone dirite -malekvilibro) de la internacia superregado. Sed samtempe konsilindas, klopodi kontraŭstari, denuncante la tre seriozajn riskojn al kiuj sin elmetas, en tre mallonga tempo, ne nur lingvoj, sed eĉ kulturoj de la eŭropaj popoloj, kiuj, sen la idiomoj per kiuj ili sin esprimas, iom post iom estos neniigitaj kaj eniros plate unuforman anglecan universon. Plie engaĝiĝi, firme kaj plenkonvinke favore al realigado de la Eŭropa Federacio, kunlaborante aktive kun tiuj movadoj, kiuj tion alcelas. Urĝas tamen tuj aktiviĝi, alimaniere tre baldaŭ oni atingos la punkton de nerevenebleco. Sekve necesas tuj ekbatali, energie, ĉiam havante antaŭ la okuloj la celpunkton: la pluvivadon de “Eŭropa identeco”, konsistanta ĝuste en la plureco de ĝiaj lingvoj kaj kulturoj. Ni malhelpu, ĝis kiam estos tempo por tion fari, ĉi tiun lingvan eko-katastrofon, kiu pli kaj pli, ĉiam pli proksime nin minacas: ĉi minaco je disfaliĝo estas same grava kiel la media eko-katastrofo, ankaŭ pro la fakto ke pri ĝi la plejmulto ankoraŭ ne ekkonsciiĝas”.
Trad. Elda Doerfler
Giorgio Bronzetti www.disvastigo.it
Disvastigo
Gazetara agentejo por diskonigo de novaĵoj, artikoloj kaj dokumentoj pri problemoj de internacia lingva komunikado. Interlingvistiko kaj esperantologio.
Senpaga servo. Registrita ĉe la Tribunalo de Chieti kun n.ro 1/02 de 05.02.02
Viale A.Moro 37 66013 Chieti –Italio-tel. 0871561301
Respondeca direktoro: Mario D’Alessandro
Eldona direktoro: Giorgio Bronzetti
Ĉi tiun bultenon oni sendas al abonantoj de DISVASTIGO. Pliajn informojn oni povas ricevi de