INSTRUADO DE LA FREMDAJ LINGVOJ :
EKESPLORO PER LA ANALIZO DE POLITIKOJ,
KAJ SEKVOJ POR ESPERANTO.
EKESPLORO PER LA ANALIZO DE POLITIKOJ,
KAJ SEKVOJ POR ESPERANTO.
François Grin
Universitato de Ĝenevo
Prelego prezentita okaze de la Universla Kongreso de UEA
En Florenco, la 30-an de julio 2006.
Universitato de Ĝenevo
Prelego prezentita okaze de la Universla Kongreso de UEA
En Florenco, la 30-an de julio 2006.
ANTAŬPAROLO
Gesinjoroj,
Mi estas ege honorigita de la invito ekparoli en la Universala Kongreso de 2006. Mi do volas, komencante, esprimi miajn dankojn al la organizantoj de tiu kongreso, interalie al Profesoro Renato Corsetti.
Mi dankas ankaŭ al la personoj kiuj partoprenis en la traduko de tiu prelego[1]. Mi ja ne parolas esperanton. Mi sukcesas legi specifajn artikolojn en esperanto (kio ofte estas utila en mia laboro), sed mi ne parolas ĝin. Ni diru, ke nunmomente mi ĝin prononcas, kaj cetere tion unuafoje mi estas instigita publike fari.
Se mi estas ĉi-tie hodiaŭ, kaj se Renato Corsetti afable invitis min, la kialo estas simpla : pasintjare mi redaktis, por la franca ministerio pri nacia klerigado, raporton pri la instruado de la fremdaj lingvoj. Kaj tiu raporto havis ian eĥon en la esperantista komunumo.
Mi do ŝatus iomete pli paroli al vi pri tiu raporto, dume precizigante - ĉar tio ne ĉiam estis taŭge komprenita – tion, kion ĝi diras, kaj tion, kion ĝi ne diras. Tio igos min poste ekesplori alian temon, tio estas la uzo farebla el tiu raporto kaj eble la manieroj per kiuj la esperantista komunumo - kies membro mi ne estas - povas konigi sian mesaĝon.
LA ORIGINOJ DE LA RAPORTO “INSTRUADO DE LA FREMDAJ LINGVOJ”.
Mi unue klarigu iom da historio. Fine de 2004, mi estis kontaktita de la franca ministerio pri nacia klerigado, kaj pli precize de ties “Alta Konsilantaro por la taksado de la lernejoj” (franclingve : “Haut Conseil d’évaluation de l’école”, ankaŭ pli simple “Haut Conseil” aŭ “HCéé”). Ja tiu organizaĵo (kies strukturo estis modifita pasintjare laŭ ministeria decido) estas komisiita prepari por la ministro konsultajn opiniojn pri diversaj temoj pri klerigada politiko kaj administrado. Kiel vi scias, Francio havas tre centralizitan rigardon super la publika instruado, kaj la instancoj de planado kaj analizado tie ludas gravan rolon.
La tiamaj cirkonstancoj estis jenaj : iu specifa komisiono (la “Komisiono por nacia debatado pri la estonteco de la lernejo”, prezidata de Claude Thélot [ankaŭ membro de la fama “Kortumo de la kontoj”], kelkajn monatojn antaŭe estis deponinta imponan raporton kun plurcentoj da paĝoj kaj kun la titolo Por la sukceso de ĉiuj lernantoj.[2]
El tiu teksto, ĝenerale nomita de la amaskomunikiloj la “Thélot-raporto”, unu rekomendo konsistis el la devigo por ĉiuj francaj lernantoj lerni la anglan, aŭ pli ekzakte tion, kion la Thélot-raporto nomas “la angla lingvo por internacia komunikado”. Tiu rekomendo estis iom miregiga laŭ diversaj aspektoj :
· Unue, ĝi enteniĝis en tri linioj : neniu konsideritaĵo, neniu klarigitaĵo, neniu cifero - nur la rekomendo.
· Due, la nocio de “angla lingvo por internacia komunikado” estis neniel difinita. Ĉu temas pri la angla lingvo? Aŭ ĉu pri iu simpligita angla lingvo? Sed tiukaze simpligita kiel, laŭ kiu modo, de kiu, kial?
· Trie, kiam estas sciate, ke ĉiumaniere proksimume 97% da francaj junuloj jam elektis lerni la anglan, ĉu kiel unuan fremdan lingvon, ĉu kiel duan fremdan lingvon (en preskaŭ ĉiuj instruĉenoj du fremdaj lingvoj estas devigaj), kial do trudi la studon de la angla al la 3% ceteraj ?
Memkomprenele, oni troviĝis en iom aparta situacio, en kiu la logika rezonado ŝajne submetiĝis al antaŭfaritaj ideoj aŭ al la kruda kaj simpla ideologio.
Nu “HCéé” [ho-co-e-e] , kiel ni ĵus precizigis, havas tre klaran mision : tio estas redakti por la ministerio avizojn, kiuj antaŭ ĉio koncernas la manieron ekfunkciigi la rekomendojn de raportoj tiaj, kia estas la Thélot-raporto. Tiakaze “HCéé” mendas pli alcelitajn studojn, kaj tion ĝi petis min fari koncerne la instruadon de la fremdaj lingvoj en Francio.
Plej ofte, la raportoj produktitaj laŭ la patronado de HCéé esploras demandojn, ĉu organizajn (funkciado de klerigada sistemo, difino de normoj, difino de taksmodoj), ĉu pedagogiajn (rilatoj inter la atingotaj normoj kaj la praktikoj de la instruistoj fronte al siaj klasoj, elekto de la lernolibroj, ktp...). Apriore miaj “klientoj” antaŭvidis ricevi de mi samtipan studon, en kiu mi ekzemple sugestus komenci la instruadon de la angla je tioma aŭ alioma aĝo, kaj celi tian aŭ alian nivelon de kompetenteco por la lernantoj de tia aŭ alia instruĉeno. Mallonge dirite, temus pri demandoj rilatantaj la “kielon”. Dum la plej gravaj demandoj, situantaj ĉe la antaŭo de la “kielo” (laŭ tio ke ili estu antaŭe starigitaj), estas la demandoj pri la “kio” kaj la “kialo” : tiuokaze kiujn lingvojn instrui kaj pro kiuj kaŭzoj ?
Laŭ mia vidpunkto la helpo, kiun mi povis eventuale alporti al la francoj, estis proponi al ili analizon kritikan, eĉ kontestan, de la rekomendo de la Thélot-raporto, pli vole ol konsilojn pri la maniero ekfunkciigi ĝin.
Ĉiukaze tion mi respondis al miaj estontaj “klientoj”, kiam ili kontaktis min : mi diris al ili, ke mi ne intencas labori super la maniero instrui la anglan (kio en si mem estas tute rajta, sed pri kio aliaj pli ol mi estus multe pli kompetentaj), kaj ke mi konsentus havi ilian mandaton nur kondiĉe, ke mi povu ekesplori la verajn demandojn, tio estas la elekto de la instruotaj fremdaj lingvoj, kaj la kialoj de tiu elekto.
Ekde la komenco, mi ankaŭ diris al miaj alparolatoj de HCéé, ke tre verŝajne (“verŝajne”, ĉar mi ne povis antaŭscii miajn proprajn konkludojn), mia raporto fin-atingus la konkludon, ke la rekomendo pri “la angla deviga por ĉiuj” estis danĝera, pro ĝia neefikeco (laŭ la parametroj de asigno de la enspezoj), kaj nejusta (laŭ la parametroj de distribuo de la enspezoj). Alidirite mi antaŭinformis ilin, ke mia raporto riskas dispuŝi kelkajn “sanktajn bovinojn”. Sed ili konsentis priludi la ludon kaj tial mi homaĝas al la prezidanto de HCéé kaj al ties ĝenerala sekretario : ili ja konsentis la intelektan debaton, kaj ili taskis min por la produkto de iu analizo, kiu min kuntiris multe pli malproksimen ol mi imagis je la komenco.
METODO KAJ REZULTOJ : KELKAJ ELSTARAJ EROJ DE LA RAPORTO
Tempo kompreneble ne sufiĉas por eniri ĉi tie la detalojn de la raporto: aldone, ĝi jam estis multe debatita ene de la esperantista komunumo, kaj eble iuj el vi ĝin jam konas. Mi do nur rememorigos kelkajn esencajn punktojn kiuj rilatas al la metodo kaj al la rezultoj.[3]
La adoptita metodo baziĝas je la komparo inter tri scenejoj de komunikado en la kunteksto de Eŭropa Unio. Eĉ kun tiu problem-kadriga elekto, la defio estis multflanka: unue, je la koncepta nivelo, la scenejoj, kvankam ofte aluditaj, estas malofte priskribitaj laŭ rigoraj kriterioj kiuj ebligas inter-komparadon. Sekve, endis eki per konceptigado de la scenejoj. Due, je metodologia nivelo, la komparad-kriterioj ne estas firmaj, kaj sekve endis prilabori kaj pravigi tiajn kriteriojn. Trie, je empiria nivelo, la datumoj necesaj al la komparado ĝenerale ne ekzistas, kaj endis evoluigi taksad-strategion por alproksimiĝi al tiu realeco.
La scenejo 1 estas tiu, en kiu Eŭropa Unio (je super-nacia aŭ membro-ŝtata nivelo) elektas strategion de la «nur-angla». Tio esprimiĝus en forte angligita lingva medio, en kiu la angla ĝuus hegemonian pozicion.[4] Iuj diras, ke tiu scenejo fakte jam klare survojas.[5] Mi tre samopinias, sed kun kelkaj malkonsentoj pri la eltirindaj sekvoj.
En la scenejo 2, kiun mi nomas «plurlingvismo», Eŭropo celus komunikadon vere plurlingvan. Estas vojo sufiĉe proksima al la oficiala eŭropa moto, kiun senĉese ripetas la ŝtatoficistoj en Eŭropa Unio.[6] Plurlingvismo utilos do por antaŭeviti hegemonion de ununura lingvo. Sed, pro nia scio pri makro-dinamiko de lingvoj, estas ege malfacile certigi plurlingvismon kaj veran kaj lonĝdaŭre elteneblan. Tio eblas nur kondiĉe de sufiĉe fortaj akompanaj rimedoj.
La scenejo 3 estas tiu de Esperanto, kiu supozigas, ke ĉiu lernis kaj uzas Esperanton, aŭ ke tiu lingvo utilas kiel relajso (ponto-lingvo), en tradukado kaj interpretado.
Antaŭ ol transiri al nombraj rezultoj, du rimarkoj nepras :
· Unue, detala komparado inter tiuj 3 scenejoj estus tro malfacile realigebla, ĉefe en la mallonga tempo lasita de la HCéé, kaj tial mi elektis simpligitan alirmanieron, kiu intence preterlasas ĉiajn sociajn kaj kulturajn dimensiojn. La nombroj el la esploro estas do alproksimaĵoj, kiuj tial havas neniun alian ambicion ol fari unuan paŝon. Mi sisteme elektis prudenton, kaj plej verŝajne, la transpagoj rezultantaj el la lingva hegemonio estas pli altaj ol tiuj, kiujn mi raportas ĉi tie.
· Due, iuj kontraŭ-argumentos, ne senprave, ke ni jam scias, ke lingva hegemonio maljustas; kaj eĉ se tio iomete malfacile pruveblas, multaj el ni sentas, ke ĝi, krome, malefikas. Tamen indas rememorigi, ke, ĝenerale, la amas-publiko ne konscias pri tio. Se ni devus, iam, direktiĝi al pli efika kaj pli justa internacia komunikado, estas utile liveri nombrajn pruvojn pri la amplekso de la transpagoj rezultantaj el la lingva hegemonio kaj de ĉio, kio eviteblus alprenante aliajn komunikad-formojn. Tiu informado povas stimuli la publikon kaj la decidulojn ekzameni pli atente la alternativojn al la angla.
Por iri rekte al kerno de la rezultoj, ni simple rememorigu, ke lingva hegemonio favore al «hegemonia» aŭ «superrega» lingvo sekvigas kvin tipojn de transpagoj, nome:
1) La efiko de «privilegiitaj merkatoj»: la denaskuloj en la superrega lingvo ĝuas kvazaŭ-monopolon ĉe la tradukad- kaj interpretad-merkatoj en la superrega lingvo, la merkato pri instruado de tiu lingvo kiel fremda lingvo (almenaŭ preter certa nivelo), la servoj kunligitaj (lingvaj restadoj, ktp) kaj la merkato pri produktado kaj reviziiado de tekstoj en tiu lingvo – ĉiuj taskoj, por kiuj regado de la lingvo je denaska nivelo estas ĝenerale necesa;
2) La efiko de «ŝparado en la komunikado»: tiuj, kies denaska lingvo estas la superrega lingvo, povas ŝpari al si la penon traduki la mesaĝojn sendatajn al ili de alilingvanoj, ĉar tiuj lastaj tuj faris la streĉon por esprimi sin en la superrega lingvo. Same, tiuj, kies denaska lingvo estas la superrega lingvo, ne bezonos traduki siajn mesaĝojn en aliajn lingvojn;
3) La efiko de «ŝparado en lernado de fremdaj lingvoj»: la denaskuloj en la superrega lingvo ne bezonas investi tempajn kaj financajn rimedojn en lernado de aliaj lingvoj, kio kondukas al enorma ŝparado. Malgraŭ la grava streĉo farita de la landoj kiuj devas instrui fremdajn lingvojn, lernado de fremda lingvo reprezentas sume, por la tuta antaŭ- universitata lernej-tempo, ĉirkaŭ 1500 ĝis 2000 horojn de instruado kaj de praktikado (inkluzive la hejm-taskojn). Fine, la atingitaj rezultoj restas malaltaj, ĉar la averaĝo de instruado kaj de praktikado kiuj estas necesaj por atingi (kaze de la angla) kompetenc-nivelon kompareblan al tiu de denaskuloj, estas taksata je minimume 12 000 horoj;[7] tio ne estas sen konsekvencoj danke al la kvina efiko (ĉi sube) ;
4) La efiko de «alternativa investo en homan kapitalon»: la mono ne investita en la komunikadon kun aliaj lingvaj sferoj (ekzemple pere de la akirado de fremda lingvo) povas esti direktata aliloken, inter alie al aliaj formoj de investado en homan kapitalon, tiel transdonante avantaĝon en aliaj sektoroj al denaskaj parolantoj de la superrega lingvo ;
5) La efiko de «retoriko kaj legitimeco»: la denaskaj parolantoj de la superrega lingvo ĝenerale havos avantaĝon en situacioj de negocado kaj de konflikto kun nedenaskuloj de tiu lingvo, precipe ĉar tiuj negocadoj kaj konfliktoj okazas en sia lingvo.
Direktu ni nun al taksado de tiuj efikoj en la tri diversaj scenejoj. Tio postulas kompreneble certajn hipotezojn, ĉar, plej ofte, la necesaj datumoj ne ekzistas. Ĉiu taksado devas do baziĝi sur interpretado kaj transformado de aliaj informoj. Du aparte gravaj hipotezoj devas esti klarigataj ĉi tie.
Unue, ni prenos kiel komparad-bazon situacion sen lingva hegemonio. Apriore, malĉeesto de lingva hegemonio povas supozigi «plurlingvan» scenejon same kiel «Esperanto»-scenejon. Certe estas kelkaj diferencoj inter ili rilate justecon, sed taksado de amplekso de tiuj diferencoj postulas aldonajn konsiderojn, kiujn ni ne povas aliri ĉi tie.
Due, ni taksos ĉi tie la transpagojn rezultantajn el la nuna superregado de la angla. Estas tre kredeble, ke la transpagoj estus multe pli altaj, se Eŭropo elektus la scenejon 1-an, tio estas internacia komunikado tute en la angla. Tamen, denove ĉi-teme, mi decidis elektis prudenton, pro timo pentri tro malhelan bildon, aŭ riski hipotezojn pri la gravecon de tiuj transpagoj en “nur-angla” lingva medio. Ili certe estas pli altaj, sed mi lasas tiun temon al ontaj esploroj.
La taksadoj liveras rimarkindan sumon je almenaŭ dek miljardoj de eŭroj jare. Komparocele, rememoru ni, ke la fama rabato, kiun je redaktotempo de ĉi-linioj, Britio ĝuas je sia kontribuo al budĝeto de Eŭropa unio (kaj pri kiu akra debato inter membro-Ŝtatoj reekis dum la jaro 2005) altas je 5 miliardoj de eŭroj jare. Sekve, la rektaj transpagoj, kiujn Britio profitas, ege superas tiun nombron kaj estas almenaŭ duoble pli altaj, eĉ kun plej limigitaj hipotezoj kiujn mi uzis ĉi tie.
Se oni konsideras la obligantajn efikojn kaj la rendimentojn de la sumoj kiel rezulto de la lingva hegemonio, ni venas al ĉirkaŭ 16 aǔ 17 miliardojn de eŭroj jare: ni emfazu denove, ke temas pri prudentaj taksadoj, kiuj preterlasas tre gravajn elementojn de tiuj transpagoj.[8] Interalie, mi preterlasas iun ajn taksadon de la efiko de retoriko kaj legitimeco.
Tamen, la ĉefa rezulto restas: lasante al la angla privilegian statuson, la eŭropaj Ŝtatoj (escepte de Irlando) memvole transferas , sed senkonscie, almenaŭ 10 miliardojn da eŭroj jare al Britio, kaj certe multe pli. Estas sumo, kiu, en ĉiu alia kampo de la politika kaj ekonomia vivo, estus delonge denoncita kiel evidenta maljusteco.
Vide de tiuj nombroj, lingva hegemonio (ĉu favore al la angla, ĉu al ajna alia natura lingvo) povas esti priskribata kiel ege maljusta kaj malefika solvo. Kiam tiaj datumoj estos pliprecizigitaj – kaj ili certe bezonas esti – ili povos eble helpi komprenigi al la registaroj kaj al la amaspubliko, ke la alternativaj solvoj al la « nur-angla » estas atente esplorindaj.
Tio kondukas min al la demando de eblaj rekomendoj, al la rolo de Esperanto en tiuj rekomendoj, kaj al la maniero diskonigi ilin.
KIAJ REKOMENDOJ... KAJ KIAJ STRATEGIOJ?
Estas tempo klare rememorigi pri punkto de mia raporto: ĝi ne rekomendas la ĝeneralan alprenon de Esperanto. Ĝi rekomendas elekti mult-lingvecon, kiu estas malsimpla strategio, en kiu loko povas esti trovata por Esperanto. Tio ne estas la sama afero, kaj mi devas diri, ke la maniero, laŭ kiu kelkaj esperantistoj utiligis mian raporton, estas por mi problema.
Mi klarigas mian penson, komencante per precizigo de la ideologia elekto, de kiu mi ekiras. Mia zorgo estas tiu de diverseco. Mi amas diversecon, kaj unuformeco reprezentas, el mia vidpunkto, koŝmaro. Kompreneble ne temas pri simplisma kaj naiva vizio de diverseco. La diverseco havas en si ion paradoksan: ĝi estas samtempe minacata kaj minacanta. Sed mi kredas, ke ĝi konsistigas homan viv-bezonon. Miaj unuaj laboroj de juna esploristo traktis, do, pri la defendo de malplimultaj lingvoj en kimra aŭ la gaela de Skotlando. De pli ol dek du jaroj, mi estas envolvita en kelkaj instancoj de la franc-lingvanaro (francophonie) (kaj mi estas, cetere, membro nuntempe de la Délégation à la langue française – Delegitaro pri la franca lingvo – en la franclingva Svislando). Mi ankaŭ interesiĝis pri la lingvoj de enmigrantoj (dediĉante min aparte je la ebleco de samtempa kunekzistado de la favorado de «aŭtoktonaj» malplimultaj lingvoj kaj de la lingvaj rajtoj, kiuj povas esti rekonataj al la lingvoj de la enmigrintoj).
La komuna trajto, la «ruĝa fadeno» de ĉi tiuj interesoj, estas lingva diverseco. Mi ne interesiĝas pri malplimultaj lingvoj (kiel la romanĉa en mia lando) laŭ vidpunkto strikte kulturisma aŭ identecisma, sed ĉar ili konsistigas elementojn, kiuj kontribuas krei diversecon. Sammaniere mi taksas (kaj tion mi rediras ĉie), ke defendo de la franca lingvo ne havas sencon krom laŭ vidpunkto pri defendo de diverseco; kaj por kialoj geografiaj-politikaj evidentaj, la franca lingvo ludas kernan rolon en ĉi tiu defendo. Ĉiam laŭ la sama logiko, mi havas absolute nenion kontraŭ la angla lingvo, kiu estas lingvo, kiun mi amegas, lingvo en kiu mi vivis, kiam mi estis en Usono, kaj la lingvo de la plejmulto de la romanoj, kiujn mi legas por mia plezuro. La angla lingvo mem estas grava parto de diverseco.
Mi aliras Esperanton laŭ la sama spirito-stato. Esperanto estas kontribuo al diverseco pro du kialoj. Unue, ĝi estas plia lingvo, lingvo brile originala pro la fleksebleco kaj la fekundeco de sia morfosintakso.
Due, estas lingvo, kies uzo povas kontribui batali kontraŭ lingva hegemonio. Kaj laŭ tiu vidpunkto mi venis al la konkludo, en mia raporto, ke esperanto devus esti konsiderata en miaj rekomendoj. Sed male, kaj male je tio, kion asertas Claude Hagège en sia lasta libro, mi ne rekomendas la alprenon de Esperanto kiel «lingvo de la Eŭropa Unio».[9]
Esperanto estas solvo sendube plej bona el studa vid-punkto, kaj rilate al tio, kio koncernas la internan funkciadon de la instancoj de la Unio. Sed la interna funkciado de ĉi tiuj instancoj estas io, la socia, politika, ekonomia kaj kultura vivo de la eŭropanoj estas io alia. Esperanto certe havas rolon por ludi, sed mi vidas tiun rolon kiel tiun de elemento de strategio por la diverseco, en kiu oni emfazas la uzon de pluraj gepatraj lingvoj – plus Esperanton, tie, kie diverseco ne estas sufiĉe garantiata pere de la naturaj lingvoj pro motivoj de lingvo-dinamiko, al kiuj mi ne revenos ĉi tie.
Aliflanke, kaj ĉiuj ĉi tie scias tion, Esperanto estas la celo de ĉiuj specoj de antaŭjuĝoj. Oni ne povas preteriri ĉi tiun realon, kiam oni redaktas rekomendojn pri lingvo-politiko.[10]
Jen, do, la momento por memorigi pri la unua funkcio de esploristo pri lingvo-politiko, aŭ de konsultanto, kia mi estis la pasintan jaron por la Hcéé: kiel konsultanto, ne estas mia tasko diri al miaj klientoj tion, kion ili devas fari aŭ ne fari. Mia rolo estas diri al ili: « se vi faras ĉi tion, jen la sekvoj, kiujn vi devas atendi, kaj se vi faras tion, jen kiuj estos la aliaj sekvoj, vi devas elekti laŭ viaj ideologiaj kaj politikaj prioritatoj, sed, mi esperas, en situacio de pli bona kono danke al la analizo, kiun mi liveris al vi.». Se ĉi tiu punkto estas klara, devas esti egale klare, ke se mi estus rekomendinta la utiligon de Esperanto en ĉiuj cirkonstancoj, mi ne estus plenuminta mian mision, ĉar tia rekomendo ne estus estinta logike farebla, krom se oni estus silentinta pri ĝia politike nerealisma karaktero.
Mi devas do substreki, ke mi bedaŭris, ke kelkaj, precipe interne de la movado, volis igi min diri, tion, kion mi ne diris, kaj igi mian raporton aperi kiel simpla kaj nura alpreno de starpunkto favora al Esperanto. Mi ŝatas Esperanton, kaj male al la plejmulto de miaj samprofesianoj, mi ne havas, mi kredas, iun ajn antaŭjuĝon pri ĉi tiu lingvo. Sed mi bedaŭras, ke kelkaj malaperigis ĉiujn nuancojn de mia pozicio. Estas tio, kion oni nomas en la franca, sinteni kiel «elefanto en butiko de fajencajoj», kaj tio ne povas ne prezenti al mi kelkajn problemojn. Efektive, kelkfoje mi nun estas devigata distanciĝi publike de Esperanto! Tio ĉiukaze estas absurda kulmino, kiam mi kredas esti unu el la maloftaj voĉoj, ekster la movado, kiu, pro la rezultoj de la evidentigo de avantaĝoj kaj malavantaĝoj de malsamaj elekt-eblecoj, memorigis pri la kontribuo, kiun Esperanto povas alporti!
Mi devas, bedaŭrinde, esprimi mian malaprobon rialte al kelkaj esperantistoj, kiuj petis min pri io aŭ pri io alia per ret-mesaĝoj, kiujn mi ĝis nun respondis… kaj poste mi vidis mian personan respondon afiŝitan sur reta ejo, sen demando al mi pri la permeso aperigi tiun respondon, kaj eĉ sen nura averto ! Temas pri neakcepteblaj procedoj – bonŝance relative maloftaj kaj venantaj nur de malgranda nombro da individuoj. Ĝenerale mi respondas tre volonte al ret-mesaĝoj kaj mi ĝojas interŝanĝi opiniojn kun aliaj homoj, kiuj interesiĝas pri demandoj pri lingvo-politiko.
Sed ĉi tiuj malgrandaj personaj malagreblaĵoj estas sen graveco. Mi ŝatus prefere konkludi reproponante eternan demandon : « kia antaŭenigo por Esperanto ? »
Temas, evidente, pri demando al kiu ĉiu libere respondos laŭ siaj konvinkoj kaj siaj interesoj. Sed tio ne malpermesas prezenti al si la demandon pri la efikeco de kelkaj formoj de propagando. Ĉi-rilate, kaj ne enirante detalojn, kiuj rabos tro da tempo, mi prezentas por via pripensado la sekvajn rimarkojn.
Unue ni ne forgesu, ke Esperanto estas lingvo, kiu nuntempe estas sen prestiĝo. Dum multaj malplimultaj lingvoj sukcesis reinventi sin kaj doni pri si pozitivan bildon, eĉ laŭmodan bildon, Esperanto restas senespere senvalora, dum la lingvoj de enmigrintoj estas antaŭ la ricevado de iu formo de politika legitimeco, precipe en la edukaj sistemoj, Esperanto estas ĉiam perceptata de granda parto de la publika opinio kaj de la komunik-rimedoj kiel senbaza kaprico. Estas io bedaŭrinda, estas certe frukto de malscio, sed temas pri soci-lingvistika fakto.
Sekve oni ne povas antaŭenirigi Esperanton, kiel se ĉi tiuj antaŭjuĝoj ne ekzistus, kaj, se estas vero, ke oni devas informi, oni ne devas fari tion en kiu ajn maniero. Pro tio estas neutila, eventuale malutila, aliri parlamentanojn kaj ĵurnalistojn, aŭ insisti ĉe superaj funkciuloj, foje eĉ ministroj, por rediri al ili, ke Esperanto estas “la” solvo. En la plejmulto de la okazoj, tiaj paŝoj estas spertataj kiel ĝena kaj malĝustaloka insistado fare de kelkaj stranguloj.
Tio ne signifas, ke oni ne devas fari ion, sed ke oni devas distingi la cel-publikojn kaj pretigi ĉian informon per la plej granda zorgo. La ĝisnuna agado, eĉ se fojfoje ŝajnas agadismo, restas sendube utila (kvankam kun efiko ne ĉiam evidenta) se oni adresas ĝin al la homo en la strato, al la ĝenerala publiko. Sed por paroli al la inform-rimedoj, al la leĝo-farantoj, aŭ al la membroj de la registaroj, necesas certe sinteni alimaniere, rilate al la enhavo kaj al la formo de la mesaĝo. Troa guto da entuziasmo, nur unu vorto iom tro forte substrekata, sugesto de io ajn, kio povus ŝajni premo, la plej malgranda grajno da tio, kio povus ŝajni naiveco, ĉio tia sufiĉas por igi nekredinda tutan argumentadon, eĉ se ĝi estas cetere ĝusta kaj bone prezentita. Tial mi bedaŭras diri, ke laŭ mi, la akvumado de parlamentanoj (francaj, eŭropaj aŭ alispecaj) per informoj pri Esperanto, kiuj citas mian raporton, ne ĉiam estis sufiĉe pretigata. Kaj ĉiu eraro farita igas la estontan laboron ankoraŭ pli malfacila. Pro tio mi pensas ke pripensado sen komplezo devas esti ekfarata pri la celoj kaj la manieroj de komunikado, kiuj celas difinitajn mediojn, aparte en la altaj medioj de politiko, de ekonomio kaj de inform-rimedoj. Ĉi tio ne estas laboro de aktivuloj, kiu utiligas sian entuziasmon kaj sian sincerecon, sed prefere, mi pensas, laboro de strategiuloj kaj profesiuloj pri komunikado, kiuj devas baziĝi sur preciza kaj prudenta plano.
La demando ne estas pri tio, ke tiu aŭ alia formo de agado estas en si mem supera aŭ malsupera – male, oni devas kompreni, ke temas pri agadoj kun malsamaj ecoj, por malsamaj publikoj kaj de malsamaj agantoj.
La konsiderado de ĉi tiu malsameco ŝajnas al mi absolute necesa por la estonteco de Esperanto, kiu devas ludi rolon pli gravan en la kadro de ĝenerala strategio por diverseco.
Mi dankas vin pro via atento.
Bibliografio
Commission européenne, 2005 : A New Strategy for Multilingualism. Communcation from the Commission to the Council, the European Parliament, the European Economic and Social Committee and the Committee of the Regions. Brŭelles: Commission européenne [COM(2005) 596, 22 novembre 2005].
De Swaan, Abram, 2002 : Words of the World. The global language system. Cambridge : Polity Press.
Grin, François, 2004a : «Coûts et justice linguistique dans l’élargissement de l’Union européenne», Panoramiques, n°69, 4e trimestre 2004, 97-104.
Grin, François, 2004b : «L’anglais comme lingua franca: questions de coût et d’équité. Commentaire sur l’article de Philippe van Parijs», Économie publique 15, 33-41.
Grin, François, 2005: L’enseignement des langues étrangères comme politique publique. Rapport établi à la demande du Haut Conseil de l’Évaluation de l’École, Paris. No 19, 09.2005.
http://www.fcpe34.org/IMG/pdf/rapport_Grin.pdf
Hagège, Claude, 2006: Combat pour le français. Paris: Odile Jacob.
Phillipson, Robert, 2003: English-only Europe? London : Routledge.
Piron, Claude, 1994: Le défi des langues. Du gâchis au bon sens. Paris : L’Harmattan.
Pool, Jonathan, 1996: «Optimal language regimes for the European Union», International Journal of the Sociology of Language 121: 159-179.
Thélot, Claude, 2004 : Pour la réussite de tous les élèves. Rapport de la Commission du débat national sur l’avenir de l’École présidée par Claude Thélot. Paris : La documentation française.
van Parijs, Philippe, 2004: «Europe’s Linguistic Challenge», Archives Européennes de Sociologie, 45 (1), 113-154.
Disvastigo
Gazetara agentejo por diskonigo de novaĵoj, artikoloj kaj dokumentoj pri problemoj de internacia lingva komunikado. Interlingvistiko kaj esperantologio.
Senpaga servo. Registrita ĉe la Tribunalo de Chieti kun n.ro 1/02 de 05.02.02
Viale A.Moro 37 66013 Chieti –Italio-tel. 0871561301
Respondeca direktoro: Mario D’Alessandro
Eldona direktoro: Giorgio Bronzetti
Ĉi tiun bultenon oni sendas al abonantoj de DISVASTIGO. Pliajn informojn oni povas ricevi de
[1] Michele Gazzola, Renato Corsetti, Alex Kadar, Claude Longue Épée kaj Claude Nourmont.
[2] Thélot (2004).
[3] Grin (2005) : la raporto elsxuteblas ĉe : http://cisad.adc.education.fr/hcee .
[4] La koncepto de «hegemonio» rilatas al la kazo de natura lingvo, kiu havas denaskulojn, kio ne estas la kazo aŭ malmulte por artefarita lingvo, kia Esperanto: vidu Pool (1996); Grin, (2004a).
[5] Ekzemple de Swaan (2002) ; van Parijs (2004).
[6] Eŭropa komisiono (2005).
[7] Piron (1994).
[8] Ekzemple, la fakto ke multaj studentoj venas al Britio studi en nelingvaj fakoj (de ĥemio ĝis civila inĝenierado tra kuracarto kaj internaciaj rilatoj) naskas gravajn ekonomiajn konsekvencojn. Endas tamen rimarkigi, ke tio, kio endus prikalkuli, ne estas la efiko de ĉeesto de ĉiuj tiuj studentoj. Oni devas konsideri nur la parton de tiuj studentoj kiuj, sen lingva hegemonio, estus studintaj aliloke (ĉu en sia devena lando, ĉu en tria lando) kaj kiuj elektis studi en Britio cele lerni la anglan, kaj ĉar ili estos konsiderintaj tiun lernadon kiel celon pro la superrego de la angla.
[9] Hagège (2006 : 189).
[10] Grin (2004b).